Por ke mi ne nur teorie, sed ankaŭ praktike pruvu, kiom pli bele kaj freŝe efikas klara teksto ol zorgema kopiado de vortoj kaj frazkonstruoj de la originalo, mi prezentas tekston de eldonita traduko "Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj" de J. L. Tortel, Kaliningrad 2008, kaj paralele mian version.
La titolon mi tradukus:
En okdek tagoj ĉirkaŭ la mondo← La enhavo de mia tuta blogo laŭ temoj
|
Unue antaŭiris pastroj kapkovritaj per mitroj kaj vestitaj per longaj buntaj roboj. Sekvis viroj, virinoj, infanoj ĉantantaj funebran kanton regule interrompatan per tamtamaj kaj cimbalaj batoj. Poste sur ĉaro kun grandaj radoj, kies radioj kaj rondoj prezentis ornamaĵojn de plektitaj serpentoj, kaj tirataj de zebuaj paroj tegitaj de luksaj ĉabrakoj, aperis abominda statuo. Mia versio Antaŭe paŝadis pastroj kun altegaj ĉapoj, kaj volvitaj per longaj, multkoloraj manteloj. Ilin ĉirkaŭis viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj zumkantis funebre, sed tiun unutonan melodion laŭ regula ritmo interrompadis akra bruo de tamtamoj kaj cimbaloj. Malantaŭ ili veturis ĉaro kun kvar radoj, kiuj estis ornamitaj per skulptitaj serpentoj. Lukse jungitaj kvar zebuoj tiris la veturilon, sur kiu staris abomeninda statuo. 1. Kio estas "kapokovrita"? Eltrovi ja oni povas, sed - kiel ordinaran esprimon - mi konas la vorton "neĝkovrita". Se oni provas diveni la signifon surbaze de ia analogio, certe li fiaskos.
2. Mitro estas speciala dupinta kapvesto por kristanaj episkopoj, ne estas verŝajna afero, ke iu ajn hinda pastro iam surhavis ĝin, cetere neeŭropaj, nekristanismaj esperantistoj supozeble eĉ ne konas tiun objekton. "Altan ĉapon" ĉiu kapablas tuj imagi. 3. "Bunta" estas malofte uzata vorto, pro tio ĝia impresefiko estas malforta eĉ se oni konas ĝin, dum "multkolora" vigle pentras bildon en nia fantazio pri la ekzotika evento. 4. Tiel, ke la ĉapojn mi ligis al la pastroj per la prepozicio "kun", sed la mantelojn per adjektiva epiteto "volvitaj", mi dividis la frazon al du partoj. La strukturo jam ne estas tiom peza, kiel en la unua varianto. 5. La utileco de dispartigo eĉ pli klare evidentiĝas en la dua frazo. La unua traduko prezentas longan, unutonan ĉenon de vortoj, kiuj certe ne vekos impreson de svarma, tumulta amaso. La leganto laciĝos ĝis li atingos la finon de la frazo. 6. La detaloj, ke la "radioj kaj rando" de la radoj estis ornamitaj, estas tute superfluaj, kaj ĝenas la legadon, precipe, ke "radio" en neniu vortaro signifas "spokon". Ĉar rado plejparte konsistas el spokoj kaj rando, tute sufiĉas diri, ke la radoj estas ornamitaj. "Plektitaj" ja havas iom pli gravan nuancon, ŝajnas al mi, ke "skulptitaj" tamen pentras pli realan bildon. Aliflanke "skulptitaj, plektitaj" estus ĝena. 7. Vidu, kiom plifaciligas la legadon, se oni dispartigas ankaŭ la lastan frazon al du, tute memstaraj frazoj. 8. La esprimo: "ornamaĵojn de plektitaj serpentoj, kaj tirataj de zebuaj paroj " povas tute konfuzi la leganton, ĉar malfacile oni identigas, al kiu frazparto apartenas la epiteto "tirataj". Dum momento ŝajnas, ke ĝi apartenas al la serpentoj. Eĉ sperta esperantisto devas halti momenton por reserĉi la perditan fadenon de pensoj, kaj la iluzio disfalas. Kompreni oni povas, sed ĝui ne. 9. Mi ŝtopis la vortofluon por momento, poste oni freŝe povas komenci la sekvan frazon. "Lukse jungitaj kvar zebuoj" pli vivan bildon skizas, ol " tirataj de zebuaj paroj tegitaj de luksaj ĉabrakoj", precipe, ke malmultaj komprenos tuj, kion signifas 'ĉabrako", do ili devos halti por konsulti vortaron. Cetere temas ne pri nuraj ĉabrakoj, sed pri kompletaj jungaĵoj. 10. "Aperis abomeninda statuo" ne klarigas, ke la statuo estis sur la menciita ĉaro, do estas iom konfuza: kie aperis la statuo. |
V I Z I László* has replied to Petro Desmet'V I Z I László* has replied to Harri LaineMi kompreneble ne asertas, ke en ĉiu unuopa detalo mi trovas la plej bonan solvon, sed temas ĝuste pri tio, kion vi diras: certe oni povas disponigi pli agrablajn tradukojn ĝenerale observante la principojn, kiujn mi menciis.
