Vojaĝo al Ruando (1)
Longeeega vojaĝo. Hodiaŭ je la 03,30 matene mi iris al la flughaveno, pli ol du horoj por Amsterdamo, kaj poste naŭ horojn por atingi Kigali. Mi atingis la Ruandan ĉefurbon je la sepa kaj duono (en Madrido unu horon malpli), La flughaveno estas malgrandeta, kaj oni iras piede el la aviadilo ĝis la terminalo. Ĉio iras rapide, ricevi la vizon, preni la valizon... kaj tie oni jam atendas min. Survoje ni haltas por aĉeti kaj manĝi bongustegajn samosa.
Oni ne povas ne memori pri la teruraĵoj, okazintaj ĉi tie antaŭ preskaŭ dudek jaroj, verŝajne la plej terura amasmurdado kiu okazis en la dudeka jarcento. Dum la ruanda genocido preskaŭ unu miliono da homoj estis murdita per tranĉilegoj, batiloj... dum nur tri monatoj. http://eo.wikipedia.org/wiki/Ruanda_genocido
Tamen, nenio nun memorigas pri tiuj teruraj bildoj. La vojo el la flughaveno ne plu estas ia kotovojo, sed moderna ŝoseo, ĉirkaŭita de ĝardenetoj, arboj, novaj belaj konstruaĵoj. Multaj veturiloj, piedirantoj. Sed tute ne la bildo, kiun oni havas pri Afriko. Similas tute al provincia europa urbo. Nur la lumetoj de la domoj kiuj kovras la montetojn rememorigas la bildojn de antaŭ jaroj Ĉio nekredeble ordigita, pura alloga... kaj la homoj afablegaj.
La hotelo havas la tipan triamondan rilaton kvalito-prezon. Cent dolarojn nokte por ĉambro, kiu kostus ne pli ol 30 eurojn en Madrido. Sed bone, tia estas la afero.
Morgaŭ mi estos kidnapita de la Ruandaj esperantistoj kaj pasos la matenon kun ili. Kaj posttagmeze mi iros kun mia amikino por malkovri la Kigalian diboĉadon ;). Ĉi-nokte unuafoje mi dormos sub kulreto, Lasta travivaĵo de la tago. Morgaŭ ni vidos kiel aspektas la matenmanĝo. La hoteleto nomiĝas Banana Boutique, do verŝajne, almenaŭ estos bananoj estos ;)