About this blog

  • 10 posts
  • 3 206 visits
October 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

October 31, 2009

Ankaŭ memoraĵoj.

Malnovaj memoraĵoj.

Iam mi akiris memoraĵojn kiujn verkis mia fora kaj flanka parenco patrinflanka. Li verkis tion ĉi en la jaro 1846-a, tiutempe aĝante 83 jarojn. Lia patro estis signifa persono inter pola nobelaro en tre fora - orienta parto de tiutempa Polujo. Nun tiu ĉi loko troviĝas en orienta Bjelarusio - proksime al la limo kun Rusio.
La aŭtoro rakontas pri sia vivo, naskiĝloko, kutimoj regantaj en nobela bieno, pri parencoj kaj konatuloj de sia patro. La verko estas ankaŭ interesa el la lingva vidpunkto - skribita en lingvaĵo de la fino de 18-a jarcento. La tuto ne estus interesa al pli vasta legantaro, sed unu fragmenton tamen mi tradukis kaj volas prezenti. La okazaĵo estis verŝajne ĉ. la jaro 1770-a. Jen proksimume kion la aŭtoro skribis:
"... Nome mia patro havis tre bonan konatulon Jezuiton pastron Berent, denaska Varmiano (Varmio - regiono en nordoriento de nuna Pollando - mia alskribaĵo - T.E.K.), tre ne nur edukitan sed ankaŭ konatan Mediciniston, ĉe kiu (mia patro) konsiladis pri siaj difektoj, kiuj lin komencis persekuti. La medikamentoj de li preskribitaj estis tiel bonefikaj, ke sentiĝis granda pliboniĝo de suferoj de mia patro. Estante foje ĉe ni kaj aŭdinte mian ĉirpadon, diris li ke volas fari por mi memoraĵon. Apenaŭ tiam oni komencis scii kio estas vakcinado de variolo, malsano milionojn da geinfanoj formanĝantan. Pastro Berent deziris ĝin al mi vakcini. Panjo estis tre malfacila por konsenti, sed Paĉjo baldaŭ estis konvinkita kaj ŝin ankaŭ konvinkigis tiel ke oni decidis fari la operacion. Ĝuste filo de la bienestro ekmalsanis je variolo do de li pastro Berent deprenis la materion kaj min preparis pere de eta dieto kaj kelkaj medikamentoj; kaj poste vakcinis min je ambaŭ brakoj. La variolo feliĉe bone alpropriĝis kaj post kelkaj tagoj de bruldoloro kaj ekzantemo, poste eksekiĝis. Ekzantemo estis sufiĉe abunda sur la brakoj kaj kruroj, sur vizaĝo tamen nek unu variolo aperis. Post semajno kun duono mi jam estis sana kaj libera de ebleco akiri la naturan kiu de tempo al tempo furiozadis en la regiono. Pro mia ekzemplo oni petis ankaŭ vakcini la geinfanojn de bienestro kaj la servistaron kaj ankaŭ la loĝantojn el la vilaĝoj. Al ĉiuj sukcesis tre bone. Neniu infano mortis nek akiris veran variolon. Tiutempe ankoraŭ la Vakcino ne estis konata en nia regiono. Pastro Berent estas por mi memorinda unue pro tio ke mi danke al li estas sana kaj poste li fariĝis mia granda bonfarinto kaj amiko......."

Memoraĵoj.
Memoraĵoj.

Published at 20:14 ( 5 comments / 70 visits )
This post is public

October 31, 2009

Iom pli pri la memoraĵoj el Estonio.

Iom pli pri memoraĵoj el Estonio.

Ial la estonaj uzantoj de "Ipernity" ne rapidas rakonti ion interesan pri sia lando - do mi provos ion diri - helpe de propraj materialoj kaj aliaj - trovitaj en la reto.

Memoraĵoj el Estonio.
Memoraĵoj el Estonio.

Iom do pri Tallinn - ĉefurbo de Estonio. La unua skriba mencio pri setlejo kaj kastelo de Estoj troviĝas ĉe Muhammad el-Idrisi en la jaro 1154. Antaŭ ol Tallinn akiris la nunan nomon - dum jarcentoj ĝi nomiĝis Reval (Revel, Reval). Laŭ legendo dana reĝo Valdemaro la Dua dum ĉasado sur deklivoj de monteto kie nun troviĝas la Supra Urbo rimarkis tiel belegan cervon ke li ordonis kapti ĝin vivan. Domaĝe la cervo fuĝis kaj falis de alta deklivo. En germana lingvo "reh-fall" signifas "falo de cervo" kaj de tio ĉi estiĝis nomo de la urbo Reval. Sed kial la nomo estas germandevena kaj ja la cervon provis ĉasi dana reĝo - ne estas sciate.
Kaj la nomo Tallinn devenas de estona "taani linn" - dana urbo. La nunan nomon urbo ricevis post akiro de sendependeco post la Unua Mondmilito.
---------------------/---------------------

