Apud la samjara Hungara-Esperanta de Szerdahelyi kaj Koutny, la vortaro Itala-Esperanta de Minnaja en 1996 ekigis la grupon de "Grandaj Vortaroj" (ĉ. 50.000 italaj terminoj, ĉ. 64.000 esperantaj). La elektronika prilaboro de la vortstoko fare de Danio Manetta en 2007 alportis du aldonajn uz-eblojn: Kontraste al la libro-forma eldono oni de nun ankaŭ facile povis serĉi je Esperanto-vortoj per la x-metodo. Krome estis aldonitaj sinonimoj kaj rilataj vortoj al italaj vortoj. Tiel oni facile trovis kaj daŭre trovas vort-kampojn aŭ vort-familiojn, ekzemple de sapére (scii) oni per simpla plia klako povas salti al conoscenza (kono), sapienza (scio), erudizione (erudicio) k.m.a. De espansionismo (ekspansiismo) oni estas atentigita pri colonialismo, imperialismo kaj egemonismo.

Nova en la versio de decembro 2009 estas, ke aldoniĝis "arkivo de fleksiaj formoj de la itala lingvo". Tiel nun krome eblas serĉi ekzemple je so (mi scias) de sapére (scii), sono (mi estas, ili estas) de essere (esti), lavorato (participo perfekta) de lavorare (labori, prilaboritaĵo), letteraria (in-genra) de letterario (vir-genra "literatura") ktp.

Ankaŭ inverse eblas serĉi je esperanta "sciantaj" kaj la programo ekkonas, ke vi serĉas la vorton scii. Ĝi tamen nenion trovas, se vi serĉas je "nesciantaj", sed "respondas" per mesaĝo "vorto ne trovebla" (la serĉata vorto ekaperas en ruĝa koloro).

Plia novaĵo estas t.n. "lega fenestro". En ĝin vi povas kopii kaj enmeti aŭ rekte klavi italan aŭ esperantan tekston. Se vi poste klakos sur la unuopaj vortoj la programo saltas rekte al la vortaro artikolo. Ekzemplo: En la (nur) ital-lingva priskribo troviĝas la frazo "In entrambe le finestre è possibile scrivere direttamente,...". Se vi kopiis la frazon en la legan fenestron vi povas klaki vorton post vorto. Se vi klakas sur entrambe la programo saltas al entrambi kaj informas, ke entrambe estas "adjektivo, ina genro plurala" de entrambi, kaj montras al vi la vortaran artikolon pri entrambi - ambaŭ.

Miascie tiuj ecoj estas avangardaj en la esperanta leksikografio kaj ĝis nun ne ekzistas en aliaj elektronikaj vortaroj (?).

La ordon-lingvon oni povas ŝalti de la itala al Esperanto, la klarigoj ĝis nun tamen ekzistas nur en la itala.

Afero, kiu mankas al mi, tamen estas la butono "reiru al antaŭa paĝo", precipe grava, se oni iom foliumis tra nocio-familio por retrovi la ekir-punkton [intertempe ekzistas, vd. sube]. Enhave krom kelkaj korektoj ŝajne nenio ŝanĝiĝis. Precipe do la versio de 2009 esence ne estas pli ampleksa ol tiu de 1996. Tio montriĝas, se oni - ekzemple - alvenis tra espansionismo al egemonismo. Traduko de egemonismo al Esperanto ankoraŭ mankas. La rutino aŭ subprogramo "sam- kaj similsignifaj italaj vortoj" do estas pli detala ol la kerna traduka parto. Kompletigo aŭ harmoniigo estus dezirinda.

La novan elektronikan version eblas senkoste elŝuti, la libron daŭre eblas aĉeti en gvidaj libro-servoj.

Sur la bildoj tri generacioj de la Minnaja-vortaro: Libroforma eldono (1996), malnova elektronika versio (Manetta 2007), nuntempa elektronika versio (2009).

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

P.S. de 2010-01-05:

Post kiam mi verkis tiun artikolon je 2009-12-30 Danio Manetta jam denove aktualigis la programon kaj TTT-ejon:

  • La TTT-ejo http://hvortaro.altervista.org/index_e.html nun estas komplete dulingva kun ĉiuj klarigoj ankaŭ en Esperanto
  • En la programo estas nun ankaŭ helpo en Esperanto
  • En la programo nun ekzistas du (tre belaj) novaj butonoj, nome "reiru al la antaŭa paĝo" kaj "iru al la sekvanta". Kiu volas ĝisdatigi, povas nove instali nur la progaman komponenton sen ŝanĝi la tri vortarajn erojn.

Gratulon al Danio por tiu rapidega aldona plibonigo!