En aŭgusto de 1982-a jaro en Pollando ankoraŭ regis la militstato. Mia laborloko (elektrejo) troviĝis en centro-norda urboparto kaj mi loĝis en suda urboparto (mi plu tie loĝas). La 31-an de aŭgusto mi tenis posttagmezan deĵoron, de la horo 13.45 ĝis 21-45. Noktadeĵora kolego venis iom pli frue kaj avertis min ke en la centro oni aŭdas pafadon. "Solidareco" aranĝis protestojn en regiono de la ĉirkaŭaĵo de aŭtobusa remizo ĉe la strato Grabiszyńska. La demonstracioj kutime disfluadis en direkton de la urbomezo kaj vere - mia vojo hejmen kuris tie. Mi devas aldoni ke pro oftaj strikoj de tramistoj mi kutime al laborejo veturadis per biciklo.
Jen mi ekveturis hejmen. Je duona vojo mi jam aŭdis pafadon kaj eksplodojn. Tamen mi veturis antaŭen. En unu momento mi renkontis - veturantan per sia motorbicikleto reen - unu kolegon de mia brigado. Fine de la strato mi rimarkis vicon de milicanoj barantaj straton. Mi do turnis maldekstren por eviti la danĝeran stratkruciĝon. Ĉe sekvonta stratkruciĝo mi devis halti, ĉar de la dekstra flanko malrapide veturis kirasaŭtomobiloj el kiuj estis farata densa pafado en aeron. Maldekstre de mi staris ia civila aŭto kun du malgajaj civiluloj - plejverŝajne iaj sekretaj milicanoj. El unu el milicaj aŭtoj en nian direkton oni ĵetis gasbombojn; ĝi falis dekstre de mi, sur herbejon. dua falis apud la aŭto. La uloj tuj fermis fenestron. Kaj mi - anstataŭ retiriĝi kaj serĉi pli sekuran vojon hejmen atendis kiam la kirasaŭtomobiloj turnos dekstren en flankan straton kaj malaperos. La aŭtokolumnon fermis aŭtobuso kun elrompitaj ĉiuj fenestroj, plena de milicanoj kiuj ankaŭ pafadis supren kaj ĵetadis iajn eksplodaĵojn. Mi ĝisatendis kiam ili malaperis kaj ekveturis rekten. Ho ve! La mallonga strato Lelewela plena estis de larmogaso kaj mi kompreneble traveturinte ne pli ol cent metrojn jam nenion vidis. Kial mi pli frue ne elektis pli foran straton ankaŭ gvidantan al mia loĝloko?
Sekvintan tagon, la 1-an de septembro mi veturis al laborejo, al la posttagmeza deĵoro, per aliaj stratoj, tamen eĉ post dekkelkaj horoj plu senteblis la larmogaso kaj mi devis du-trifoje halti por purigi okulojn.
Hodiaŭ mi faris foton sur la loko kie mi tiam staris kaj atendis ne sciate kion.
Kaj la trideka datreveno de tiuj eventoj pasos post kelkaj tagoj.