Éva Juhász's favorite articles

Display articles of:

  • Omaĝe al mia patro (Aguaderas, Lorko, Mursio 1922 - Madrido 2011)

    Mia patro kaj mi
    Post du tagoj da vojaĝo, finfine mi atingis kun mia filino Jasna la bienon en la aŭstriaj alpoj, kie ni celis pasi la paskojn kune kun mia plej juna filino, Flora, kaj ŝia panjo, Mirjam, kiuj nun loĝas en Germanio. Kelkhore post mia alveno, mia fratino telefonis min. Ŝi ĵus estis en maljunulejo, kaj tie ŝi renkontis nian patron en terura stato, lia sano rapide malpliboniĝis, li bezonis oksigenon, la renoj ne plu funkciis. La maljunulejaj kuracistoj demandis, ĉu ni volas porti lin al malsanulejo,…

  • toleras mi sed forgeson, neniam ...

    Antaŭ du jaroj ... protesto potenco protekto ... sango bato frapo .... doloro kiu daŭras ... PS: tiu ĉi estas nur privata rememoriga noto

  • Loko memorinda por mi.

    En aŭgusto de 1982-a jaro en Pollando ankoraŭ regis la militstato. Mia laborloko (elektrejo) troviĝis en centro-norda urboparto kaj mi loĝis en suda urboparto (mi plu tie loĝas). La 31-an de aŭgusto mi tenis posttagmezan deĵoron, de la horo 13.45 ĝis 21-45. Noktadeĵora kolego venis iom pli frue kaj avertis min ke en la centro oni aŭdas pafadon. "Solidareco" aranĝis protestojn en regiono de la ĉirkaŭaĵo de aŭtobusa remizo ĉe la strato Grabiszyńska. La demonstracioj kutime disfluadis en direk…

  • Kion oni faras kiam estas malvarme...

    Kiel homoj scias helpi al si dum malvarmo. Iam mi legis ie en interreto, kaj nun mi rememoris (ne - mi trovis noticojn) kiel homoj vivas dum malvarmo. Jen proksimume tiel: +20°C - Grekoj surmetas ĵerzojn (se scipovas ilin trovi). +15 - Jamajkanoj enŝaltas hejtadon (se havas tian). +10 - Usonanoj komencas tremi pro malvarmo. Rusoj apud siaj somerdomoj plantas kukumojn. +5 - Oni povas vidi propran spiron. Italaj aŭtomobiloj rifuzas ekfunkciiĝi. 0 °C - En Usono frosti…

  • Hajko-forma versaĵeto por Kristnasko

    Bril’ de l’ abio lumplenigas la ĉ ambron; ja , for - glacio. Senhejma la ul’ stre ĉ ita pro malvarmo vagas sen plezur’ La ĉ ifon-vesto kovras magran figuron: ĝ in fest’ forestos. Eble teleron de sup’ iu donacos en ĉ i vespero. Lum’ de kandelo ŝtelita en pre ĝ ejo, donos hel-eron. H.

  • Nokte 08. 12.

    Kun vip' en mano Rajdante ventodorse Alvenis vintro. Krevis la nuboj. Amaso da neĝflokoj Sur teron falis. Matena frosto. Dika, mola neĝo jam Kovras la kampojn.

  • Vojaĝo al Ruando 7 (kaj lasta)

    Hodiaŭ (kaj morgaŭ), mi viztos la (ne multajn) vidindaĵojn de Kigali, la ĉefurbo de Ruando. Por hodiaŭ ni havas multajn celojn. Unue la memorialo pri la genocido. Dum la dekdua jarcento okazis multaj genocidoj, sed, miaoopinie, neniu tiom horora kaj harstariga kiel tiu de Ruando. Unue, ĉar dum nur tri monatoj preskaŭ unu miliono da homoj, el ĵusnaskigintoj ĝis maljunuloj, estis sovaĝe murditaj per tranĉilegoj, bastonoj, pafiloj... Due, ĉar ne temis pri iu konkreta armeo aŭ organizita grupo, sed…

  • Vojaĝo al Ruando 6

    Pli normala horo por vojaĝi. Je la oka atendas min mia gvidanto, ĉi foje por veturi sudokcidenten, al Butare, kultura ĉefurbo de Ruando, kaj poste al Nyanza, la sidejo de la Ruandaj reĝoj ĝis la proklamo de la respubliko en 1961, guste antaŭ la sendependiĝo de la lando. Survoje denove konstantaj piedirantoj sur la flankaj vojoj de la ŝoseo. Se oni bezonas pisi dum la veturado, trovi senhoman lokon estos vera problemego!. La beleco de la pejzaĝo ne ĉesas mirigi min. Bananarbaroj, kampoj da rizo,…

  • Vojaĝo al Ruando 4

    Frumatena malavara matenmanĝo, ĉi-foje je la kvara matene, ĉar je la kvara kaj duono, Jack, mia gvidanto, prenos min per granda veturilo por viziti la nacia parko de la vulkanoj. Nia celo estas viziti la orajn simiojn, apud la landlimo kun Ugando kaj kongolando. Ankoraŭ ne estas la kvina matene, tamen la urbo jam svarmas de homoj kiuj venas por porti varojn kaj manĝaĵojn en inmensaj pakaĵoj sur iliaj kapoj. Venas el ĉiuj direktoj, aperas nokte en la randoj de la soseo kiel senfinaj vicoj da hom…

