Bernardo's articles concerning...
-
Stumpvortoj, mallongigoj kaj ellasoj
- 05 Aug 2016"Stumpvortoj" mi nomas vortojn kiel aŭto el aŭtomobilo . Mallongigoj estas tiaj bestetoj kiel k.a ., k.s ., k.t.p . -- Ĉu ili helpas kompreni la strangan vorton " Interreto "? ...
-
Kiu prepozicio en rilato al Ipernity?
- 04 Feb 2014En la subaj kaj similaj frazoj mi ofte hezitas, kiun prepozicion uzi. Kiun vi uzas - kaj kial? ...
-
Esperanta Bildvortaro 2012 aperis
- 04 Jul 2012EB 2012 enhavas ĉ. 30.000 terminojn en Esperanto, klarigitajn per 415 bildo-tabuloj sur 800 paĝoj plus apartan indekson de 155 paĝoj kaj kostas 38 eŭroj ĉe la eldonejo Flandra Esperanto-Ligo. Ĝi baziĝas sur la germana Duden-Bildwörterbuch , 6-a eld. 2005. ...
-
Surpriza reklamo de "Monato"
- 17 Aug 2011Por sia rubriko "Turismo" Monato varbas per foto de fikonata domo, nome de la faŝista Palaco de la Itala Civilizacio en Romo. Ĉu intenco aŭ nescia ignoro?
-
Kiel mojosa estas via kono de l' germana?
- 22 Dec 2010Mi bone konscias, ke multaj Ipernity-amikoj pli bone komprenas kaj parolas la germanan ol ili publike elmontras. Jen testeto: Ĉu vi komprenas dekkvinjarulojn el heslanda Frankfurt apud Majno?
-
Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj
- 09 May 2010Kio? Ĉu vere? Ĉu mi ne legas sur ĝia ĉefpaĝo , ke temus pri iom malpli ol 130.000 artikoloj komence de majo 2010? Jes, vi pravas. Kaj ne, vi ne pravas. Vi pensas pri la esperanta Esperanto-Vikipedio, sed mi parolas pri la angla Vikipedio aŭtomate tradukita al Esperanto per WikiTrans . ...
-
Kio atendos nin en la verda infero?
- 14 Mar 2010Malfacila lingvo Esperanto estas - kompreneble. Tiel malfacila, ke vi apenaŭ sukcesos "ellerni" ĝin, sed pekos dum via tuta vivo - escepte nur de malmultaj sanktuloj. Ni do havas bonan ŝancon revidi nin en la verda infero. Sed kio atendos nin tie? Kaj kiuj estas viaj plej oftaj lingvaj pekoj en lingvo malfacila?
-
Intima rigardo al Berlino
- 08 Mar 2010Se vi interesiĝas pri Berlino for de la amas-turistaj vojoj, vi eble ŝatos la foje surprizajn, intimajn, nekutimajn fotojn de Lichtmorgen ("luma mateno"), kiu eltiklas detalojn de ejoj, kie mi jam centfoje senatente preterpasis. Plurfoje jam la fotoj de Lichtmorgen sukcesis atingi la enirpaĝon de Ipernity .
-
La nestorino mortis
- 11 Dec 2009Adriana J. Middelkoop forpasis la 14-an de novembro 2009 en Hilversum (Nederlando) en la aĝo de 96 jaroj. Ŝi estis unu el la malmultaj gravaj inaj vortaristoj de Esperantujo kaj nestoro de la leksikografio de Nederlandlingvujo post la milito.
-
www.tefloro.cn morgaŭ estos fermita
- 01 Dec 2009Unu el la plej riĉaj kaj bele faritaj socikulturaj retejoj esperantistaj ĉesas esti alirebla komence de decembro 2009. Temas pri "Tefloro" el Ĉinio. La posedanto, sinjoro Zhang Xuesong, je la 30-a de novembro sciigis nur ...
-
Esploro pri esperantaj neologismoj en la universitato de Braziljo
- 15 Nov 2009Werneck Dias, Alberto Emerson (2007): Renovação lexical do esperanto : mecanismos de formação de neologismos . [Leksika novigo de Esperanto: mekanismoj formi neologismojn]. Brasília: Universidade de Brasilía , 217 p. - Jen la bilbliografiaj datumoj pri Mestro -disertacio en la portugala. Ĝi precipe donas superrigardon pri temo jam pli profunde traktita en Esperanto - sed dankinde diskutas la nocion "neologismo".
-
GVEĈ - Hron: Granda Vortaro Esperanto-Ĉeĥa 2006
- 10 Nov 2009GVEĈ 2006 certe estas rimarkinda vortaro de Josef Hron . Laŭ sia enkonduko ĝi estas "nuntempe en la mondo la plej granda Esperanta traduka vortaro". Versio 7 enhavas "pli ol 210 mil vortojn", t.e. esperantaj radikoj kaj kunmetaĵoj tradukitaj al la ĉeĥa. Ĝi estas senkoste elŝutebla kiel Excel-dosiero de 49 megabajtoj. Ĝia esperanta parto povas servi - tiel la aŭtoro - ankaŭ kiel bazo de aliaj vortaroj de la tipo eo-xy, anstataŭigante la ĉeĥan per alia lingvo. Ni do iom rigardu ĝin ...
-
Sukurado al Ak-prez
- 13 Jul 2009Lastatempe John Wells miras pri sukuri (doni unuan helpon al vunditoj), kies malavantaĝo estus „ke ĝi ne apartenas al Esperanto kiel mi [Wells] ĝin konas“. Mondo de mirakloj: Ĉu li ne uzas la vortaron de Butler, pri kiu li iam skribis recenzon?
Jump to top
RSS feed- Latest photos where Paŭl appears - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter