Bernardo's articles with the keyword: Wells

  • La malgrandaj fiŝoj de l’ etfiŝa Ak-prez

    - 08 Jul 2009
    Hodiaŭ la Prezidanto de la Akademio klopodas interpreti la Universalan Vortaron (UV) de la Fundamento de Esperanto. Ŝajne ne bone konanta la Fundamenton li plian fojon perdiĝas.

  • Nova "skandalo": John „the List“ Wells pondas vort-trafojn

    - 06 Jul 2009
    La Pevaĉ’ malkovris novan „skandalon“ PIV-an, stumblas pri la germana kaj pro tio erar-vagas en la lando de fantazio. Plia bizara amuzaĵeto, kiu ne estus menciinda, se ne aŭtorus ĝin Lia Eminenta Moŝtulo, la Prezidanto de la Akademio de Esperanto (LEMPA).

  • Bananoj kaj benzino - the Ak-prez at work

    - 27 Jun 2009
    Sentime la Pevaĉ', la P lej e minenta v ortlista a ŭtoro ĉ iuepoka, batalis por l' bono de l'afer' kaj kontraŭ la historia mezur-unuo "laŝto". Ĉi-foje li miras pri pizangoj kaj eraras pri fuelo - kaj denove malkaŝas profundan nescion pri esperanta leksikografio, ĉi-okaze pri ties eĉ plej bazaj laboriloj.

  • La ĉarelo de l' Ak-prez

    - 29 May 2009
    Ke John Wells, la Prezidanto de la Akademio, ne scias, de kie venas la vorto "ĉarelo" kaj erare nomas ĝin "kreaĵo de PIV2", kaj krome "stulta elpensaĵo de okcidentaj vortaristoj" kaj "nebezonata balastaĵo", jam mirigis min . Ke li ŝajne ne konas la diferencon inter forklift kaj pallet jack , lasas min senspira.

  • Vortlistoj de Wells bone progresas

    - 15 May 2009
    Kiel konate John Wells nuntempe revizias siajn vortlistojn Esperanto-anglan kaj angla-Esperanton de 1969 (vd. la foton ), kutime iom erarige nomitajn "Konciza Vortaro". Pri la progreso kaj defioj de la laboro li informas per blogo , kiu enhavas multjan ĝenerale interesajn leksigrafiajn demandojn kaj diskuton kutime subnivelan.