Plej grava legendo estas tiu pri Vana Toomas (Olda Tomaso). Ekde la jaro 1530 sur supro de la tallinna Urbodomo troviĝas ventomontrilo en la formo de maljuna viro tenanta lancon. Oni diras, ke en mezepoka Tallinn ĉiujare okazadis pafarka konkuro. Venkanto estis tiu kiu depafis lignan
Olda Tomaso.
Olda Tomaso.
papagon starigitan sur alta fosto. Konkuri povis nur riĉaj aristokratoj. Laŭ legendoj neniu scipovis la birdon depafi ĝis sagon pafis Tomaso. Li precize trafis la birdon. Li d evenis de malriĉa familio kaj tiel li faris por si malutilon. Feliĉe anstataŭ esti punita per alkroĉo al la urba hontofosto oni permesis al li fariĝi lernanto de soldata arto. Tomaso fariĝis rapide konata soldato. Post lia morto la urbo honorigis lin per starigo de metala figureto dediĉita al li sur la supro de urbodoma turo. Onidire Tallinanoj kredas ke ĝis Olda Tomaso rigardas sur la urbon de la urbodoma supro - nenio malbona trafos la urbon.
Memoraĵoj el Estonio.
Memoraĵoj el Estonio.
Olda Tomaso.
Olda Tomaso.
Olda Tomaso
Olda Tomaso


--------------------------o/\o-------------------------

Tamen eble plej konata estas legendo pri Maljunulo de la lago Ülemiste. Nome - sude de la urbo, sur ioma altaĵo troviĝas sufiĉe granda lago Ülemiste. En la lago loĝas "Ülemiste Vanake" - Maljunulo de Ülemiste. Li kutimis sidiĝi ie ĉe la urba rando kaj observadi kiel la urbo kreskas. Ĉiujare li iras al la urbo kaj pridemandas homojn ĉu la urbo jam estas finkonstruita. Ekde jarcentoj li aŭdas "NE". Kolere li revenas al la lago. Se iam iu respondos al li "jes" - maljunulo malfermos la lagon kaj superverŝos la tutan urbon. Do - se iu maljunulo - iam - demandos Vin ĉu Tallinn estas finkonstruita - nepre respondu "NE"!

:::::::::::::::::::::::---:::::::::::::::::::::::
Dum jarcentoj kulminas super panoramo de Tallinn alta turo de la preĝejo de sankta Olafo. Dum 15-16 jarcentoj ĝi estis plej alta konstruaĵo en la mondo. Onidire regantoj de la urbo decidis konstrui altan turon por allogi al la urbo pli da komercistoj. Sed - kie trovi majstron kiu scipovus konstrui tiel grandan konstruaĵon kaj ne postulos tro da mono? Sed aperis iu konstruisto kiu
Memoraĵoj el Estonio.
Memoraĵoj el Estonio.
promesis altegan preĝejon konstrui. Domaĝe - la pago devis esti pli alta ol la urbo povis doni. Li decidis rezigni de la pago kondiĉe ke la urbanoj divenos lian nomon. La majstro laboris rapide kaj la urbanoj estis pli kaj pli malkvietaj. Fine la urba estraro ekdecidis sendi ŝpionon kiu helpus sciiĝi pri nomo de la majstro. La ŝpiono trovis domon kie loĝis la majstro kaj ekaŭdis patrinon kiu lulkantis al sia infano: "dormu mia infano, dormu. Baldaŭ Olaf alportos tiom da mono ke eblos eĉ lunon aĉeti". La sekvintan tagon la komercistoj starantaj antaŭ la preĝejo kriis: "Olaf, Olaf - la kruco estas alkroĉita malrekte!!!" Kiam Olaf ekaŭdis sian nomon - li perdis la ekvilibron kaj falis de la turo. Rano kaj serpento grimpis el lia buŝo kio devis simboli malbonajn povojn helpantajn konstrui tiel grandiozan konstruaĵon. Ekde tiu tempo la preĝejo portas nomon de Olafo.
Nu vere - la preĝejo imponas per sia grandeco kompare kun aliaj tallinnaj preĝejoj.
Estonio 1997.
Estonio 1997.

Published at 12:40 ( 1 comment / 19 visits )
This post is public

September 6, 2009

Vroclavaj koboldoj.

Oranĝkolora Alternativo - komence grupo, poste hepeninga movado, ekestinta en Vroclavo, sed aganta en kelkaj aliaj polaj urboj, prefere en la 80-aj jaro de la pasinta jarcento. Ĝi estis certagrade heredinto de la nederlanda movado de "Provo" kaj de la Partio de Koboldoj. La nomo memorigis la ĉie montratan ruĝon de la politika kaj socia vivo kaj montris ke ekzistas ankaŭ alia koloro.
La Oranĝkoloran Alternativon iniciigis komence de 80-aj jaroj personoj ligitaj kun vroclavaj opoziciaj movadoj, plej ofte ankaŭ el la hipisa movado. Baldaŭ rolon de la estro prenis devenanta el Toruń Waldemar Fydrych, kiu mem nomis sin Majoro kaj sub tiu pseŭdonomo agadis.
La unua

