La indiko de paĝoj (217) trompas. Kerne temas pri 94-paĝa studo, la resto estas aldonaĵoj, inter ili (superflue) la vortoj troveblaj en la Universala Vortaro (UV) kaj la naŭ Oficialaj Aldonoj al la UV (OA) plus la 16-regula Fundamenta Gramatiko en portugala traduko (p. 134-217). Werneck Dias volas montri, ke Esperanto estas vivanta lingvo, kie novaj vortoj ekaperas, malnovaj arkaiĝas. Tiucele li traserĉas tri korpusojn el la (iama) retejo "Ĝangalo" kaj elektronikajn eldonojn de la periodaĵoj "Monato" kaj "Esperanto" (UEA) helpe de la komputila programo Wordsmith Tools 4.0. Centra demando tuj estas, kion signifu la neklara termino "neologismo". Dum Andreas Kueck en sia disertacio distingas surbaze de interpreto de la Fundamento (elinterna nocio-farado: neologismo, nova vorto, internacia vorto ktp.), Werneck Dias transprenas - kontraŭ la kutimoj en Esperanto - la difinon de "neologismo" el portugal-lingvaj gramatikoj. Poste li kontrolas, ĉu trovita vorto estas difinita en PIV 2005. Pro tiu difino kaj metodo li konsekvence venas al la rezulto, ke vortoj kiel "ampoemo" aŭ "aperritmo" estus "neologismoj", ĉar PIV 2005 ne registras ilin. Li bone konsciiĝas, ke plej multaj esperantistoj ne sekvus lin pri tiu rezulto, ĉar li faris preparan enketon inter la partoprenantoj de la UK en Florenco en 2006, kiun li priskribas en la studo ("ombudsmano" laŭ plej multaj respondintoj ja estus neologismo - fakte probable internacia vorto laŭ Kueck -, dum "karesnomo" ne).

Tiumetode malfermiĝas larĝa koridoro inter la tute nesufiĉa PIV kun siaj apenaŭ 50.000 vortoj (enskribo-titoloj, inter ili ĉ. 17.000 radikoj, la resto kunmetaĵoj, kp. kun la 210.000 registritaj kunmetaĵoj en la GVEĈ de Hron) kaj la fakta uzo en eĉ lingve konservemaj revuoj kiel "Esperanto" de UEA. Kiel Esperanto forĝas tiajn "neologismojn" el la koridoro, Werneck Dias poste tre klasike kaj relative supraĵe klarigas al nekonantoj de Esperanto (precipe per simplaj kombinoj de substantivo kun substantivo, per afiksado ktp.). Por homoj, kiuj iom konas Esperanton, tio estas la plej malinteresa parto. Multloke oni povas legi tion pli detale kaj konvinke.

Bonvene estas, ke la studo denove atentigas pri la dubeco de la nocio "neologismo" kaj pro tio pri la ofta dubeco de ĉiuj korflamaj diskutoj pri "neologismoj", tiom ŝatataj inter verd-fervoruloj. Plej malforte estas la tute nesufiĉa uzo de la esperanta faka literaturo pri la temo. Tiel - por citi nur unu ekzemplon - estas ripetitaj la kutimaj, sed neniam serioze pruvitaj stereotipoj pri la etimologio de Esperanto, multaj almenaŭ dubaj asertoj faritaj kaj la ĉapitro pri arkaismoj simple netaŭga (oni minimume konu la enkondukon de Blanke en la sciencan literaturon, ĉu ne?) - kvazaŭ ne ekzistus deko da diversaj klopodoj difini la nocion de "neologismo en Esperanto" (serĉu ekzemple je "neologismo" en EBEA).

Bone, ke la universitato de Braziljo akceptis esperantan temon, tiel ke nun ekzistas pritrakto en la portugala. Kiu profunde interesiĝas pri la demandoj daŭre devos legi la literaturon verkitan en Esperanto.