Mi konfesas, ke mi ne vere konvinke povis respondi al li. Pro tio mi sendis la demandon al la reta forumo "AdE-diskuto". Sed strange: Inter la laŭaserte ĉ. 150 tieaj partoprenantoj respondis nur du, inter ili neniu Akademiano.
Pro tio mi ankaŭ ŝatas demandi vin:
- Kia laŭ vi estas aŭ devus esti moderna rolo de la Akademio en nia epoko?
- Kion ĝi prioritate faru?
- En la penseble plej bona mondo, kiel aspektus via ideala Esperanto-Akademio?
1. Laŭ mi AdE devus esti iu scio-centro pri lingvaj demandoj kiu iom malakrigas la ĝeneralan mankon de universitat-nivela serĉado (mi konscias pri la kelkaj malmultaj esceptoj, ekz. en Amsterdamo, Poznano k.t.p.).
2. AdE nuntempe i.a. laboras pri "Akademia Vortaro". Per tiu ĝi volas difini la iom malpli ol 5000 lingvo-elementoj de la Fundamento kaj la Oficialaj Aldonoj (OA). Laŭ mi tio estas vana. Tion PIV jam akcepteble aŭ eĉ bone faras. Malgraŭ ĉiuj asertoj, ke la projekto ne estos konkurenca al PIV, ĝi tre probable precize tia estos. Aliflanke ekzistas eĉ ne "oficiala" teksto de la Fundamento. La libro-eldono estas privata afero de André Albault. Ne ekzistas komentario pri la Fundamento nek, nek, nek. La tuta kampo estas pli-malpli neplugita.
3. La plej granda miso de la nuna AdE laŭ mi estas la tute nesufiĉaj fakaj konoj de la plej aktivaj Ak-anoj pri la Fundamento, pri esperantologio, pri terminologio. La respondoj de ĝia "Konsultejo" (akademio-de-esperanto.org/konsultejo/blogo) ekzemple ne malofte estas netaŭga ĝis ridindeco. La faka nivelo nuntempe estas tiel malalta, ke iun aŭtoritaton laŭ mi la AdE ne havas. Jam kelkfoje mi skribis pri tio, ekz. tie: www.ipernity.com/blog/37943/342210 kaj aliloke. Ne helpas, ke oni alelektas iujn pli-malpli honorajn eks-UEA-gvidantojn (aŭ ties edzojn aŭ edzinojn) al la ofico de Akademiano ("por forigi estraranon faru lin Aka'miano").
Parta aspekto de tiu miso estas i.a., ke la unuopaj Ak-anoj kaŝas sin en la anonimeco de iuj "sekcioj", "komisionoj" k.s. Neniam oni ekscias, kiuj personoj vere respondecas pri iuj decidoj. Supozeble estas nur manpleno, kiu uzas la "mantelon" de la AdE por diskonigi siajn personajn preferojn.
Sign-in to write a comment.