Oranĝkolora Alternativo.
Oranĝkolora Alternativo.
agado de Oranĝkolora Alternativo estis pentrado de koboldoj sur blankaj makuloj kiujn faris la milico forŝmirante kontraŭŝtatajn kaj kontraŭkomunismajn sloganojn pentritajn sur la muroj.Aŭtune de 1987 la O.A. disdonadis la necesejan paperon - kiu tiutempe estis raraĵo preskaŭ neaĉetebla en vendejoj. . Oni ankaŭ organizis kampanjojn okaze de ŝtataj kaj elpensitaj festoj. Jen nur kelkaj el ili:
-Tuboj - fumigado de la urbo (memore al gasoj per kiuj la milico dispeladis manifestaciojn(1-a de aprilo 1986);
- Koboldoj ĉe Świdnicka strato (1-a de junio 1987);
- Neceseja papero - la unua disdonado (1-a de oktobro 1987);
-Tago de Milicano (7-a de oktobro 1987);
- Kiu timas la necesejan paperon? - dua disdonado (15 de oktobro 1987);
- Tago de sekreta detektivo,
- Tago de Virinoj finiĝinta per aresto de la Majoro por 2 monatoj;
- Tago de la Venko (9-a de majo 1988);
- Revolucio de Koboldoj ((1-a de junio 1988) - 15 000 ĉeestantoj;
- Frata helpo ĉiam viva - ie apud la monto Śnieżka - du tagojn antaŭ la invado al Ĉeĥoslovakio;
- Oktobra Revolucio (7-a de novembro 1988);
- Antaŭfesta tago de granda datreveno (12 de decembro 1988 antaŭ la datreveno de la militstato);
- Almozula Karnavalo - 5000 ĉeestantoj (12 de februaro 1990).
Kaj aliaj kiujn mi ne mencias ĉi tie. Ĉiuj ili ne havis iajn ideologiajn tekstojn, ofte estis anarkiaj. La milico ofte interrompadis la okazaĵojn, sed vere - unusola "peko" estis ke la aranĝoj ne estis oficiale permesitaj. Kiel aresti kelkmilhoman amason vestitan je koboldaj oranĝkoloraj ĉapoj? Oni arestis homojn vestitajn ekzemple je sanktanikolaaj vestoj kaj eĉ surhavantajn ion ajn oranĝkoloran.
En la jaro 2001 ĉe la strato Świdnicka en Vroclavo, en la kutima loko de oranĝalternativaj agadoj - apud la subtera irejo kaj horloĝo - Agora - eldonanto de "Gazeta Wyborcza" fondis unuan koboldon
Pri la koboldoj la urbo rememoris en 2005-a jaro. Tiam ap-
Papa krasnal = paĉjo koboldo.
Papa krasnal = paĉjo koboldo.
eris kvin unuaj. Ilin projektis Tomasz Moczek - absolvinto de vroclava Belarta Akademio
La koboldoj tuj akiris simpation de Vroclavanoj. Tiel grandan ke kelkaj jam malaperis. Oni devis ilin pli kaj pli forte alkroĉadi al la grundo. Oni parolas ankaŭ pri sendiloj GPS troviĝantaj ene (mi pensas ke estas ŝerco).
Nun - en 2009-a jaro - da koboldoj estas 109 ĝis 126. La cifero ŝanĝiĝas ĉar jen aperas novaj, jen malaperas aliaj.
Mi ĝis nun ne trovis ĉiujn des pli ke multaj troviĝas ene de lernejoj, altlernejoj, naĝejoj ktp. Sed - iom post iom...
Eĉ estas organizataj specialaj porturistaj ekskursoj laŭ la koboldaj vojlinioj.
MI pensas ke tiu mallonga teksto klarigos al la legantoj kaj spektantoj de miaj fotoj esencon de la "koboldiĝo" de Vroclavo.

Published at 16:18 ( 2 comments / 164 visits )
This post is public

August 7, 2009

Bjalistoko. Du interesaj preĝejoj.

Dum ĉeesto en la Universala Kongreso precipe ekinteresis min du preĝejoj. Unu troviĝas proksime de la loko kie mi loĝis dum mia restado en Bjalistoko.

Granda barokstila preĝejo sur monteto, apud la ŝoseo kuranta al Varsovio. Preĝejo de Dia Rezurekto estis konstruita ... en la jaroj 1991-96 laŭ "vilna baroka stilo". Intenco konstrui ĝin estis memoro pri ĉiuj Poloj murditaj de diversaj invadintoj. Kiel modelo servis detruita dum soveta regado preĝejo en Berezwecz (nune en Bjelarusio). La interno estas abunde ornamita. Mankas ankoraŭ orgeno. En la preĝejo troviĝas relikvo - ŝtono el la Tombo de Jesuo.

http://www.ipernity.com/doc/32594/5583377

http://www.ipernity.com/doc/32594/5583376

http://www.ipernity.com/doc/32594/5553428

------------------------------------------------

Dua interesa preĝejo estas grupo de la Katedralo de Ĉielpreno de Plejsankta Virgulino Maria. Ĝi konsistas el du kunigitaj preĝejoj: la malnova, malfrurenesanca(en aliaj fontoj - frubaroka) el la jaro 1617 kaj nova preĝejo - neogotika el la jaroj 1901-1905.

En la jaro 1617 tiutempaj posedantoj de Bjalistoko familio Wiesiołowski (denove - en alia fonto - Branicki) komencis konstrui masonitan preĝejon (antaŭe ekzistis ligna preĝejo) de Ĉielpreno de Plejsankta Virgulino Maria kaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo. Nun ĝi estas nomata malnova paroĥa preĝejo.

http://www.ipernity.com/doc/32594/5595871

Dum tempo la preĝejo evidentiĝis tro malgranda. Oni klopodis konstrui novan, sed reprezalioj post la januara ribelo (1863 j.) malebligis tion ĉi. Nur en la jaro 1899 la cara povo permesis fari alkonstruaĵon al la baroka preĝejeto. Estis malkonstruita la prezbiterio kaj komenciĝis konstruado de neogotika preĝejo. Ĝia arkitekto estis Józef Pius Dziekoński. Mi ne trovis ian fonton pri la afero, sed oni parolas pri neimageble granda monsumo kiun oni kolektis kaj donis "kie estis bezone" por la caraj oficistoj "ne vidu" kion oni konstruas. Rezulte en la jaroj 1901-1905 ekestis granda konstruaĵo neogotika multfoje pli granda ol la baza preĝejo. Finlaboroj daŭris ĝis la unua mondmilito. Nun la preĝejo havas rangon de Katedralo

http://www.ipernity.com/doc/32594/5595850

Pri ambaŭ preĝejoj bonvolu rigardi paĝojn en mia fotogalerio. Tie - iom dise - estas multaj fotoj pri ambaŭ preĝejoj.

