| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
Mi estas invitita al koncerto de Druidoj en kulturdomo Krško en Slovenio la 17-an de oktobro. La grupon gvidas mia bofilo Dubravko Lapaine. Li mem muzikas per digheriduo, sendube je tre nekutima maniero. En la grupo estas ankau gitaristo kaj kantistino. La muzikon ili mem komponas kj aranghas. La lasta peco aperinta en youtube estas tre impresa. Mi rekomendas auskulti:
http://www.youtube.com/watch?v=sPBQzdMPyzw
La pli nova peco auskulteblas ĉe: http://www.youtube.com/watch?v=ZGIhalv3LI8
Eblas auskulti ankau aliajn muzikpecojn che la blogo de Dubravko Lapaine.
De ĵaŭdo, la 17-an de septembro ĝis dimanĉo daŭris la 19-a MKR, Montkabana E-renkontiĝo kiun dum la 9 lastaj jaroj organizis kroatia E-junularo kaj la komencajn 10 Aŭstria E-Junularo. MKR estas renkontiĝejo de entuziasmaj montgrimpantoj esperantistoj kaj kutime kolektiĝas inter 30 kaj 40 personoj. Ĝi okazas en la tria semajnfino de septembro kaj dum la pasintaj naŭ jaroj ĝi okazis en Slovenio kaj Kroatio. Ĉi-jare en kroatia nacia parko Paklenica kiu estas parto de la monto Velebit. Velebit estas la plej longa kaj plej alta monto en Kroatio kaj Paklenica estas unu el la plej belaj naturaj donitaĵoj. Kun filino Maja mi partoprenis nur dum 2 tagoj ĉar jam sabaton mi devis esti en alia aranĝo. La 29 MKR-anoj el 10 landoj dividiĝis je du grupoj kaj vendredon ekskursis. Grupo A al 10-hora montgrimpado de Starigrad tra Mala Paklenica ĝis Velika Paklenica kaj ree al Starigrad dum la B-grupo vizitis Velika Paklenica kaj super ĝi interesan groton Manita Peĉ. (6-hora montgrimpado). Starigrad estas ĉe Adriatika maro kaj eblis ankaŭ baniĝi. La tagoj estis belegaj kaj la MKRanoj tre kontentaj. Ankaŭ la restado en Pensiono Tota estis tre bonkvalita. Mi fotis multe sed bedaŭrinde erare forviŝis la fotojn. Feliĉe ĉiuj aliaj ankaŭ fotis kaj eblos vidi la fotojn diversloke, supozeble ankaŭ en la retejo de MKR. Dankon ĉefe al Mea Bombardelli kiel la ĉefa organizanto. Sabaton la 19-an mi iris al Hraščina, en Norda Kroatio, al la bieno de Spomenka Štimec, kie ŝi organizis ankaŭ jam tradician renkontiĝon de E-verkistoj. Ĉi-jare la centra gasto estis Geofrey Sutton, aŭtoro de la jam fama Konciza enciklopedio de Originala verkistaro en Esperanto, skribita en la angla. Sinjoro Sutton prezentis sian laboron kaj kiel li produktis tiel imponan verkon. Juna esperantisto, studento de Filozofia fakultato en Zagrebo referis pri kroataj nomoj en la Enciklopedio. Okazis ankaŭ diskuto pri leksikologia laboro, kiun gvidis Josip Pleadin. Ĉeestis kvardeko da esperantistoj, ĉefe el Kroatio. La programo enhavis ankaŭ prezenton de nova libro eldonita de Josip Pleadin: Antigona de franca verkisto Anuille kiun esperantigis Roger Imbert, ne povinta veni al la prezento pro malsano. Oni prezentis ankaŭ diversajn aliajn novaĵojn el la kroatia E-movado. En idilia vilaĝo Hraščina, 50 kilometrojn norde de Zagrebo Spomenka insiste kaj obstine organizas internaciajn E-aranĝojn. Mi deziras al ŝi sanon por elteni ankoraŭ multajn jarojn.
