Al la 5500 radikoj aldoniĝas ĉ. 4500 derivaĵoj, do sume ĉ. 10.000 vortoj estas prezentita. Per tio ĝi apartenas al la kategorio de malgrandaj vortaroj. Grafike ĝi estas agrable aranĝita kaj bone gvidas la serĉanton. Tre detalaj vortaraj principoj (nur katalun-lingve) enkondukas la verkon. Kiel ĉefajn referenc-verkojn ĝi nomas PIV 1970 plus Suplemento, la Esperantan Bildvortaron, la francajn vortarojn de Waringhien (eo->fr 1955-1976) kaj Le Puil / Danvy (fr->eo 1992), la italajn de Broccatelli (la unua PIV-traduko de 1984) kaj de Minnaja (it->eo, 1996) kaj kiel solan ne-latinidan la Esperanto-anglan de Butler (1967 surbaze de Plena Vortaro 1934).

La elekto de la vortoj ŝajnas al mi tute taŭga por vortaro de tiu grando. Ĝi prave ignoras iujn statusojn kiel Fundamenta vorto aŭ vorto el iu Oficiala Aldono (OA). Ni ekpromenu en la kataluna ĉefurbo Barcelono; grasa skribo indikas "transprenita al Alòs / Carbonell", normala skribo = ellasita, * = Fundamenta:

Barcelono, *barĉo (iu rusa supo), bardo (1a OA), bareĝo (iu teksaĵo), Barejno (araba ŝtato), *barelo, barreliefo (3-a OA), baremo (iu tabelo), Barenca (maro apud Spicbergo), barĝo (iu boato), bario (iu metalo), bariero (3a OA), barikado (3-a OA), barito (oksido de bario), baritono (1-a OA).

La Fundamenta rusismo barĉo do ne, la specifa boato barĝo sen iu statuso tamen jes. Barĉo cetere estas alia vorto el la Rusa-Internacia (RE 1889), kiu - kvankam apenaŭ internacia - tra la Meza Vortaro Esperanto-Germana (MV 1889) eniris en la UV 1893, kaj eble mildigis la severajn kontrolojn de sinjoro Lagodovski. Nur ke barikado mankas, iom mirigas min. Probable ĝi estas "tro" internacia kaj ekzistas neniu problemo por katalunoj ĝin ĝuste diveni (barricada). Do tute saĝaj decidoj se oni volas aŭ devas fari unu el tri (aŭ eĉ kvar).

Tre abunde (kaj laŭdinde) Alòs / Carbonell uzas indikojn pri fakoj por gvidi kaj forigi plursencecon:

barko MAR barca || vaixell de vela.
baroko ART barroc.
barometro METROL baròmetre.

Referencoj inter la vortaraj artikoloj ne estas tiom oftaj. Ke eble ekzistas iu rilato inter strando kaj plaĝo ni ne ekscias: "plaĝo GEOMORF platja" <-> "strando platja" - eble, geomorfologoj iru al la plaĝo, la resto al la strando. La probable plej konatan variaĵon ni ekscias, tamen senkomente: "spontanea, spontana espontani". Nu, por vortaro de tiu (mal-)grando akceptebla.

Pli interese: Kion Alòs kaj Carbonell prezentas, kiun ni ne aŭ nur alimaniere trovas aliloke? Tre afable ili indikas la ĉ. 40 ekster-PIV-ajn vortojn per asteriskoj (*):

1.) Kelkaj -(i)stano-formoj (Afganistano ktp.) kun plusendo al la preferataj formoj kun -io aŭ -ujo (Afganio, Afganujo). Sovetunio oficiale dissolviĝis en 1992 kaj subite la homaro devis lerni multajn "novajn" landnomojn kun -(i)stano. Ĉ. 1997 oni fakte iom ofte povis legi tiajn formojn. Hodiaŭ probable jam ne plu same aktuala, plej multaj diras simple Uzbekio aŭ Taĝikio.

2.) Transskribo de kelkaj loknomoj el la kataluna anstataŭ el la hispana aŭ franca. Jen la "politika" aspekto de la vortaro, jen, kial temas pri strando de Ejviso (Eivissa) kaj ne de Ibizo (Ibiza), pri Magribo anstataŭ Magrebo, pri la urboj Alakanto kaj ne Alikanto, Ĝirono (katalane Girona, hispane Gerona), la regionoj Lengadoko (surbaze de la franca - kaj do PIV-a - estas Langvedoko) kaj Roselono (PIV laŭfrancas Rusiljono), Tolozo sed ne Tuluzo, Nafaro anstataŭ Navaro (Navarra) ktp. La ĉiama Dancigo / Gdansko - demando do, aŭ se vi preferas, la demando pri eskimo kaj inuito, vasko kaj eŭsko. Ĉi-lastan la vortaro kompreneble ankaŭ havas, intertempe PIV 2002 sekvis. La esperantigon de katalunaj toponimoj (nomoj de geografiaj objektoj) la kunaŭtoro Alòs preparis per tre sistema kaj leginda studo de 1995 (vd. apude).

3.) Kelkaj malmultegaj katalunaj regionismoj kiel ekzemple la loka popola danco sardano, sed eĉ la famaj rambloj (ramblas) de Barcelono, uzata jam de Rikardo Ŝulco en iu poemo ne estas registritaj (anstataŭe nur promenejo).

4.) Manpleno da vortoj el la ĝenerala vortaro, intertempe jam longe akceptita, kiel nifo, komikso, geto, gejo, fakso, alkemio, ajdoso (nuntempe aidoso) kaj unu sola kapabla varmigi diskutojn: "baro [3]* (= startrinkejo) bar (establiment)". Volonte vi diskutu ĉu vi volas babili en "startrinkejo ĉe la plaĝo de Ibizo", sed prefere faru ĝin en "baro ĉe la strando de Ejviso" - pro la etoso.

Agrabla, malgranda, konservema vortaro ŝatinda, bona bazo por a m p l e k s i g o. Ĉu neniu pretas - iom post iom, en la reto laŭ la modelo de Tulio Flores? Se tamen ja, mi jam nun diras gràcies!, mercès!