Tre fortaj atakoj ĝenerale indikas, ke la forte atakita opinio estas grava, ĉu prava aŭ ne, sed nepre konsiderinda, nepre ne bagatela.
Sed mi ne scias, kiun "eldonitan version" vi aludas - kredeble tiun tradukitan de J. L. Tortel, Kaliningrad 2008, ĉar alian mi nek konas nek trovis.
Mi konsentas, ke tia paralela vido tre bone klarigas vian celon - montri la diferencon inter bona kaj ne tiom bona (*rideto*) traduko.
Traktante la temon "tradukado" mi havas certajn kondiĉojn, kiujn tradukonto laŭeble plenumu.
Unue li devas posedi plurajn elstarajn vortarojn. Mi ne povas postuli, ke ĉiu posedas PIV, ankaŭ ampleksaj naciaj vortaroj ne estas ĉiam haveblaj, sed tradukonto/verkonto tamen devas havigi al si diversajn altkvalitajn vortarojn kaj gramatikojn.
Due devas esti unu, du personoj, kiuj kontrole legas la verkon. Tiuj havu malsamajn gepatrajn lingvojn. La celo ne nur estas plibonigi la tradukon, sed ankaŭ forigi tajperarojn ktp.
Kaj fine mi pensas, ke oni ĉiam traduku el la originala lingvo de la verko (se vi tradukis el la hungara traduko, tio ne estas riproĉinda, ĉar vi havis alian celon). Tamen, multaj e-tistoj komence de Zamenhof tradukis tradukitaĵojn. Tio estas bona por montri la taŭgecon de E-to por literatura verkado. Ĉu la rezultoj ĉiam estis bonaj, pri tio oni povas diskutadi (mi ne faras tion).
Finfine: Tamen restas ĉiam influo de la personeco de la tradukinto. Kelkaj famaj serioj de romanoj (do: sama aŭtoro!) estas tradukitaj germanen de diversaj tradukistoj (jes, -istoj). Kiu atente legas, tamen rimarkas stilajn diferencojn, kiujn mi ne povas klarigi sed kiujn mi sentas. Estas diversaj preferataj vortoj kaj grupoj de vortoj, gramatikaĵoj ktp.
Temas pri: Esperanto-traduko, verkita de J. L. Tortel, Kaliningrad 2008.
Plejparte ni konsentas, sed pri la sekva frazo ne: "Mi ne povas postuli, ke ĉiu posedu PIV-on, ".
(Ne: "posedas")
Laŭ mia opinio sen PIV oni povas fari nur fuŝlaboron, ja eĉ spertaj esperantistoj facile eraras pri la signifo-sfero de unuopaj vortoj. Dulingvaj vortaroj neniam klarigas la signifo-sferon, sed nur proponas vortojn por traduki ĝenerale la koncernajn alilingvajn vortojn, en plej bona okazo kun ilustraĵoj. El tio tamen oni ne povas precize difini la limojn de la unuopaj signifoj.
Cetere por la modela traduko mi tute ne uzis vortaron, nur en PIV mi kontrolis: ĉu mi bone scias, kion signifas "mitro"?
Mi bone sciis.
Ankaŭ mi dubis pri "dum okdek tagoj", sed pensis, ke tio eble estis pro la influo de la germana ("In achtzig Tagen um die Welt"). Mi tamen lasus la vort-ordon de la originalo, do "Ĉirkaŭ la mondo en [ne "dum"] okdek tagoj". Ankaŭ mi stumblis pri "radioj" anstataŭ "spokoj", kiujn mi klare preferas.