La 26-an de sepembro, do en la Eŭropa tago de lingvoj, mi partoprenis en scienca simpozio de neesperantistaj sociologoj, kiun organizis Instituto por sociologio de Klagenfurta Universitato en Austrio kiel duan parton de projekto organizata kune kun Sociologia Sekcio de Universitato en Zadar (Kroatio). La titolo de la simpozio estis "4th Symposium on European Issues: What will be? - Analysis and visions for Europe" (La 4-a simpozio pri eŭropaj temoj: Kio okazos? - Analizoj kaj vizioj por Eŭropo". Partoprenis ĉefe socilogoj sed ankaŭ juristoj el deko da landoj (Aŭstrio, Kroatio, Slovenio, Hungario, Italio, Francio, Finlando, Svisio, Pollando, Turko el Bulgario). Kompreneble, la nura laborlingvo estis la angla. Mi pasive regas la anglan kaj ĝenerale bone komprenis preskaŭ ĉiujn krom la francon, kiu parolis tre rapide per tipa franca akcento. La referaĵoj estis interesaj, aparte tiu de sinjorino Gertrud Kendernay el Universitato ELTE de Budapeŝto kiu atentigis pri la fakto ke ĉiuj projekcioj pri estonto kutime prenas kelkajn faktorojn kaj traktas la temon linie - sed ja oni devas konsideri ke ĉiam aperas novaj faktoroj kiuj rompas la linian evoluon kaj sekve prognozi je pli longa periodo ne estas eble. Alia interesa temo estis tiu de turko, studanta en diplomatia lernejo en Triesto, devenenta el turka minoritato en Bulgario Nuri Ali Tahir. Li parolis pri la eventuala rolo de Turkio por EU post kiam ĝi enirus EU-on kaj aparte atentigis ke la najbaroj de Turkio, do estontaj najbaroj de EU, estus Kartvelio, Armenio, Azerbejĝano, Irano, Irako, Sirio, do kelkaj landoj kun ekstremaj islamaj reĝimoj kaj ke Turkio kiu estas 99% islama, tamen sekulara ŝtato, havus gravan rolon por influi tiujn landojn kaj malfermi vojon por komercado kaj paciga pliproksimiĝado. Tiuj landoj havus pli da konfido al Eŭropo, kiu akceptis unu islaman ŝtaton, kaj preferus pli multe kunlabori kun ĝi. Tiel unuflanke Eŭropo malplifortigus sian timon je islamanoj kaj aliflanke novaj eŭropaj najbaroj per milda politiko de EU kaj pro nehaltigebla influo de demokratio pere de modernaj teknologioj ŝanĝus la staton amikasence. Mi estis la lasta kaj unue mi montris video-filmon "Europo 2050" subtitolitan en la germana, kiu prezentis la nunan E-movadon en kiu diversaj homoj agas kaj vivas en la loknacia lingvo kaj Esperanto samtempe, sed nomis ĝin Eŭropa lingvo, kiel supozo pri la situacio en 2050. La posedo de du lingvoj kaj du kulturoj inter kiuj unu estas loknacia kaj alia reprezentas la komunan kulturon, simulis la eventualan staton en EU se ĝi akceptus E-on. Poste mi prelegis pri la rilato inter lingvo kaj identeco kaj pri neceso evoluigi eŭropan identecon. Mi prelegis germanlingve kaj feliĉe neniu protestis. La diskuto kiu evoluis estis por mi tre instrua. Krom la polo, prof. Jozef Niznik, kiu subtenis la ideon pri Esperanto kiel eŭropa lingvo deklarante tion ideo kun kiu li simpatias, aliaj havis multajn demandojn. Ne estis malamikeco sed demandoj fontanataj aŭ el klasikaj antaŭjuĝoj aŭ vere sciencaj opinioj. Tio kio min aparte mirigis estis ke neniu serioze antaŭe pensis pri neceso evoluigi eŭropan identecon. Du finninoj - kiuj bonege parolis