  • Vojaĝo al Ruando 2

    Mi ne eraris, banano ne mankis por la matenmanĝo. Mi manĝis en belega kolonieca balkono de la hoteleto. Amasmanĝado, vere la laborantoj ĉi tie dorlotegas min :), Dum mi matenmanĝas mi unue rigardas Afrikon tage. Kvankam la centro de Kigali troviĝas kvin minutojn piedir for, tamen la naturo kvazaŭ eksplodas ĉirkaŭe: ĉie verdas, mirindaj plantoj, fojfoje grupoj da nekonataj, belaj birdetoj flugas de unu arbo al la alia kaj dum iom da tempo mi sekvas la flugon de nekredeble granda libelo. La para…

  • Vojaĝo al Ruando 1

    Vojaĝo al Ruando (1) Longeeega vojaĝo. Hodiaŭ je la 03,30 matene mi iris al la flughaveno, pli ol du horoj por Amsterdamo, kaj poste naŭ horojn por atingi Kigali. Mi atingis la Ruandan ĉefurbon je la sepa kaj duono (en Madrido unu horon malpli), La flughaveno estas malgrandeta, kaj oni iras piede el la aviadilo ĝis la terminalo. Ĉio iras rapide, ricevi la vizon, preni la valizon... kaj tie oni jam atendas min. Survoje ni haltas por aĉeti kaj manĝi bongustegajn samosa. Oni ne povas ne mem…

  • Vojaĝo al Ruando 3

    La oka kaj duono vespere. Laca, ĉefe pro la alteco de la lando. Denove en la balkono de la hoteleto cirkaŭita de suspektindaj kuloj. Matene mi havis la kutiman malavaregan matenmangon, kiu preskaŭ solvas mian tuttagan bezonon. Dum mi matenmanĝas, denove observas kaj komencas foti la libelojn kaj la birdojn. tagmeze, ni havas ekskurson al nekredeble bela lago Muhaze, oriente de la lando, kie mi gustumas tilapan, la tipan fiŝon de la lagoj de Centra Afriko (bongustega!). kaj la lokan kokidaĵon, mu…

  • Kial la irlanda popolo perdis sian lingvon

    Mi multon aŭdis pri tiu fenomeno, sed tamen ne plene klaris al mi kiel povis okazi ke 1400-jara evoluo de la lingvo kiu havis literaturon antaŭ ĉiuj nunaj eŭropaj popoloj simple komplete detruiĝis en la fino de la 19-a jarcento. Kaj jen, la ĵus okazinta kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio donis al mi la respondon. Mi ne parolos pri la kongreso kiu estis tre bone organizita kaj pro manko da pikaj problemoj preskaŭ teda, sed per sia prelegaro dediĉita al la fenomeno de la irlanda lingvo kaj al la…

  • la rakonto de tri viroj kiuj parolis kun la dio!

    Unu tagon Japano, Usonano kaj Iranano iras ĉe Dio peti siajn dezirojn. La japano demandas: Ho Dio kiam ni atingos ĉion teknologion en nia lando? Dio diras post 100 jaroj. La japano ekploras. Dio diras kial vi ploras? La japano diras: Mia vivo ne tiom daŭros sperti post 100 jarojn. La Usonano demandas: Ho Dio kiam ni ekhavos la tutan potencon en niaj manoj? Dio diras ke post 200 jarojn vi atigos tion. La Usonano ekploris. Dio diras: kial vi ploras?…

  • Nun mi trovis ĉi videon...

    ....kaj ĉar plaĉas al mi, mi montras ankaŭ al ipernitianoj :-). La melodio estas "Nova Mondo Simfonio" de ĉeha komponisto Antonín Dvorák.

  • Agla nesto

    Jen ligo al tre interesa observado. En Estonio aglan neston oni ekipis per kamerao,kiu laboras konstante (24 horojn je 24) kaj donas eblecon sekvi la aglan paron kunlaborantan pri zorgado de la nesto. Aglidoj ankoraŭ ne naskiĝis sed certe tio balldaŭ okazos. Kiu havas paciencon, sekvu feliĉan eventon ! pontu.eenet.ee/player/ kalakotkas.html http://www.lasy.gov.pl/bielik - Tiu estas nova ligo por pola aglo (heliaetus albicilla), ankaŭ ili kun kamerao kaj jam naskitaj idoj

  • 1000 TAGOJ en "IPERNITY"!! :-)

    Aniĝtago: 01/06/2009 # Hodiaŭ: 25/02/2012 La kalkulado de la tagoj J F M A M J J A S O N D Entute 2009 30 31 31 30 31 30 31 214 2010 365 2011 365 2012 31 25 56 214 + 365 + 365 + 56 = 1000 :-) Jes, mi scias... ordinare la personoj komemoras laŭ "x-jar…

36 articles in total