Ke mi skribis pri nur du bjalistokaj preĝejoj ne signifas ke aliaj ne estas interesaj. Mi vidis multajn aliajn katolikajn kaj ortodoksajn preĝejojn, plejparte novajn. Eble ankaŭ en ilia historio estas io interesa. Sed - la Bjalistokanoj mem ion skribu pri tio ĉi..



Published at 07:32 ( 9 comments / 179 visits )
This post is public

August 6, 2009

La 94-a UK -laŭ mia vidpunkto.

La 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko estis mia tria UK. Mi jam partoprenis la 72-an en Varsovio (1987 j.) kaj la 90-an en Vilno (2005 j.). Sed la lastan, finiĝintan antaŭ kelkaj tagoj mi partoprenis de komenco ĝis fino; la antaŭajn mi forlasis pli frue..

Al Bjalistoko mi alvenis jam vendrede, la 24-an de julio posttagmeze. Luksa situacio - min gastigis mia frato kiu loĝas en Bjalistoko.

Mia celo estis renkonti kiel eble plej multe da homoj kun kiuj mi jam antaŭe konatiĝis persone ,kaj renkontiĝi kun homoj konataj ĝis nun, foje multjare, sole el la babilejoj. Mi devas diri, ke mi eĉ superis la planon. Krom la kongresa identigilo mi alkroĉis ankaŭ tabuleton kun mia kaŝnomo Toeko kaj tio estis bona ideo. Multfoje aldemandis min homoj kiuj iam, eĉ unufoje, kelkfraze parolis kun mi en "lernu"-babilejo aŭ en alia.

Komence la vetero ne allogis: nuboj, pluvetoj. Sed ekde lundo fariĝis varme - temperaturo proksima al pola maksimumo - tridek tri, tridek kvar gradoj en ombro.

Kvankam mi aliĝis al neniu ekskurso - mia frato estis por mi bona gvidanto tra la urbo. Mi vizitis parkojn, preĝejojn, forajn urbopartojn, kiujn kutime turistoj ne vizitas. Multajn fotojn mi faris kaj multajn mi jam enmetis en mian fotogalerion.

Kia estis la etoso de la Kongreso? Laŭ tio kion mi vidis, kion mi aŭdis - ĝi estis bona. Kvankam - estis kelkaj bedaŭrindaj agoj de lokaj loĝantoj, sencerbaj individuoj, kiuj deziris la etoson aĉigi. Ŝajnas tamen al mi ke iliaj fiagoj pasis preskaŭ senreeĥe. Se iu ne scias - mi skribos mallonge pri la "atencoj".

Jen ankoraŭ antaŭ la Kongreso oni ekbruligis la grandegan kongresan tendon. Vere - detruiĝis eta parto de la flanka parto - dum la Kongreso mi ne trovis lokon kiu estis antaŭe difektita.

Iu kreteno faris truojn en pneŭmatikoj de aŭtobuso per kiu estis veturonta ekskurso de kongresanoj.

"Strangmaniere" malaperis esperantaj flagetoj de antaŭ la monumento de Zamenhof kaj lastan vendredon la monumenton iu priverŝis per ruĝeta farbo. Dum la nokto tamen la monumenton urbaj servoj purigis. Pri ĉio ĉi informis loka televido, ankaŭ tutlanda.

Iu ĵetis ŝtonon kontraŭ fenestro en hotelo kie loĝis gekongresanoj kaj unu el ili estis vundita per frakasita vitro. Sed ankaŭ iu knabino dum la dormo(?) falis de la lito kaj rompis iun oston. Sed tio ĉi estas nur malfeliĉa akcidento.

Fia ago kontraŭ la Kongreso estis kiam iu ĵetis botelon kun benzino al la domo de Esperanto Centro. La ulo ŝajne sciis kie troviĝas la kamerao de prizorgo kaj stariĝis tro malproksimel -lia"molotov-koktajlo" ne atingis la domon. Ĝi falis sur trotuaron. Tion ĉi oni ankaŭ kelkfoje montris en televido.

Nu - kaj eble neniu scias pri ankoraŭ unu ago - ĉifoje kontraŭjuda - desegnaĵo sur iu domo (mi ne scias la adreson - ie en flanka strato). La foton mi enmetis en mian fotaron. Ĉu neniu informis la lokan povon? Mi ne scias.

Sed - samtempe amasoj da geesperantistoj, kun kongresaj identigiloj, promenadis tra la urbo - unuope, duope, grupe... Eĉ en sufiĉe malproksima loko mi renkontis du personojn. Kaj neniu ŝajnis esti timigita. Neniu kaŝe ĉirkaŭrigardadis kaj kaŝis sin malantaŭ la arboj kaj muroj.

Tamen kelkaj gazetoj skribis pri "etoso de timo kaj teroro". Oni aldonis moke ke se la kongreso okazos en Teherano - estos pli sekure. IDIOTISMO !!! Sed - mi jam trovis babilanton kiu kredas tion. Ne - li ne partoprenis la Kongreson. Li kredas la redaktorojn!