Aliflanke kelkaj el viaj tradukeroj laŭ mi estas tro statikaj, la traduko de Tortel pli dinamika kaj pro tio pli adekvata al la situacio (ekz. forlaso de "kaj" en "viroj, virinoj, infanoj", pli mallongaj vortoj en "buntaj roboj" anstataŭ la "multkoloraj manteloj", ne-uzo de "kiuj-frazo" ktp.). Bedaŭrinde mi ne povas kompari kun la franca originalo nun, sed redoni tiun febrecan, frenezan etoson ŝajnas al mi pli adekvate ol tro sobre, distance, kvazaŭ etnologie priskribi la eventon. La "mitroj" ne ĝenas min, ili indikas, ke temas pri iu religia afero, dum la "altegaj ĉapoj" denove donas multe tro da spaco al detalo, malrapidigas la preterpason de la procezio, la multecon de la impresoj por la sekretaj observantoj kaj ne elvokas la ideon de religia ebrieco.
Denove dankon pro viaj interesaj kaj pens-instigaj konsideroj. Kiel ĉiam en tradukado ne ekzistas la plej bona, sed nur la malplej mava traduko, ĉar "chaque traduction est un trahision" (ĉiu traduko estas perfido).
V I Z I László* has replied to BernardoFakte ne via recenzo instigis min por fari traduk-ekzercon, sed mi jam delonge okupiĝas pri la problemoj de tradukado, ĉar mi rimarkis, ke eĉ kleraj esperantistoj legas relative malmulte. Unu kaŭzon mi trovis en la malfacile legeblaj, lacigaj tradukoj.
Meti "mitron" sur la kapon de hinda pastro estas io simila, kiel meti turbanon sur la kapon de iu angla reĝo. Se "alta" ne sufiĉas, povas esti ankoraŭ "konusoforma", "pinta" aŭ "konusa", sed certe ĉapo, kaj ne mitro.
Pri gustoj diskuti kompreneble estus sensencaĵo, sed la esenco estas: malfacile legebla kaj malfacile komprenebla teksto neniel povas esti bela, eĉ se ĝi teorie estas tia. Por ekzameni la aferon oni devas konsideri ne vian aŭ mian lingvoscion, sed tiun de la ordinaraj esperantistoj, kiuj ĝis nun legis eble du-tri librojn, kaj konas 1500, maksimume 2000 vortojn.
Ili certe ne scios, kio estas mitro kaj ĉabrako, kaj iom longajn propoziciojn certe ili malfacile komprenos. Sekve - ĉar fakte ĉiu ŝatas komfortajn aferojn - ili prefere rezignos legi, ol senĉese traktadi vortaron, kaj pripensadi longajn serpentojn de vortoj.
Bernardo has replied to V I Z I László*Verne redonis la impreson de siaj kaŝe observantaj herooj pri la kapvestoj de la bramanaj "pastroj" per "mitro" (ni devus kontroli en la franca originalo). Ke tio etnografie estas malpreciza, eble malĝusta, jam ne estas afero de la tradukinto. Li traduku kaj ne reverku la historian originalon. Tiaj "eraroj" de Verne cetere estas relative oftaj; Tortel fidele tradukas ilin kaj donas la ĝustajn faktojn en iom longa glosaro. Kaj prave tiel: La leganto ja volas legi la centjar-aĝan Jule Verne kaj ne la nuntempan Tortel aŭ Vizi. "mitro" cetere estas eĉ oficialigita en la 1-a Oficiala Aldono de 1909, ĉabrako estas Zamenhofa (iu tuko sur ĉevala selo, do ĉiutagaĵo en la epoko de Verne kaj Zamenhof, kiu post cent jaroj fariĝis maloftaĵo por nuntempaj legantoj, simile kiel la diversaj velo-tipoj).
Via traduko havas alian celon ol tiu de Tortel: Dum li volas redoni laŭeble fidele tion, kion Verne skribis pri la mondo de la antaŭlasta jarcento (kaj kio estas "malfacila", ĉar hodiaŭ ne plu ĉiutaga), vi volas simpligi la tekston por nuntempaj komencantoj. Kio estas legitima, sed ne plu Jules Verne, sed nur "laŭ" aŭ "inspirita de" aŭ "surbaze de" Jules Verne. Do eble ne pli bona, sed nur alicela.
Mia celo - kiel jam pli frue, do antaŭ tiu ĉi artikolo mi deklaris tion - estas imiti la efikon de la originalo. (Originalo ĉi-okaze certe signifas la hungaran varianton). Se la originalo estas facile legebla, klara teksto, ankaŭ la traduko devas esti tia. Verne verkis por infanoj 10-12 jaraj, do certe li verkis relative facilajn legaĵojn. Tion oni povas imiti en Esperanto per simile facile legebla teksto. Nacilingve en facila legaĵo 95% de vortoj estas ĉirkaŭ 5000 vortoj, en Esperanto estas ĉirkaŭ 1500-2000
Mi kompreneble ne povas legi france, sed mi estas konvinkita, ke Verne ne uzis ofte vortojn ĝenerala nekonatajn.
