Hans-Georg Kaiser
Kion vi pensas pri Esperanto kaj ties estonteco?


Ke homoj estas misfidemaj al kio ajn, estas la sekvo de tio, ke la mondo estas plena de trompistoj de ĉia speco. Tio estas certe unu el la kaŭzoj por tio, ke ili ne lernas Esperanton, sed ili ankaŭ tro fidas aŭtoritatojn pri la ŝtato kaj pri la gazetaro kaj la aŭtoritataj gepatroj. La plimulto de la homoj sankte fidas pri tio, ke la murdobruligistoj estas ĉiam sur la alia flanko de la muro, ili sankte fidas pri tio, kio estas skribita en la gazetoj aŭ kion diras partiestro aŭ episkopo aŭ kiu ajn, kiu havas iun potencon; ili ne mem volas aŭ povas pensi kaj agi, ofte pro aĉaj cirkonstancoj, domaĝe, ĉar ĝuste tio ofte malhelpas, ke ili komencas lerni Esperanton.

Kaj la politikistoj mem tute ne interesiĝas pri Esperanto, ĉar la esperantistoj transpaŝas naciajn limojn, kaj tion eĉ sen demandi siajn politikistojn, ĉu ili rajtas fari tion. Tio estas kompreneble suspekta por registaroj, kiuj pensas nacie kaj ne internacie.

Mi supozas tion: Esperanto estas tro moderna por tiu ĉi mondo; nacioj kaj ŝtatoj, kiuj per armeoj minacas aliajn, por ke oni timu ilin, ne havas intereson pri amikeco inter diversaj popoloj. Tiujn „tielnomatajn amikecojn“ ili flegas ja mem, ĉe festbankedoj kaj paroloj, kiuj ofte plorgutas pro tiom da pacamo. Kaj intertempe ili konstruas novajn armilojn kaj vendas ilin en iujn regionojn de la mondo, por ke la homoj tie reciproke mortbatu sin. Tiel, por ke ili estu la ridantaj triaj, la profitantoj de homa mizero. Tiom longe, kiom registaroj tiel agas, ni ne povas esperi pri subtenanta agnosko de Esperanto, sed nur pri la malo.

Se la registaroj iam estos efektive pli pacemaj tutmonde, Esperanto tuj estos lernataj de multaj homoj, do, mi estas tute optimisma pri la futuro de Esperanto; kial tio ne iam okazu, se ni efektive volas tion kaj laboras por tio? Kaj se la homaro ne antaŭe sin mem neniigos. Sed necesas por Esperanto prefere mondo sen kapitalismo, pacordo en multaj landoj. Tion sciis kaj deziris jam L.L. Zamenhof, kaj tial ni devas esti pacbatalantoj, se ni celas, ke Esperanto havu brilan futuron. Esperanto decide povas prosperi kaj ekflori nur en paca socia ordo tutmonde. Aliokaze ĝi plu estos plej ofte nur ludilo por kelkaj malmultaj ekstravagantuloj, kiuj havas tro da libera tempo, kies breĉon ili devas ŝtopi iel per vanta sencela agado.

PS: "Kion vi opinas pri Esperanto? Pri ĝia estonteco?" Tiujn demandojn metis amikino de Maksim Griŝin en lia ipernitia blogo. Mi respondis ĝin per la supra eseo. (HGK)

Maksim Griŝin en lia ipernitia blogo
.


https://cezaroriginaloj.blogspot.com/