Ni bedaŭru la homojn kiuj disvastigas tiaspecajn pseŭdosciigojn kaj tiujn kiuj ilin kredas. "Hundoj bojas, karavano iras plu".

Mi revenis hejmen bonorde, plena de bonaj rememoroj, kun aparato plena da fotoj.

Sekvontan Kongreson en Havano mi ne partoprenos. Tio ĉi estas decidite. Sed kiu povas - veturu. Kaj ne atentu tiujn kiuj denove aŭguros malbonon. Tiuj ĉi ĉiam sekvas grandajn eventojn kaj flaras ĉie malbonon.

Eble mi ĉion diris.



Published at 19:28 ( 18 comments / 334 visits )
This post is public

May 31, 2009

Renkontiĝo kun naskiĝurbo.

En alia loko (artikolo "Memoraĵoj el Estonio") mi mallonge skribis pri mia vivkomenco. Kiel mi tie skribis - nur en 1993-a jaro unuafoje ekestis ebleco senprobleme veturi al jam liberaj baltaj ŝtatoj. Mi tiam vizitis Estonion. Mi skribu mallonge kiel okazanta estis la vojaĝo. El Varsovio mi veturis per trajno - tra Bjalistoko kaj Suwałki al pola-litova limo. Kelkajn kilometrojn post la limo - sur malgranda stacieto la pasaĝeroj kiuj estis veturontaj plu - devis transiri al alia trajno kiu moviĝas sur "rusa" - t.e. pli larĝa relaro. Per tiu trajno oni veturis plu - tra Riga al Tallinn. La revenan vojon ni - mi vojaĝis kun mia pli juna fratino kaj nia amiko - iom ŝanĝis. Nome ni ekveturis al Vilno. La vojaĝo el Tallinn daŭris tutan tagon. Ni havis interesan kunvojaĝanton - Aŭstralianon kun aŭstralia kaj brita pasporto. Kvankam ni triope preskaŭ ne parolas angle - tamen la ulo rakontis al ni ke li - depende de situacio - dum siaj vojaĝoj montras jen aŭstralian (dekstra poŝo) aŭ britan (maldekstra poŝo) - pasporton.. Al Vilno, tute senprepare, ni alvenis ĉ. 22-a horo. La Aŭstraliano kondukis nin al aŭtobusa haltejo kaj - senbilete (!) ni akiris ian turistan malmultekostan hotelon kiun li jam konis.Sekvintan tagon ni iom trakuris stratojn de la urbo kun plano enmane kaj tio estis mia unua konscia renkontiĝo kun mia naskiĝurbo. Sed - ni ja devis plu veturi. En stacidomo - amaso da homoj... En aŭtobusa stacio - simile. Sed ni trovis polan aŭtobuson kaj per ĝi ni malfrunokte akiris Bjalistokon. Kaj tie loĝas mia frato.

Tro mallonge mi troviĝis en Vilno, Tro mallonge. Sed eble en 2004-a jaro sciigo - Universala Kongreso okazos venontjare en Vilno. Tiun okazon mi jam ne povis forlasi. Aliĝo, enpago...Hotelon en Vilno aranĝis por mi esperantisto el Svedio kiu serĉis kunloĝanton en 3-persona ĉambro. Ni renkontiĝis, laŭ antaŭa interkonsento, ĉe lia pola konatulino en Varsovio. La sveda Nederlandano Wim venis al Varsovio per aŭto kune kun siaj svedaj geamikoj kaj japana amiko Takaŝi. Ni kune veturis al Bjalistoko unue, poste al Vilno. Tie ni alvenis malfruvespere. Mi kiel la "mapoposedanto" kondukis preskaŭ senerare ĝis unua hotelo kie ni lasis la svedan paron, kaj al nia hotelo. En la junulara turista hotelo jam troviĝis diversaj esperantistoj - i.a. sved-ĉinaj geedzoj kun du filoj kaj iaj aliaj. Estis sabato. Post aranĝo de kongresaj aferoj mi lasis la societon kaj komencis penetradi la urbon. Mi havis adresojn de diversaj lokoj ligitaj kun mia familio. Eĉ unu foton mi kunhavis - de la domo kie mi loĝis. Ĝia foto estas ie en mia galerio - en fruaj fotoj. Kun urboplano kaj foje demandante pri vojo mi facile trovis preĝejon kie geedziĝis miaj gepatroj. Poste mi serĉia domon kie troviĝis kliniko kie mi naskiĝis. La strato - Roza Aleo - mi ĵus ne memoras litovan nomon, sed ĝi estas samsignifa - estas mallonga kaj tie troviĝas nur du domoj. Unu - malnova - fermita, malzorgita, kreskita per arbustoj kaj herboj. Dua domo - pli nova. Tie troviĝas iaj oficejoj (sabato - fermite). Venis iu viro kaj per raŭka voĉo ion demandis. Mi - ĉu eble ruse? Povas esti ruse - donu du lidojn por biero. Ha! Mi ankoraŭ ne ŝanĝis monon, sed mi havis unu eŭron. Tion mi povas doni. Li akceptis kun granda suspektemo. Sed mi demandis lin pri la domo - li diris ke antaŭe tie estis polikliniko por sportistoj. Nu - se estis polikliniko - domo estas malnova - jen mia naskiĝloko!!!. La viro tiam diris - miaj gepatroj estis Poloj, mi ankaŭ estas. -Por kiu diablo do ni interparolas ruse??? La interparolon ni finis pollingve; ni adiaŭis kaj manpremis.

