Mi estas pakaĵeto de markocigaredoj

En trinkkantoj kaj interretaj poemoj ĉinaj artistoj mokas kritike la socion.

La ĉinaj gazetoj estas plu laŭtparoliloj de la gvidanta partio. Sed tie, kie regas tro rigida cenzuro, ĉagreno kaj malkontento uzas aliajn vojon por esprimi sin.


Li Wei, poeto el Tianjin

Eltiraĵo el la poemo: "Mi aŭ simio"



Por preni la ŝarĝon
de la nacio, de la popolo,
mi,
simpla homo,
persono ne frapanta atenton,
konsentas rezigni
pri mia titolo kiel homo.
De nun mi rapide
retroevoluas
en simion.

Mi esperas honeste,
ke mi facile lasas alŝnurigi min.
Mia nova mastro estas kamparano,
kies tergrundon voris inundoj.
Mi estus preta montri, en la dezerta tristo
de la urboj, mallonge antaŭ tiu momento,
kiam la polico forpelos min,
miajn famajn artifikaĵojn,
tiel, ke mi povu enspezigi al mia
senhejma mastro kelkajn cendojn.
Kaj por ke mi povu sorĉi al ĉiuj tiuj
senlaboraj fratoj kaj fratinoj
hazarde vidantaj min en prezento,
kelkajn feliĉigajn momentojn,
al iliaj eluzitaj vizaĝoj kaj
koroj.

Al infanoj mi ne kurbigus
eĉ korpohareton.
Ĉar mia amo al ili estas tiel granda
kiel al ĉiu brilanta stelo en la ĉielo.
Por ili, por tiu nepagebla espero,
mi ĵetiĝus sen hezito
antaŭ la purpure brilantajn vizaĝojn
de la funkciuloj,
antaŭ la grase gutantajn cerbojn
de la novaj riĉuloj, kiuj ĝuas
la bankedon de l' vivo.
Mi permesus al ili frakasi
mian kranion kaj elsuĉi
ankoraŭ la lastajn gutetojn de poezio
el mia cerbo.

Kaj tamen mi mortus sen pento.
Rigardu, tia simio mi estas,
simio ne frapanta atenton,
eterne enserve de la popolo kaj la patrio,
tia simio mi estas.

tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ germana traduko
de Kai Strittmatter




TRINKKANTOJ

Trinkkantoj estas tradicio en Ĉinio. Oni reciproke postulas versfaradon, kiu restadas silenta, tiu devas malplenigi la glason. Nun foje trinkkanto, kiu lastjare cirkulis en la ĉina interreto:




Interreta trinkkanto


La urbestro:
Miaj rizbastonetoj estas pintaj, mia
pelvo estas ronda.
Mi estis en centmiloj da hoteloj,
manĝis en centmiloj da hoteloj,
manĝis en centmiloj da restoracioj.
Ĉu mi do pagis iam?
Ne!

La propagandoministro:
La krajono esta pinta,
la peniko estas ronda.
Mi parolis centmilojn da paroloj,
verkis centmilonj da artikoloj.
Ĉu unu el la frazoj estis vera?
Ne!

La negocisto:
Mia frizo estas pinta, mia
kapo estas ronda.
Mi estis en centmiloj da frizosalonoj.
Renkontiĝis centmilojn da frizistinoj.
Ĉu iu el ili povis frizi hararon?
Ne!

tradukis Hans-Georg Kaiser laŭ Kai Strittmatter
el Sudgermana Gazeto

Rimarko: En Ĉinio frizosalonoj estas ofte kaŝitaj bordeloj.



Second Hand Roses
(Rozoj denove venditaj)


Second Hand Roses estas unu el la plej skurilaj kaj tamen plej bonaj rokmuzikbandoj de Ĉinio. Ilia kanto: "Lasu unue riĉiĝi grupon da muzikistoj" aludas la sloganon de Deng Xiaping "Lasu unue riĉiĝi la homojn", kiu tiel malfermis la pordegojn por la kapitalismo kaj tiel ankaŭ profundan abismon inter riĉuloj kaj malriĉuloj.




Lasu unue riĉiĝi grupon da muzikistoj"

Mi estas pakaĵeto da markocigaredoj,
ŝtopita en la poŝon de povra viro.
Mi estas monavida museto,
adoptita de riĉa viro.
Mi estas pakaĵeto da piloloj kontraŭ
gonoreo.
Mi estas pekanta sanktulo,
terenpuŝita de Dio.
Stalo kun porkoj eksplodanta ĉielen.
Grupo da piratoj dronigita plaĝe.
Mia filo ŝanĝiĝis en monon,
ŝanceliĝantaj floroj velkas borde.

Oni faris el mi poeton,
oni faris el mi perdulon.
Lasu unue riĉiĝi la kamparanojn de Ĉinio.
Lasu unue riĉiĝi la belulinojn de Ĉinio.
Lasu unue riĉiĝi mian purigistinon.
Lasu unue riĉiĝi la artistojn de Ĉinio.


Zhou Yunpeng



La tridekoka Zhou Yunpeng estas kantisto el Pekino. Li blindiĝis naŭjara. Laŭdire li vidis kiel lastan bildan impreson de la mondo elefanton ludantan harmonikon en zoologia ĝardeno. Lia kanto pri tio, ke oni ne estu la infano de ĉino, aludas pri pluraj skandaloj en la lastaj jaroj.


Ne estu la infano de ĉino

Ne estu la infano de gepatroj el Chengdu,
se via patrino estas drogodependanto
kaj ne revenas hejmen dum sep tagoj kaj sep noktoj.
Ne estu la infano de gepatroj en Henan,
ĉar alie la aidoso en via sango ridas laŭte.
Ne estu la infano de gepatroj en Shanxi,
kie via patro povas fariĝi korbo plena de karboj,
kaj vi ne plu revidas lin.

Ne estu la infano de gepatroj en Ĉinio,
kie la gepatroj ĉiuj estas timemaj kaj evitemaj.
Se la morto estas plej proksima,
ili savas siajn gvidantojn unue.



Brain Failure

Ili estas unu el la plej malnovaj kaj plej konataj punkbandoj en Ĉinio. Ili kantas angle, ankaŭ pro la cenzuro. La kanto "Sail" devenas el la albumo "Turnu la tordilon pli laŭte!" (Turn on the distortion!)



Velo

Ne libero, tute ne libero!"
Ne sento! Neniu ajn sento.
Mi volas iri ekveli, veli trans oceanon.
Mi volas turni la tordilon pli laŭte.
Mi devas foriĝi, foriĝi de ĉi tie, el PR Ĉinio.
He, frato, tion vi ja scias, ke vi rajtas iri nenien.
Foriĝi de ĉi tie, foriĝi de PR Ĉinio.
Mi devas foriĝi, devas foriĝi.


https://cezartradukoj.blogspot.com/