Pri la grando de la parolantaro de la taĝika nur ekzistas taksoj. Vikipedio asertas ĉ. 4,4 milionojn en 1991 en diversaj ŝtatoj (precipe Taĝikio, kie ĝi estas oficiala lingvo, Uzbekio, Afganio k.a.). Ĝis 1929 ĝi estis skribita per la persa-araba alfabeto, kiam la rusa kolonia administrado sub la tegmento de Sovetio transiris al la latina alfabeto. En vintro 1939/40 dum la milit-preparoj de Sovetio kaj forta rusa naciismo, la Stalina ŝtato ŝanĝis al (iom adaptita) cirila alfabeto. Malgraŭ klopodoj post la liberiĝo reveni al la persa alfabeto, tiel restis ĝis hodiaŭ. Nur malgrandan ortografian reformon la nun sendependa ŝtato faris en 1998 kaj forigis kvar literojn.

Taĝika Esperanto-vortaro ĝis nun ŝajne ne ekzistis. Almenaŭ la tre kompleta kaj ĝenerale fidinda bibliografio de Ockey kaj Sutton ne mencias ĝin. La vortaro de Ŝukurov do probable estas monda novaĵo. Ĝi estas trilingva: Esperanto - taĝika - rusa laŭ jena modelo:

  • kabaredo - кабаре - кабаре [taĝike "kabaré" - ruse "kabaré"]
  • kabineto - кабинет - кабинет [taĝike kaj ruse "kabinet"]
  • ...
  • kafo - каҳва - кофе

Kiel german-lingvano oni kelkfoje faras surprizajn malkovrojn. Ĝenerale la rusaj tradukoj estas pli proksimaj al la okcident-eŭropaj kaj pro tio pli facile kompreneblaj por mi. Malofte estas inverse:

  • kalva - сартос, кал - лысый

La por mi plej facile komprenebla vorto estas la taĝika кал (kal), ĉar en la germana estas "kahl" (kal [longa -a-]). Ĉu hazardo aŭ etimologia rilato?

Plaĉa vortareto do, kiu ĉiukaze invitas al interesaj kaj amuzaj promenadoj. Gratulon al la taĝikaj samideanoj pro tiu atingo!