En la eldono de 1969 ni legas en la parto angla -> Esperanto:

account konto; kalkulo; raporto; klarigi

Kaj jen, kion havas la sudafrika anglalingvano Felix Woolf (1908-1997) en English Phrases and Expressions in Esperanto, 2-a eld. Bailieboro (Ontario) 1989 ("account # call to" legu "call to account" ktp.):

  • account # call to - postuli klarigon
  • account # charge to one's - debeti iun per; debeti ies konton
  • account for - (explain) klarigi; (be responsible for) respondi pri
  • account # leave out of - (consideration) flanken lasi, ignori
  • account of # for the - (sold on behalf of) pro
  • account # of no - nekonsiderinda, senvalora; (a person of no) nulo, senvalorulo
  • account of # on - (because) pro
  • account of oneself # give a good - (in self-defence) kuraĝe batali / kontraŭstari; (show on's ability) pruvi sian kapablon
  • account of oneself # give an - (conc. one's actions) raporti pri si
  • account of # take - atenti pri, noti
  • account # on - parta pago, partopage
  • account # on no - nepre / tute ne, nenial, neniel, neniuokaze
  • account # on one'e own - (initiative) propramane, senhelpe
  • account # by / from all - laŭ ĉiuj sciigoj / informoj; laŭdire, verŝajne
  • account # settle an - egaligi / reguligi / saldi konton (also used fig.); pagi sian ŝuldon.
  • account # take into - konsideri, preni en konsideron; (reckon with) kalkuli kun, enkalkuli; not take into account ignori
  • account # turn to good - ĉerpi profiton el; utiligi

Spertoj kaj multaj tekstoj de anglalingvanoj (kaj de parolantoj de aliaj lingvoj) en retejoj montras, ke ĝusta redono de tiaj idiomaĵoj (idiotismoj) estas precipe malfacilaj por komencantoj. La emo "traduki" laŭvorte estas tre forta. Bedaŭrinde Wells apenaŭ aŭ tute ne helpos al ili. Sed tio estas kerna tasko de vortaro - pli grava ol ĉiu esperantigo de nomoj de iuj antilopoj aŭ fromaĝoj.

Ankaŭ tiu konstato - kompreneble - estas neniel sensacia aŭ nova aŭ surpriza. Oni povas legi ĝin - por citi nur unu ekzemplon - jam en la enkonduko al la libreto Mehrsinnige deutsche Wörter in Esperanto (Plursencaj germanaj vortoj en Esperanto) de Karl J. Loy el la jaro 1921. Tie Loy mencias la ekzemplon de bringen (brachte, gebracht), tradukita en la tiamaj vortaroj per la nura "alporti". Kaj jen, kion Loy notas:

  • Bringe mir ein Glas Wasser, bitte! - Alportu al mi glason da akvo, mi petas"
  • Was hat ihn auf die Bahn des Verbrechens gebracht? - Kio kondukis lin sur la vojon de l' krimo?
  • Die Zeitung hat seinen Aufsatz noch nicht gebracht. - La gazeto ankoraŭ ne publikigis sian artikolon.
  • Sein Beruf brachte es mit sich, daß er oft reisen mußte. - Lia profesio kaŭzis (necesigis), ke li ofte devis vojaĝi.
  • Er kann seine Gedanken nicht gut zum Ausdruck bringen. - Li ne povas bone esprimi siajn pensojn.
  • Ich habe in Erfahrung gebracht, daß er morgen abreist. - Mi eksciis, ke li morgaŭ forvojaĝos.
  • Ein Funke brachte das Pulver zum Explodieren. - Fajrero eksplodigis la pulvon.
  • Sein Leichtsinn hat ihn zu Fall gebracht. - Lia facilanimeco faligis lin.

Tiuaspekte, la vortlistoj de Wells de 2009 aŭ 2010 do postrestas la staton de 1921. Desaponte.