La vere grava evento okazas hodiaŭ, la 21-an de decembro: En la nordo estas la plej longa nokto. Ekde nun la tagoj denove pli longiĝos, ĉiutage ĉ. 2 minutojn ĝis la 21-a de junio. Magiaj tagoj por antaŭkristanaj popoloj. Tre konvene la nova kredo simple okupis, alkulturigis ilin ...
Hodiaŭ do la suno "staras" kaj ne plu "foriras" de la Tero (solstico, latine "la suno staras"). Ek de morgaŭ ĝi "revenas" kaj kunportas novan lumon, forton kaj printempon ĝis la plej longa tago, la somera solstico. Ĉar la antaŭkristanajn festojn okaze de tiuj tagoj oni ne povis forigi, oni simple "kristanigis" ilin: El la vintra solstico fariĝis kristnasko, el la somera la Tago de Johano la Baptisto. Sed kial multaj festas kristnaskon, la pratempan revenon de la lumo, je la 25-a anstataŭ je la 21-a? La detaloj difini la ĝustan tagon estas komplikaj, la vintra solstico okazas iam inter la 20-a kaj 23-a, do ne estas fiksita, kaj la kristana fikso al la 25-a estas ŝuldata al la malnova julia kalendaro anstataŭigita hodiaŭ en Eŭropo per la gregoriana kalendaro.
La esperanta versio de Vikipedio bedaŭrinde ne traktas la historiajn kaj kulturajn aspektojn de la vintra solstico. Sed ekzemple la germana aŭ angla versioj faras. Kia ajn estas via kredo: Ek de hodiaŭ ni en la norda hemisfero paŝon post paŝo alproksimiĝas al nova somero - en mia horzono en centra Eŭropo precize ek de 18:47, do nun!


kaj feliĉan vintran solsticon :)
Bernardo has replied to brilanto*Bernardo has addedbrilanto* has replied to BernardoBernardo has replied to brilanto*brilanto* has replied to BernardoCerte pli ol unu spertis konsekvencojn en la longa historio kaj la ofte malafabla sinteno kontraŭ ili, eĉ antaŭ la oficiala komenco de la "kontraŭterorisma milito".
Vere: "Nenio nova sub la suno". [Haha, kia ŝerco..]
Sign-in to post a comment.