Rakontis al mi mia patrino, aŭ eble avino, antaŭ multaj jaroj... En unua periodo de la ekzistado de Sovetunio regis tie oficiala severa kontraŭreligieco. Vorto "Dio" estis forigita kaj forigata el la ĉiutageco.
Kaj jen en cenzora oficejo cenzoristo legis rakonton alsenditan por kontrolo.
Li legas: "Tra la fenestro enflugis kokcinelo".
Ĉimomente mi devas ion klarigi: kokcinelo ruslingve estas "божья коровка" -boĵja korovka - kio laŭvorte signifas "dia bovineto". La cenzoristo forstrekis vorton "божья - dia" kaj sur marĝeno skribis mencion: "dio ne ekzistas". Poste estis presita la rakonto ie kaj oni povis tralegi ke "tra la fenestro enflugis bovineto". Pli normala homo ridis, malplinormala demandis sin - ĉu ekzistas flugantaj bovinetoj?