la anglan kaj estis oficistinoj por eŭropaj aferoj, miris pri tio ke oni pensas pri neceso de eŭropa komuna identeco ("Mi ja volas esti nur finnino kiu komunikas ekster Finnlano per la angla"). Kroatoj estis preskaŭ ŝokitaj pro la ideo ke iu volus evoluigi Eŭropan identecon. Ili volas resti kroatoj kiuj volas gajni, sed nenion doni. Mi havis la impreson ke efektive la nuna sociologio tute ne tuŝis la ideon pri neceso evoluigi la komunan identecon, do ke sociologioj ankoraŭ ne tuŝas la tabuan temon - ili studas nur la nacion kiel esence veran socian bazon kaj tion kio okazas ene de nacio. La ideo pri tio ke lingvo estas ĉefa identecsimbolo kaj ke evoluigi identecon kiel edukaĵon pri valoroj (eŭropaj valoroj) sen samtempe zorgi pri identeclingvo kiu esence influas al emocia rilato, ĉu oni akceptas aŭ ne tiun identecon ankaŭ estis por ili nova. Miaj konkludoj do estas ke sociologio postrestas la politikon. En EU la politikistoj jam sufiĉe longe (kvankam ankorau iom honteme) diskutas pri neceso de ekzisto de eŭropa identeco kaj pri eŭropaj valoroj. Sed ankaŭ ili ankoraŭ ne permesas al si la forigon de la nacia tabuo: por eŭropa identeco nepras identeclingvo kiel ĉefa simbolo kaj neniu socio funkcias sen simboloj kaj ritualoj. Sekve, la ideoj de pluraj esperantistoj, kiuj pri tio verkis kaj ekevoluigis teoriojn estas revoluciaj por sociologio. Kaj la simpozio montris ke mi vekis gravan intereson kaj ke plejmulto el ili serioze ekpripensis la temon. Mia rekomendo: ĉiuj E-fakuloj kaj speciale sciencistoj iru al sociologiaj neesperantistaj aranĝoj kaj proponu siajn tiuspecajn temojn. La filmo kiun mi prezentis estis treege bona enkonduko al posta diskuto. Se estos okazo montri la filmon kaj prelegeti pri simila temo al ĉefoj de EU pri lingva politiko (Ofico de Orban), mi kredas ke tio estus bona ŝanco ekŝanceli iliajn tabuigitajn mensojn. Ankaŭ produkti TTT-paĝaron kun eŭropaj simboloj en 24 lingvoj kaj himno kantata en Esperanto povas esti tre pensiga por sciencistoj kaj altrangaj politikistoj. Ni ne kontraŭstaru sed montru ke ni subtenas la procezon de integriĝado de Eŭropa Unio.
Pri tiu temo mi prezentas mian dialogon kun brito Kris Duncan:
Unue Kris kritikis mian artikolon en Eŭropa Bulteno kaj proklamis min malamanto de la angla kaj iaspeca rasissto. Jen mia respondo:
Mi ne estas rasisto kontraŭ iu ajn raso au popolo, sed mi kun indigno
malakceptas ke oni trudu al mi la anglan en aferoj kiuj rilatas al miaj
sentoj de aparteno. Provante trudi la anglan en momentoj kiam oni volas
evoluigi la senton de eŭropa aparteno, signifas klopodi ke mi fariĝu tia eŭropano kies eŭropaneco identiĝos kun la angla lingvo kiel simbolo de mia eŭropa aparteno.
Tiaspecan trudon oni havis en Sovetunio kiam la sovetecon oni volis trudi per la rusa lingvo aŭ en Jugoslavio kiam la jugoslavecon oni volis evoluigi tiel ke ĝin simbolu la serba varianto de la serbkroata lingvo.
Al homoj vi povas trudi uzon de la angla kiel komunika helpilo kaj tio
esence ne prezentas problemon, sed se vi volas trudi ĝin kiel simbolo de identeco, vi postulas ke tiu persono identiĝu kun la nacio kies lingvo estas la angla. Tion mi neniel povas akcepti.