Mi estas konvinkita, ke la hungara traduko estas tre bona, altkvalita, kiun faris profesia tradukisto kaj ankaŭ ĝi ne uzas la ekvivalentojn de "mitro" kaj "ĉabrako", tie temas pri "süveg" (tute ĝenerala vorto pri alta ĉapo), kaj "szerszámzat" do "jungaĵo".
Cetere bonvolu legi mian anticipan artikolon pri tio, ke fideleco ne povas signifi la fidelan kopiadon de la unuopaj vortoj. Ja tiuokaze la tradukado ne estus arto, sed unu el la plej facilaj taskoj, kiun eĉ lerta komencanto povus plenumi brile. Serĉadi en la vortaro rektajn "ekvivalentojn" povas eĉ miaj iom lertaj studentoj.
Mi komprenas, ke la teksto de via recenzo jam ne ebligas al vi rigardi la aferon el alia vidpunkto, sed tio ne estas problemo, ĉar blej bone, se aperas diversaj opinioj. Mi estas tre scivola ankaŭ pri aliaj opinioj, kaj mi dankas la vian.
La germana traduko ( gutenberg.spiegel.de/?id=5&xid=2921&kapitel=12&cHash=8dc6e0befa2#gb_found ):
In vorderster Reihe schritten Priester mit spitzen Mützen und langen, verbrämten Gewändern. Sie waren von einer Truppe Männer, Frauen und Kinder umgeben, die eine Art Leichenpsalmen anstimmten, unterbrochen von Tam-Tamschlägen und Cimbelnklängen. Hinter ihnen, auf einem Wagen mit breiten Rädern, deren Speichen und Felgen ein Schlangengewinde darstellten, sah man eine häßliche Statue, die von zwei Paar mit reichen Schabracken gezierten Bisons gefahren wurde.
La franca teksto (kiun mi ne komprenas, min helpas franca-germana retvortaro, www.gutenberg.org/catalog/world/readfile?fk_files=37016&pageno=57 ):
En premiere ligne s'avancaient des pretres, coiffes de mitres et
vetus de longues robes chamarrees. Ils etaient entoures
d'hommes, de femmes, d'enfants, qui faisaient entendre une sorte
de psalmodie funebre, interrompue a intervalles egaŭ par des
coups de tam-tams et de cymbales. Derriere eŭ, sur un char aŭ
larges roues dont les rayons et la jante figuraient un
entrelacement de serpents, apparut une statue hideuse, trainee
par deŭ couples de zebus richement caparaconnes.
Traduko de Tortel:
Unue antaŭiris pastroj kapkovritaj per mitroj kaj vestitaj per longaj buntaj roboj. Sekvis viroj, virinoj, infanoj ĉantantaj funebran kanton regule interrompatan per tamtamaj kaj cimbalaj batoj. Poste sur ĉaro kun grandaj radoj, kies radioj kaj rondoj prezentis ornamaĵojn de plektitaj serpentoj, kaj tirataj de zebuaj paroj tegitaj de luksaj ĉabrakoj, aperis abominda statuo.
Traduko de Laszlo:
Antaŭe paŝadis pastroj kun altegaj ĉapoj, kaj volvitaj per longaj, multkoloraj manteloj. Ilin ĉirkaŭis viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj zumkantis funebre, sed tiun unutonan melodion laŭ regula ritmo interrompadis akra bruo de tamtamoj kaj cimbaloj. Malantaŭ ili veturis ĉaro kun kvar radoj, kiuj estis ornamitaj per skulptitaj serpentoj. Lukse jungitaj kvar zebuoj tiris la veturilon, sur kiu staris abomeninda statuo.
Mia komento:
En unua vico estas bone komprenebla en E-to, sed Tortel ne tradukas tiel.
Verne vere skribis "mitres", do "mitroj", la germana tradukinto tamen uzis "pinta ĉapo". La tradukinto tamen ne faris tion por korekti JV-on. La germana traduko estas sufiĉe malnova, kaj en tiu fora tempo tradukintoj (kiuj ne estis enkatenigitaj de kopirajtaj leĝoj) ofte iom ŝanĝis, reverkis la originalon por fari ĝin pli facile legebla. Tion ni ankaŭ trovas ĉe "zebu" / zebuo, kion la germana tradukinto anstaŭis per amerika "bizono".
