Kiel atendite la surmerkatigo de la eldonejo Mondial, unu el la plej elstaraj entreprenoj en Esperantujo, estas tute profesieca. Bedaŭrinde ekzistas akra kontrasto al la "produkto", la dudirektaj vortlistoj, mem. Laŭ ĉio, kion ni scias pro la blogo de Wells, ili tre probable estos tute malprofesiaj, multaspekte erarigaj kaj nefidindaj. Por mia opinio mi donis multajn argumentojn en tiu ĉi blogo.

Siajn miskonceptojn Wells unu plian fojon klarigas en la antaŭparolo, trovebla nun en la retejo de Mondial. En malbona stilo li i.a. skribas: "Antaŭ kvardek jaroj la [?!] komputiloj estis ankoraŭ en sia infanaĝo. ...".

Ni esperu, ke parolantaj de la angla baldaŭ havos adekvatan vortaron. La 1-an de marto 2010 tio antaŭvideble ne okazos.

Pri la Wells-listoj

Retaj Esperanto-vortaroj (stato 2010-01, ĝisdatigo 2010-06)

- Angla (Mickle)

- Ĉeĥa

- Dana

- Franca (Waringhien)

- Germana (Schütz)

- Hispana (De Diego)

- Hungara (Horvath)

- Itala (Minnaja)

- Kataluna

- Nederlanda

- Nepala (Razeno)

- Norvega

- Portugala

- Rusa

- Slovaka

- Sveda (Vilborg)

- Taĝika (Ŝukurov)

(Stato 2010-08-29)