Mi multon aŭdis pri tiu fenomeno, sed tamen ne plene klaris al mi kiel povis okazi ke 1400-jara evoluo de la lingvo kiu havis literaturon antaŭ ĉiuj nunaj eŭropaj popoloj simple komplete detruiĝis en la fino de la 19-a jarcento. Kaj jen, la ĵus okazinta kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio donis al mi la respondon.
Mi ne parolos pri la kongreso kiu estis tre bone organizita kaj pro manko da pikaj problemoj preskaŭ teda, sed per sia prelegaro dediĉita al la fenomeno de la irlanda lingvo kaj al la propedeŭtika rolo de Esperanto ĝi estis por mi ege inspira kaj lerniga.
Tial mi parolos ĝuste pri la irlanda lingvo kaj ĝia destino, ĉar tiu fenomeno esence povas atentigi nin ĉiujn pri tre simila historia procedo kiu nuntempe endanĝerigas preskaŭ ĉiujn lingvojn en la mondo.
La irlandan lingvon NE DETRUIS LA BRITA IMPERIO PER IUJ MINACOJ DE LA ŜTATO AŬ MALPERMESOJ, sed per tre specifa agado dum jarcentoj celanta forigi la identecon de la irlanda popolo.
La britoj okupis Irlandon en la 13-a jarcento kaj de tiam ĝi estis parto de la brita imperio, sed la irlanda literaturo kaj vigla lingva evoluo datas jam el la 6-a jarcento. La britoj samkiel ĉiuj aliaj imperioj en la mezepoko ne havis iun celatan politikon forigi la irlandan lingvon kaj la popolo plu parolis irlande kaj ankaŭ verkistoj skribis en ĝi. Sed ekde la 18-a jarcento kiam enkondukiĝis bazaj lernejoj en kiuj plu oni parolis la irlandan - la lernejan edukon difinis britoj. Kaj en la kurikuloj de la lernejoj ne troviĝis lernobjektoj kiuj fortigus la irlandan popolan identecon. Oni ne lernis pri la historio de irlanda popolo, pri la literaturo, pri la kulturo kaj graveco de tiu popolo, sed ekskluzive pri la brita kulturo, historio, literaturo kaj grandeco kaj gvaveco de la brita imperio. Tial la irlanda elito edukita en tiu sistemo, kvankam ne perdis la lingvon, tamen perdis la irlandan identecon. Por ili la brita identeco kiun simbolis la angla lingvo iĝis esenca. Sed ankoraŭ ne malaperis la identeco irlanda en la popolo, kiu ĉefe estis vilaĝanoj. Tamen la lastan punkton en tiu procedo perdi la identecon (konscion pri graveco de la popolo kaj ties kulturo kune kun la lingvo) frapis la naturo. Inter 1845 kaj 1849 en Irlando terpoma malsano komplete detruis la ĉefan manĝfonton (terpomon) kaj ekestis granda malsato. Pli ol unu miliono da irlandanoj mortis pro malsato kaj plia miliono elmigris el Irlando, plej multaj al Usono. Pro la granda malsato, en kiu travivis preskaŭ ĉiuj kiuj sciis la anglan (ĉar ili havis pli bonajn sociajn poziciojn kaj pli da mono) sed mortis la malriĉuloj (kiuj estis irlandparolantaj kamparanoj) la procedo komplete perdi la identecon finiĝis. La irlandanoj ekkredis ke esti irlandano signifas resti malriĉulo kaj vivi rande de la ekonomia eblo, ili ekkredis ke eĉ Dio estas brito kaj ekde tiam la gepatroj komencis bati siajn infanojn se ili parolis la irlandan (se vi uzos tiun lingvon, vi ne havos estonton). Ekestis jardekoj da silento. La irlanda popolo mem devigis sin ne uzi sian lingvon, perdinte la identecon.
Nur komence de la 20-a jarcento ekestis movadoj por restarigo de la irlanda identeco kaj lingvo sed jam estis tro malfrue. Krom en tre foraj anguletoj la irlanda popolo ne plu konis la irlandan lingvon. Kiam tamen plifortiĝis la irlanda identeco, ekestis revolucio kontraŭ la britoj kaj Irlando sendependiĝis en 1922. Tuj estis enkondukita deviga lernado de la irlanda lingvo. Nun jam dum 90 jaroj ĉiuj irlandanoj lernis normale 12 jarojn la irlandan lingvon. Kaj la rezultoj? Ĉirkaŭ 30% de la popolo komprenas ĝin, nur ĉirkaŭ 15% ĝin povas paroli, sed efektive uzas ĝin ĉiutage ankaŭ hejme kun la infanoj nur inter 70.000 kaj 100.000 irlandanoj, kio estas nur 2% de la loĝantaro.
Kaj jen la instruo por ni ĉiuj.
La usonangla monda politiko aplikas la saman principon jam dum cent jaroj (de post la unua mondmilito kiam Usono fariĝis la plej potenca ŝtato en la mondo) al la tuta mondo. Ili komprenis ke necesas simple daŭre agadi sisteme per diversaj edukkulturaj projektoj cele al disvastigo de la ideo ke nur la usonangla potenco ebligas la riĉon al ĉiuj kaj ke nur la usonangla kulturo donas prestiĝon kaj ŝancojn esti membro de la monda elito. Per siaj filmoj, literaturo kaj ĝenerala propagando ili sukcesas iom post iom persvadi elitojn de ĉiuj mondaj popoloj ke nur la usonanglaj valoroj kiujn oni atingas per lernado de la angla lingvo kaj akcepto de la usonangla pensmaniero donas prestiĝon kaj gravecon. Ĉiuj aliaj kulturoj kaj iliaj lingvoj estas marĝenigataj. Niaj politikaj elitoj ne nur en etaj landoj de Eŭropo, sed eĉ en grandaj inkluzive de la franca kaj germana iom post iom jam kapitulacis. Ni havas la staton de Irlando antaŭ la granda malsato.
Se Usonanoj povus plani iun novan grandan mondan militon en kiu ili mem sukcesus defendi sin ĝis tiu grado ke ili relative malmulton perdus kaj ke ĉiuj aliaj popoloj perdus multegon (en nuklea milito tio estas tre ebla), tiu milito finus la procedon. Ĉiuj popoloj komprenus ke esti usonano signifas supervivi kaj la perdo de naciaj identecoj estus preskaŭ totala.
Ĉu ni atendu tion?
Mi mem ne scias kiel nun komenci konsciigi niajn politikistojn ke ili jam enfalis la kaptilon kaj kondukas nin ĉiujn al detruo de niaj naciaj kaj regionaj identecoj cele al asimilo de ni ĉiuj en la pensokaĝo de la grada frato, sed almenaŭ ni komencu disvastigi tiun konscion.
Usonangla mondimperio ne rekte detruas nin per armeo (krom kelkajn popolojn riĉajn je nafto) sed per propagando kiu detruas nian konscion pri tio kio ni estas sence de grupa popola identeco.