"chamarrees" kaj "verbrämt" signifas "ornamita", "garnita", do roboj estis nek buntaj, nek multkoloraj. Cetere mi kompreneble preferas "multkolora"-n.
.... "ĉantantaj funebran kanton regule interrompatan per tamtamaj kaj cimbalaj batoj." Tio estas sufiĉe bona traduko, escepte de la neologismo "ĉantantaj". Eble Tortel uzi tiun nekonatan vorton por eviti duoblan "kant-". Li estus povinta uzi "funebra psalmo" laŭ la originalo, certe "psalmo" estas pli konata ol "ĉanti".
Mi komprenas, ke "deŭ couples" estas du paroj (vd. la germanan tradukon - zwei Paar), oni korektigu min. Sed eble Tortel uzis alian eldonon. caparaçons estas kiraso aŭ ĉabrako. Do: du paroj da zebuoj riĉe ornamitaj (garnitaj) de ĉabrakoj (aŭ eble nur "riĉe garnitaj")
Laŭ la franca la statuo vere aperis. Tiu esprimas neatenditan ekvidon, estas pli forta ol "staris".
---
Konkludo: Ĉiu scias, ke ne ekzistas la perfekta traduko, kaj ĉiu tradukanto havas certajn liberecojn. Por la leganto, kiu ne konas la originalon, diferencoj ne gravas. La leganto volas kompreni kaj ĝui la verkon. Li ne volas legi romanon kun PIV en la alia mano.
V I Z I László* has replied to Michael LennartzTio tute estas mia baza principo, mi konsentas cent procente. Daŭre mi penas tiel traduki por la plezuro de niaj samideanoj.
V I Z I László* has replied to Vladimír Türk*Mi ne memoras, ke mi iam taksus miajn tradukojn "valoregaj", sed certe pli bojnaj, ol la preskaŭ laŭvortaj, pezaj, malfacile kompreneblaj tradukoj. La temo cetere estas ne mia fihomeco, sed tio: kiun varianton pli ĝuas la plejparto de esperantistoj el la prezentitaj pecoj.
Se vi asertas: "Ĝis nun mi ĝojis legi viajn interesajn artikolojn." Eble tamen mi pravas pri la dezirida stilo.
Vi skribis: "Ĉu vi konsideras nur lingvofakulojn, vortaristojn kaj instruistojn indaj legi viajn tradukojn?"
Ĉu vi fakte pensas, ke krom "komencantoj" kaj "lingvofakuloj" ne ekzistas alispecaj esperantistoj? Laŭ mi ĝuste ili estas la ordinaraj esperantistoj. Poste estas ankaŭ kleraj esperantistoj, kiuj ankoraŭ tamen ne estas "lingvofakuloj", ja tio ankaŭ mi ne estas.
Mi sentas min egalulo kun miaj retkontaktoj, do ankaŭ kun vi.
Amike, via: Laĉjo
Ĉi tie vi konfesas: Mi kompreneble ne povas legi france. Do vi tradukis nur la E-tradukon. Eble pli taŭgus konsideri ankaŭ la originalon, ĉar ĝi ŝanĝiĝas per ĉiu traduko, eĉ perfekta.
Se vi relegas la komentojn, vi trovos, ke mi menciis la hungaran varianton laŭ kiu mi tradukis, cetere amiko Michael prezentis la originalan francan, eĉ la germanan versiojn, sed por mi tio ne estas grava, ĉar mi supozas, ke la leganto ne estas scivola pri la unuopaj vortoj kaj esprimoj, sed pri la kompleta verko, kaj li certe deziras ĝui la legadon. Pri tio mi klopodas, kaj mi prezentas la rimedojn de tiuspeca tradukado.
Mi komprenas la sintenon de Laszlo tiel, ke li celas traduki por e-tistoj, kiel ekz. finis progresintan kurson (aŭ finis "Paŝojn al plena posedo") kaj nun volas legi romanon. Tio estas situacio, en kiu mi antaŭ kelkaj jaroj estis, kaj la "promeso de Esperanto" estas, ke baze de tia lingvoscio mi povas legi gazetojn kaj romanojn. Kompreneble mi devas unu aŭ du vortojn ĉiupaĝe traduki helpe de vortaro, sed ne pli. Ne povas esti, ke mi devas aĉeti cent-eŭran vortaron por legi unu-eŭran revuon aŭ dek-eŭran tradukon.