Tempo estas por tagmanĝo do mi ĉesis serĉadi. Vespere ankoraŭ unu iro al la kongresejo. Sekvinttage - la solena malfermo de la Universala Kongreso. Poste liberaj horoj. Mi sukcesis renkontiĝi kun kelkaj personoj kiujn mi konis el la "ĝangala" babilejo kaj el "Paltalk" kaj ankaŭ personojn kiujn mi jam konis pli frue - el la estoniaj eventoj.

Sed ankoraŭ estas kvar adresoj serĉendaj. Mi trovis facile la straton Konarskio (pole - Konarskiego). Mi iris, iris - longa estas la strato, sed - la domo ne ekzistas. Tie troviĝas postmilite konstruita domaro. Normala afero - domojn oni konstruas, malkonstruas... Do - al la strato "Ŝevĉenkio" (pole ĝi nomiĝis Szeptyckiego). Estas la domo - foto ne mensogas - estas la sama. Nur - strato havas firman surfacon, estas trotuaro, kreskas arboj kiuj iom malfaciligas fotadon.

Domo.
Domo.

Sed ja mi alvenis al la Universala Kongreso! Iom mi denove kongresumis, iom iradis tra la pitoreska Malnovurbo. Vespera diservo pollingva en la preĝejo de s-ta Roĥo kun ĉeesto de pola pastro-esperantisto. Eĉ mi sukcesis eniri la orgenon kaj interparoli kun litova orgenisto. Ludi mi domaĝe ne povis ĉar mi surhavis gipson sur maldekstra brako - mi rompis ĝin antaŭ tri semajnoj.

Unu domo kie mi mallonge loĝis antaŭ forveturo al Estonio troviĝis tre proksime de mia hotelo - ĉe la strato Uĵupio *) (pole Zarzeczna - malantaŭ-rivera). Ankoraŭ unu loko trovenda - petis min mia maljuna germana onklino. Tiun lokon mi ankaŭ trovis, prifotis.

Limigita per miaj fondusoj mi jam merkrede finis mian kongresumadon, Vespere, adiaŭita de Takaŝi - japana kunloĝanto kaj Wim, mi forveturis al Varsovio. Tie, matene, post mallonga atendado - trajne al Vroclavo.

Dekoj da faritaj fotoj. Ne nur de la UK, ankaŭ pri la urbaj vizitindaĵoj,

Mi povas diri, ke tiu vojaĝo estis mia dua "viv-vojaĝo". Unua estis al Estonio - por rememorigi. Dua - al Vilno - por ekkoni.

Ĉu mi ion devas aldoni ankoraŭ....?



*) Uĵupio - mi ne sukcesis enmeti korektan litovan literon z kun supersigno.


Published at 10:09 ( 2 comments / 205 visits )
This post is public

February 6, 2009

Kial orgenoj?



Kial tiom da orgenoj sur mia paĝo ? - povas iu demandi. Vere strange. Laŭ profesio mi estas elektroenergetikisto.
Dum la lernojaroj 1945-52 mi tamen frekventis la muziklernejon kaj finis plenan tiutempan sepjaran bazan edukadon en la klaso de fortepiano. Plu mi ne lernis ĉar mi komencis lernadon en faka mezlernejo kaj vere malestis tempo por paralela lernado en muzika mezlernejo. Tamen en nia loĝejo estis piano kaj mi sufiĉe multe ĝin ludis. Tio ĉi finiĝis kiam en 1966-a jaro mi akiris propran loĝejon... Piano restis en la patra loĝejo kaj bezonis ĝin mia malpliaĝa fratino.
Fine de 1985 jaro mi vizitis mian fratinon kiu tiutempe laboris en paroĥio en urbeto apudmontara kiel orgenistino kaj kateĥistino. Ĉe ŝi mi trovis libron traktantan pri konstruo de orgenoj. Ŝi montris al mi "sian" orgenon en la preĝejo, mi iom ludis ĝin laŭ pianmaniero. Tio funkciis!
Mi komencis iradi al diversaj preĝejoj, aŭskultis, pririgardadis orgenojn, interparolis kun la orgenistoj. Estiĝis multaj fotoj unue nigra-blankaj, poste koloraj. Eĉ mi sukcesis konatiĝi kun kelkaj vroclavaj orgenkonstruistoj. De unu el ili mi povis pruntepreni kelkajn detalajn librojn pri konstruo kaj riparado de orgenoj.
Mi amikiĝis kun kelkaj orgenistoj kiuj permesis iom orgenludi kiam la meso finiĝis. Mi ne aspiras esti bona orgenludanto, nur mi tion faras por plezuro. Tamen - unufoje mi ludis plenan meson - kiam mia fratino nepre devis samtempe okupiĝi pri alia preĝeja afero. Nu - mi esperas, ke denove mi ne devos! Ĝi ne estas io por mi!
Dumtempe mi kolektis aron da fotoj kaj priskriboj de orgenoj, plejparte en Pollando, kelkajn ankaŭ en Estonio. Priskribojn de polaj orgenoj mi aperigis en la paĝo < www.organy.art.pl > .
Ĉar mi ne havas aŭtomobilon - miaj nunaj "orgenaj ekskursoj" certagrade limiĝas al maloftaj forveturoj foje tien, foje alien. Mi devas aldoni ankoraŭ ion: ĉiu orgeno estas konstruita por iu difinita loko kaj ĉiu estas alia. Malestas du samaj. Ĉiun do oni pririgardas kiel io tute nova, alia.
Pro ĉio supre skribita - tiom da fotoj kun komuna titolo: "Orgeno".

