Laŭ PIV 2002 en la artikolo pri "ĉaro" ni legas: "lev~o. Veturilo, movata per elektra motoro, k havanta, ĉe la antaŭa parto, du vertikalajn relojn, laŭlonge de kiuj ŝoviĝas supren k malsupren dudenta forko, per kiu oni povas stapli varojn en tenejo ks. -> ĉarelo". Tio estas baze la sama difino kiel en PIV 1970 (kun kelkaj ŝanĝetoj en la difino, 1970 "elektra veturilo" ktp.). La Ak-prez-a lamentado "La solvo de PIV1 estas taŭga: internacia, memklariga, kaj konsistanta el Fundamentaj elementoj. Kial, pro Dio, PIV2 kreis por ni ĉarel/o — novan radikon, tute ne internacian vorton laŭ la 15-a Regulo, nebezonatan balastaĵon?" " do simple estas senbaza, se li parolas pri levĉaro. Nenio esenca ŝanĝiĝis pri levĉaro (forklift, forklift truck). Ĉu Wells ne legis la artikolon pri levĉaro en PIV?
Nova ja estas ĉarelo, kiu ne jam troveblas en PIV 1970. PIV 2002 difinas ĝin tiel: [tekniko] Malalta plejofte trirada ĉareto aŭ kun timoneto aŭ kun motoro, ekipita per levebla dudenta forko aŭ levplatformo, destinita levi k manipuli pezaĵojn, eventuale stakigi ilin, precipe varojn troviĝantajn sur platpaledoj aŭ en kestopaledoj: altleva ~o, flankforka ~o. -> levĉaro." Ĉu tio estas forklift? Ĉu ĉarelo kaj levĉaro estas du terminoj por la sama objekto, kaj la "nova" vorto ĉarelo pro tio "nebezonata balastaĵo"? Evidente ne! La PIV-difino klare priskribas ne forklift (Gabelstabler), sed pallet jack (Hubwagen)! Ĉu Wells ne komprenis la difinon? Ĉu por li ne estas diferenco inter la du ĉaroj? Por klarigi laŭeble simple: sur levĉaro oni sidas, apud ĉarelo oni staras. Por la resto vidu la fotojn.
La mondo de mirigaĵoj per tio ne finiĝas. Neniu el la followers de la Ak-prez rimarkis, ke temas pri du diversaj objektoj. Ĉu neniu kontrolis en PIV? La Ak-ĝensek triumfe anoncas, ke li tuj volus noti sur sia ekzekut-listo: "ĉarelo --> lev-ĉaro" (legu "anstataŭ ĉarelo prefere uzu la vorton lev-ĉaro"). Li do evidente opinias, ke la vortoj celus la saman objekton aŭ ke ambaŭ objektoj estus identaj.
La kulmino de tiu tuta nekompreno de la du plej altaj reprezentantoj de nia kara Akademieto fine estas la patriarka kaj desupra admono "Karaj orientlingvanoj, ne sekvu blinde la stultajn elpensaĵojn de okcidentaj vortaristoj!" - kio celas la japanajn aŭtorojn de la vortaro Esperanto-japana de 2006. Mi ne komprenas la japanan kaj ne povas decidi, ĉu la verkistoj donas la japanan vorton por pallet jack, do fidele tradukis la PIV-an vorton. Sed eĉ, se la traduko estus forklift: Ĉu kaj per kio la prezidanto de la Akademio kaj eksprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, profesoro John Wells, scias, ĉu la dekpersona teama de japanaj vortaristoj eble decidis por "ĉarelo" tute intense post intensiva diskuto, ĉar ili opinias ĝin bona vorto? Ĉu laŭ la opinio de tiu sama Ak-persono japanaj leksikografoj estas tiel nespertaj, ke ili ne ekkonus "okcidentan stultaĵon" kaj blinde, ŝafe sekvus ĝin, nekapablaj mem racie juĝi pri bono kaj malbono de vorto? Ĉu laŭ la Ak-prez nur "okcidentaj" vortaristoj kapablas fari tiajn juĝojn, ĉu nur britaj vortaristoj? Ĉu sinjoro Wells ne komprenas, kiel aroganta kaj ofenda estas tiu "blinde sekvi stultaĵojn", kiu ja signifas esti almenaŭ same aŭ eĉ pli stulta ol la "okcidentaj vortaristoj"? Ĉu tiu sama Wells fine pensas, ke tiu estas la respekto, kiun ŝuldas la Prezidanto de la Akademio al la aŭtoroj de unu el la plej modernaj Esperanto-vortaroj?