Bedaŭrinde (kaj tio estas realeco!) mi ofte trovis E-vortojn, pri kiuj mi pensis: Kial mi devas foliumi tiun vorton en vortaro, el la kurso mi konas alian vorton, kiu esprimas la saman, kaj kiun mi kompremas sen vortaro.
Mia tiama bonŝanco estis, ke mi legis klasikaĵon de Forge kaj samtempulojn. Mi admiris kaj admiras ilin, ĉar ili "tordis" la lingvaĵon de Esperanto plejeble kaj trovis treege saĝajn kaj facile kapteblajn tradukojn baze de "kutima" Esperanto. Multaj kunmetaĵoj tamen transviviĝis, neniu plu diras "akceptilo" por "anteno" aŭ "movilo" por "motoro".
Kompreneble mi hodiaŭ havas pli grandan lingvoprovizon, tamen mi ne forgesis lal tiaman situacion.
V I Z I László* has replied to Michael LennartzProksimume pri io tia mi pensas, ja ili estas ordinaraj esperantistoj, do la plejmulto de aktivuloj, kiuj poste jam ne multe superos tiun nivelon.
Kial?
En ĉiu lingvo ĉ la 90%-oj de la vortoj, kiuj troviĝas en ordinara legaĵo (kiel ekzemple en aventura romano) apartenas al la baza vortoprovizo de la koncerna lingvo, kaj 10% estas el la ceteraj vortoj.
La baza vortoprovizo* en naciaj lingvoj estas proksimume 5-6 mil, en Esperanto (dank' al la vortfarado) estas 1500-2000.
La kroma vortprovizo en naciaj vortoj (kvankam la kalkulado estas tre teoria) estas eble 100 mil vortoj, en Esperanto ĉ. 6-7 mil.
Do: por kompreni la 90%-on de ordinara teksto oni devas lerni maksimume 2000 vortojn, por la restaĵo oni devus ankoraŭ 5-6 mil. Tute ne estas racia ekonomio pri la vortuzado! Tial la plejmulto ellernas tiujn 1500-2000 vortojn, poste rezignas lerni plu, kaj ĝi (li/ŝi) pravas! La restantan vortostokon ellerni estas senespera, precipe, ke oni treege malofte renkontas la unuopajn vortojn.
Ekzemple la vorton "ĉabrako" mi renkontis la lastan fojon antaŭ eble dek jaroj, kiam mi laboris ĝuste en kompilado de vortaro.
Ĉar mi partoprenis en kompilado de vortaroj, mi povas parkere esperantigi ĉirkaŭ tridekmil hungarajn vortojn (en Esperanto, pro la vortfarado tio estas eble inter 4 kaj 5 mil radikoj), sed mi klare vidas, ke la reston en mia tuta vivo mi jam ne ellernos.
Tiel, se Esperanto fakte volas esti praktika helpilo, racia sinteno ne povas esti alia, ol NE uzi tiujn 10%-ojn de la vortoj en la teksto, kiujn ellerni jam tute ne estas pli facila kaj racia klopodo, ol elekti la anglan.
*La esprimon "baza vortprovizo" mi uzas ne en la senco "la plej praaj vortoj de la koncerna lingvo"
Bernardo has replied to V I Z I László*Via aserto pri ĉ. 2000 plus 6000-7000 "vortoj" (?!) estas evidente malĝusta.
Via difino de "baza vortprovizo" kiel "la plej praaj vortoj" estas evidente netaŭga. "verst-" (iu antikva rusa mezurunuo de vojlongeco) ekzemple, estas Fundamenta radiko, tamen neniel baza vortprovizo.
Vi pravas, mi eraris koncerne la nombron de tuta vortradikaro de PIV, mi misparkeris tiun nombron. Fakte do ĉ. 13-14 mil radikojn oni devus ellerni post la baza vortprovizo. Mi korektos la datumon.
Radikojn, kiujn PIV ne enhavas, mi ne konsideras Esperantaj vortoj, ĉar surbaze de tia libereco la vortostoko de Esperanto povus kreski ĝis la senfino, kaj la nocio mem fariĝus tute nedifinebla. Do koncerne Esperantan vortostokon estas tute negrava kiom da titolvortoj enhavas germana vortaro, aŭ alia nacia dulingva.
Koncerne vian lastan frazon, vi preteratentis, ke la esprimon mi uzis ĝuste NE en tia senco, kaj ĝuste TION mi deklaris.
Sign-in to post a comment.