Published at 19:45 ( 3 comments / 346 visits )
This post is public

February 3rd, 2009

"Memoraĵoj el Estonio" - miaj fotoj.

Kial tiom da memoraĵoj ĝuste el Estonio? Oni devus komenci de la tempo eĉ de antaŭ mia naskiĝo. Mia familio fondiĝis en 1936 jaro en tiu tempo apartenanta al Pollando Vilno. Mi naskiĝis tie. En septembro de 1939-a jaro Sovetio senanonce ekokupis orientan parton de Pollando kaj jam la 19-an enpaŝis la soveta armeo al Vilno. Post mallonga tempo Sovetio bonkore "redonis" la urbon kaj ĝian regionon al ankoraŭ (preskaŭ) sendependa Litova Respubliko. Pro la antaŭaj konfliktoj polaj-litovaj kaj kreiĝinta situacio - vivo de pola loĝantaro fariĝis sufiĉe neeltenebla. Sed - mia patrino, kiu naskiĝis en Estonio, konservis sian estonan pasporton. La litova povo ne faris multajn obstaklojn ke pola familio forlasu la landon kaj tiele mia familio en marto de 1940 jaro troviĝis en Estonio. Nur - la litova povo ne sciis, ke aŭtune de la sama jaro ĝi "libervole aliĝos" al Sovetunio.
En Estonio ni unue ekloĝis en Jőgeva. Tie loĝis fratino de mia patrino, sufiĉe bonstata. Ŝia edzo estis veterinaro en vasta agrikultura regiono. Patro de ambaŭ fratinoj, antaŭ la unua Mondmilito estis profesoro en la Veterinaria Instituto en Tartu (traserĉante kelkajn dokumentojn oni povas trovi menciojn pri li. Mi trovis kelkajn personojn en la Instituto kiuj ne konis lin - li mortis en 1916 jaro - sed la nomon konis:pola profesoro Ignacy (Ignaco) Szantyr - kreinto de la kliniko de malgrandaj bestoj).
Aŭtune de la 1940 jaro Estonio ankaŭ estis englutita de Sovetio (kune kun Latvio kaj Litovio). Do ni denove troviĝis sub soveta povo.
En junio de 1941 jaro germana armeo surbordiĝis en okcidenta marbordo de Estonio kaj ekiris antaŭen. Mi jam memoras la invadon - ili estas miaj unuaj memoraĵoj el Estonio kaj en la vivo entute. Mi ne priskribos ĉion detale ĝis 1945 jaro - temas ja pri fotomemoraĵoj. Mi nur diros, ke en 1943 jaro naskiĝis tie mia fratino. La 3-an de junio de 1945 vespere ni forveturis al Pollando. La celon ni akiris en rekordece mallonga tempo - veturante per ŝarĝvagonaroj - en nur 9 tagoj.
Dum ĉiuj postmilitaj jaroj mia patrino revis pri vizito en sia "kodumaa" (hejmlando), sed la sovetaj regularoj tion ne permesis. Ŝi mortis en 1959 jaro kaj la revon transprenis mi. Ja mi havis jam 7 1/2 jarojn forveturante.
Nur en 1993-a jaro ekestis la ebleco veturi al jam libera Estona Ŝtato. Mi partoprenis la Renkontiĝon de Esperantistoj el Baltaj Landoj. Kaj tiam komenciĝis: laŭpove mi traveturadis la landon kelkfoje, unue trovante lokojn kiujn mi memoris. Mi ne trovis domon en Jőgeva - ĝi estis en 1944 detruita. Sed mi trovis aliajn domojn kie mi loĝis, mi trovis lokojn kiujn mi memoris. Eĉ mi trovis du personojn kiujn mi memoris el infanaĝo kaj ili min memoris.
Mi heredis pasion de mia patrino - fari fotojn. Kaj jen la fotoj kun komuna titolo: "Memoraĵoj el Estonio".

Published at 11:27 ( 8 comments / 347 visits )
This post is public

January 27, 2009

Preĝejoj.

Laŭ mia scio en Vroclavo troviĝas ĉirkaŭ 90 preĝejojn de diversaj konfesioj. Ĉar ili plejparte estas historiaj monumentoj kaj - estas simple belaj - mi volonte ilin vizitas kaj ne foriras sen iu foto. Mi kalkulis parkere kiom da preĝejoj estas konstruitaj konforme al la arkitekturaj stiloj. Do - da gotikaj mi kalkulis 27 kaj 4 kiuj dum pasintaj tempoj perdis sian sakralan rolon. Estas 6 preĝejoj neogotikaj konstruitaj ekde mezo de 19-a ĝis komenco de la 20-a jarcento.

Estas nur 5 barokstilaj. Oni diras, ke kiam komenciĝis modo je barokaj preĝejoj - oni konstatis ke en la urbo estas tiom da preĝejoj, ke ne estas bezone konstrui novajn. Prefere oni reornamis internojn de ekzistantaj gotikaj preĝejoj laŭ baroka stilo(altaroj, skulptaĵoj).

Estas dekkelkaj preĝejoj konstruitaj dum komenco de la 20-a jarcento laŭ diversaj branĉoj de modernisma stilo.