Pri la (miaopinie plejparte eraraj) termin-faraj kaj lingvaj konceptoj de László kaj Michael ni jam tiom ofte interŝanĝis argumentojn, ke probable por regulaj legantoj fariĝas tede. Mi pro tio simple resendas interesitojn ekzemple tien kaj tien ĉi.
Interesitoj kompreneble ankaŭ povas relegi la samajn diskutojn ekzemple en Lingva Kritiko (1932-1935). En n-ro 4 de majo 1932 H. Boucon ekzemple samtone plendas, ke oni tiujare uzis "konkeri, korupti, ferii, heziti, aspekti", dum 30 jarojn pli frue, do ĉ. la jaro 1900 oni laŭaserte diris "almiliti, subaĉeti, libertempi, ŝanĉeliĝi kaj elrigardi", kiujn li opinias pli "facilaj". "Tiam ĉiuj bestoj egale kaj same blekis, dum ke hodiaŭ [= 1932] la ĉevalo henas, la bovo muĝas, la hundo bojas ..." ktp.
Neniu nova sub la suno.
1. John Wells, la Prezidanto de la Akademio de Esperanto, nek komprenis la difinojn de PIV 2002, nek konas la devenon de "ĉarelo". Malgraŭ sia nekompreno kaj nekono li 2. nomas ĝin "stulta inventaĵo". Pri la fako tekniko en PIV 2002 respondecis George Lagrange, P. Lagrange kaj S. Sire, la reviziadon gvidis Michel Duc Goninaz. Ĉu tiuj do laŭ Wells estas stultuloj, kiuj inventas stultaĵojn (fakte - sed tion Wells evidente ne scias - ili registris, ne inventis ĝin)? Ĉu ni ne rajtas je pli adekvata kaj modesta tono en la "familia rondo", kaj certe de iu, kiu eĉ ne komprenas la terminaran demandon pri "ĉarelo" kaj "levĉaro", kaj nepre de la plej alta reprezentanto de nia lingva elito? Sed per tiu tute superflua malĝentileco la Ak-prez ne kontentiĝas. Li ankoraŭ 3. ofendas la aŭtorojn de la japana vortaro de 2006 sub la gvido de sinjoro KONISI Gaku, admonante ilin "ne blinde" sekvi stultaĵojn - kio ja signifas, ke ili laŭ Wells estas same "stultaj", ĉar ili eĉ ne ekkonus "stultaĵon". Kaj kompreneble aliaj vortaristoj kiel De Smedt aŭ Gutiérrez Adúriz kaj Vilborg kaj Azzari, kiuj ĉiuj ja notas "ĉarelo", ĉiuj laŭ la rezonado de Wells do devas esti similaj "stultuloj". Por mi tio estas neakceptebla tono kaj konduto de neniu kaj certe ne de la Prezidanto de la Akademio.
Ke oni povas havi aliajn terminarajn preferojn estas memevidente. Sed pri tio ne temas tie ĉi. László cetere - tute prave - montris ĝustan vojon (traduko de sistema teksto pri tiaj laboriloj kaj traktoretoj). Kiu pli detale interesiĝas pri terminologiaj demandoj legu "Terminologia kurso" de Jan Werner, Roudnice nad Labem 1986, 88 p.
Sign-in to write a comment.