La ĉefa kaŭzo kial pli-malpli ĉiuj edukaj sistemoj nuntempe estas
malsukcesaj (en la lernejoj sukcesas plensence regi la postulatan
lernenhavon tre eta procento de la plej talentaj gejunuloj kiuj krome
estas ankaŭ sufiĉe bonstataj por povi pagi al si kromajn instruhorojn
aŭ ekzercadon en eksterlando), tio estas la granda plimulto de
instruatoj akiras ege mizeran scion - estas tre simpla.
Pro la daŭra evoluo de la mondo kaj enorma kreskado de ĝeneralaj
scioj de la homaro, la edukaj sistemoj daŭre klopodas plivastigi kaj
pliampleksigi la lernenhavon, aldoni pliajn kaj pliajn novajn
lernobjektojn... Do en la kurikuloj kreskas la amasego da dezirata
scio kiun oni volas transdoni al la infanoj. Kaj la infanoj havas
normalajn lernkapacitojn, kiel ja ili chiam havis. Ne eblas lerni
rapide multajn novajn sciojn tiel ke ili restu bone memoritaj kaj
uzataj automatisme (aparte rilate la lernobjaktojn kiuj postulas
ekzercojn kiel matematiko, lingvoj, sed ankau lernobjektoj kiuj
postulas bonan logikan komprenon kaj kapablon kombini la antauajn kun
novaj scioj (ĉiuj ekzaktaj sciencoj kiel fiziko, kemio, bilologio...)
Por lerni ion tiel ke la plimulto de la lernantaro regu la
materion bone, necesas jena baza principo: Lerni malgrandajn kvantojn
da nova materialo kaj poste minimume 4-5-oble da tempo ekzerci, nur
ekzeci, sen iu ajn nova lernaĵo, ĝis la instruisto vidos ke
pli-malpli ĉiuj lernantoj komprenas kaj kapablas uzi tion. Nur tiam
transiri al nova materialo, denove nur malmulte kaj kvinoble da nova
tempo por ekzercado.
Tio praktike signifas ke oni devus redukti la nomborn da bazaj
lernobjektoj al minimumo kaj celi bazan sed plene uzeblan scion. Nur
en pli superaj lernejoj oni lernu novajn lernaĵojn kaj nur poste oni
specialiĝu. Kio estas pli bona? Havi, kiel nun, amason da homoj kiuj
komencis lerni centon da lernobjektoj kaj iom memoris pri ilia
ekzisto, sed poste scias preskau nenion pri ĉio lernita, aŭ havi 90%
da lernantoj kiuj lernis dudekon da lernobjektoj en tre baza formo,
sed tion bone ellernis kaj povas konstrui novajn sciojn sur tiu bazo?
Pro la samo ankaŭ Esperanto malsukcesis en la ĝisnuna historio.
La instruistoj entuziasmigitaj pro
nekredebla logikeco kaj facileco de E volas ke la lernantoj tre rapide
sciu ĉion kaj apenaŭ dediĉas tempon al ekzercado. Granda plimulto da
lernantoj ne kapablas rapide sekvi kaj kombini ĉion nove akiritan kaj
perdas motivon por lerni. Pro tio el centmilo da homoj kiuj jare
komencas lerni E-on, finlernas ĝin ghis uzebla grado nur 1-2%.
Mi havis internacian rapidkurson dum tri tagoj de semajnfino en
kiu partoprenis dekkvino da aŭstraj kaj slovenaj gimnazianoj kaj
kelkaj instruistoj. Mi volis montri kiel multe oni povas lerni nur dum
3 tagoj. Mi konstante instruis novajn sciojn kaj tre malmulte
ekzercis. Kelkaj kapablaj gejunuloj sukcesis tion sekvi kaj jam povis
skribi tre komplikajn tekstojn. Tamen neniu kapablis paroli, krom
elpensi kelkajn tre simplajn frazojn post multa cerbumado. Sed la
plej memorinda afero por mi estis, ke unu tre bonkora kaj kapabla
instruistino (ne pri lingvoj) pro sia aĝo ne
kapablis sekvi tiun ritmon kaj jam post kelkaj unuaj horoj ŝi estis
perdita. Kaj poste ŝi ekmalŝatis la aferon. Mia espero estis ĝuste
akiri ŝin ĉar ŝi poste povus daŭrigi la aferon en unu lernejo, sed
pro mia miskompreno, ke ŝi estos impresita de la facileco de la
lingvo kaj grandiozeco de la sciakiroj far gejunuloj, mi akiris la
malan rezulton. Ŝi iamaniere ekmalŝatis E-on (ĉar dum la kurso ŝi
sentis humiliĝon pro tio ke la gejnuloj multe pli rapide lernis ol
ŝi) kaj pro la mallongeco de la kurso neniu el la genunuloj poste
daŭrigis kaj ankaŭ neniu plu aktivis en la lernejo. Por mi estus multe
pli grava akiraĵo, se mi dediĉus min nur al la instruistino kaj
transdonus al ŝi malrapide nur etan parton de scio kiun ŝi bone
ekregus kaj ekŝatus.