Kaj fine - post la milito, nur ekde 1970-aj jaroj oni permesis, iom post iom, kun grandaj obstakloj, ekkonstrui tute novajn preĝejojn. Ilia arkitekturo estas tre diversa, ili estas (laŭ mia privata opinio) kaj belaj kaj simple - malbelaj. Sed ĉiuj plenumas sian taskon.

Ankaŭ aliaj, krom romkatolika eklezio havas en la urbo siajn preĝejojn kaj preĝosalonojn. Menciinda estas barokstila sinagogo "Sub Blanka Cikonio". Tiujn diversajn preĝosalonojn mi ve vizitis, ne ĉiuj troviĝas sur la urba listo de sakralaj objektoj. Kaj - estas ankaŭ kelkaj kapeloj en hospitaloj. Tiujn ankaŭ mi ne vizitis.

Havante jam la interesiĝon pri preĝejoj - mi ja ne neglektas la okazon pririgardi kaj foti preĝejojn en aliaj urboj kiujn mi vizitas.

Tiel estiĝis dekoj da fotoj, kiujn laŭpove mi ĉi tie montras.

Restas ankaŭ alia afero ligita kun preĝejoj: la orgenoj. Ne en ĉiu preĝejo estas interesanta min ŝalma instrumento. Sed tiujn mi prifotis - en Vroclavo - eble ĉiujn.

Sed orgenoj - estas jam tute alia rakonto.

Published at 19:11 ( 1 comment / 167 visits )
This post is public

January 7, 2009

Kial mi lernis Esperanton?

Kial mi lernis Esperanton?
Unuafoje la vorton "Esperanto" mi vidis en 1948 jaro. Tiam en urbo Jelenia Góra, kie mi tiutempe loĝis, oni inaŭguris memorŝtonon omaĝe al Ludoviko Zamenhof (foton Vi trovos en la grupo "Zamenhof amikaro"). La afero tute ne ekinteresis min - tiutempe 10-jaraĝan knabon. Gepatroj aligis min al la kurso de angla lingvo kiu estis gvidata en loka filio de YMCA. Mi komencis lerni. Ĝis nun mi posedas la lernolibron de tiu tempo. Post eble duonjaro la povo malpermesis ekziston de YMCA en Pollando kiel "malamikan, imperiisman organizaĵon, neston de usona ŝpionado". Nu - ekde la kvina klaso de baza lernejo mi komencis lerni la rusan lingvon. Tiutempe mi jam delonge konis la lingvon parolan, nun mi eklernis la lingvon skriban - gramatikon, ortografion.
Poste mi transloĝiĝis al Wrocław (Vroclavo), finis teknikan mezlernejon kaj septembre de 1956 komencis labori. Dum ferioj post fino de la lernejo mi pasigis du semajnojn ĉe mia fora onklino en Krakovo. Mi trovis ĉe ŝi malgrandan lernolibreton de Esperanto kies aŭtoro estis Leo Turno. Antaŭmilite mia onklino laboris en firmao produktanta medikamentojn kies posedanto estis iam fama esperantisdo doktoro Odo Bujwid. Mi iom trarigardis la libreton kaj konstatis, ke se iu vorto estas simila al pola, la alia estas simila al germana (mi ankaŭ iom ĝin parolis) kaj ankoraŭ alia estas vorto "internacia". Sed tiutempe mi plu intencis lerni la anglan. Tiam ankaŭ mi aliĝis al la kurso de la angla lingvo kiun gvidis ŝtata eduka organizaĵo. Nun mi devas diri ion pri la mono. Mi perlaboris monate 800 zlotojn. La kurso monate kostis 150 zlotojn. Nu - elteneble. Mi ankaŭ devis subteni 7-personan familion do malmulte restis al mia propra uzo.
Post unu jaro de lernado, aŭtune de 1957-a jaro mi aliĝis al la duagrada kurso. Sed jam mi devis pagi monate 180 zlotojn. Mi grincis per la dentoj, sed pagis. En decembro oni anoncis, ke ekde 1958 la monata kotizo kreskos ĝis 250 zlotoj. Kaj mia salajro dume"ne volis" kreski. Mi rezignis pri plua lernado. Mi pensas ke la kotizaltigo estis ia ŝtata metodo malfaciligi lernadon de okcidentaj lingvoj. Nur en malmultaj lernejoj tiutempe oni instruis aliajn fremdajn lingvojn anstataŭ la rusa.
Kiam mi diris pri mia decido - mia patro diris - aliĝu al la kurso de Esperanto - estis anonco en gazeto. Kaj li diris frazon "inteligenta homo legas multajn librojn" - esperantlingve! Kaj mi - ne demandis de kie li konas la frazon!
Mi iris al la loka sidejo de la Asocio de Esperantistoj en Pollando (Vroclavo, str. Dubois 3) kaj aliĝis al la trimonata kurso. La monata kotizo estis ... 20 zl. La kurson mi finis kun tre bona rezulto. Nu - mi devas konfesi, ke legi mi iom povis kaj helpe de vortaro komprenis, sed la parolan lingvon mi preskaŭ ne komprenis. Mi aliĝis al la Asocio kaj sekvintjare - en marto de 1959-a jaro aliĝis al duagrada kurso. Ĝin mi ankaŭ finis bone. La lingvo ekkomencis esti komprenebla por mi.
Pri mia partopreno en la Asocio estas jam tute alia rakonto kiun eble-eble iam mi skribos. Titolo de tiu ĉi artikoleto estas ja "Kial mi lernis Esperanton".

Published at 19:16 ( 4 comments / 335 visits )
This post is public


( 10 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Toeko

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...