Sekvis lia respondo:
kara zlatko
mi estas defendanto de lingva diverseco en la europa unio kaj por
tio mi estas kontrau la angla au la esperanta lingvoj kiel la
ununuran de la unio kial ne esperanto nur kiel ponto-lingvo kune
kun la aliaj lingvoj [ forgesu la eterna batalo kontrau la satana-
angla- lingvacho]
amike kris
Mia respondo:
Mi estas unu el la malmultaj esperantistoj kiuj asertas ke komuna ununura internacia lingvo en la mondo NE ESTAS EBLA, do ĉiam estos kelkaj en reciproka batalo. Do, mi ne nur estas por multlingveco sed ankaŭ konstatas ke unulingveco ne estas ebla. Sekve por la mondo mi havas nenian preferon (en ĝi regos ankoraŭ longe batalo de pluraj grandaj lingvoj por prestiĝo kaj internacia uzo - perspektivon ĉiam pli transpreni la terenon havas la ĉina) sed por EU kiu estas ja iaspeca ŝtato kaj kiu nepre bezonas pli simplan kaj efikan administradon por ke la civitanoj sentu sin sekuraj, tiu administrado nepre devas solvi ankaŭ la lingvon por komuna tuteŭropa uzo en medicinaj servoj, supera edukado, komuna eŭropa juro, defendo ktp). Ĝi povas tion solvi aŭ uzante la plej uzatan lingvon nun (la anglan) aŭ prenante neŭtralan lingvon, kiu ne nur estos komuna administra lingvo sed ankaŭ lingvo kiu simbolos la eŭropan komunecon kaj kies kono por eŭropanoj signifos ne nur eblon komuniki, sed ankaŭ la senton de fiero pri aparteno al EU. Tiun duan funkcion povas transpreni neniu el la lingvoj apartenantaj al iu el la popoloj de EU. Tie povus ludi kiel kandidatoj ankaŭ aliaj lingvoj krom Esperanto, ekz la latina, sed la avantaĝo de E estas en tio ke nur ĝin eblas lerni tiel ke oni povas esprimi sin libere preskaŭ samgrade kun la gepatra lingvo. Tion kompreneble ebligas la libera kombineblo kion ne permesas naciaj lingvoj. Mi parolas 5 lingvojn sed nur en du mi sentas min plenlibera kaj kapabla uzi ilin en ĉiuj situacioj. Tio estas mia gepatra en kiu mi edukiĝis kaj Esperanto. Eĉ la lingvo de mia nun dua patrujo - la slovena - kvankam mi vivas en ĝi jam preskaŭ 20 jarojn, neniel proksimiĝas al la ebloj kiujn mi havas en E.
Pro tio mi klare batalas por E en EU - ĉar laŭ mia forta konvinko kaj
spertoj en EksJugoslavio mi scias, ke la manko de komuna identeco kaj lingvo kiu simbolas tiun identecon, EU ne havas longdauran perspektivon. Interalie ĝuste la britoj estas bela ekzemplo ke ĉe ili plej malmulte evoluis (praktike NE evoluis) sento pri aparteno al EU. Britoj principe enestas en la Unio pro utilo, sed daŭre skeptikas kaj malŝatas EUon, ĉar ili timas ke akceptante EU-on kiel iom emocie sian ili perdos sian fortan britan identecon, kiu donas al ili la senton de supero rilate la aliajn.
Kiel mi skribis en mia artikolo, ankaŭ mi uzas mian limigitan scion de la angla kiel komunikilon, kiam ne ekzistas pli bona solvo, sed mi absolute rifuzas ĝin uzi kiam oni volas demonstri per tiu uzo la apartenon al Usona kulturo kaj adoron al usona ideologio kaj pensmaniero.
Zlatko
Lia reago:
kara zlatko: mi legis en la esperantaj artikloj kiuj traktas pri la
esperanta lingvistiko :ke ĝi nur verŝajne estas eŭropa lingvo: sed
aktuale: esperanto estas en ĝia esenco ne eŭropa devena lingvo: sed
aglutina lingvo kiel la turkaj au la suahilaj lingvoj; mi ne memoras
la nomo de la aŭtoroj de tiaj traktoj:sed mi pensas ke unu el ili
estas John Wells:?? Ĉu NE bona afero por ni kiuj esperas ke esperanto
estus unu el la oficiala lingvoj de la eŭropa unio ;se kelkaj el niaj
malamikoj en Bruselo au Strasburgo legas la artikoloj :kaj deklaras ke
esperanto en sia esenco laŭ niaj ekspertoj mem: ne estas eŭropa
lingvo:?? Kial devas ni agi por respondi ...........
amike krisdunn
Kaj mia respondo:
Dependas de vidpunkto. Esperanto laŭstrukture estas preskaŭ pure aglutina lingvo, kiaj estas la turkecaj lingvoj (chiu ero havas klaran unu-nuran signifon kaj oni gluas eron al ero (morfemon al morfemo), sed tiajn ecojn parte havas ankaŭ chiuj eŭropaj lingvoj (plej aglutina estas la germana) kaj do tio ne estas io nekutima por eŭropanoj. En chiuj aliaj aspektoj ghi estas pure eŭropa lingvo. Preskaŭ chiuj vortradikoj venas el eŭropaj lingvoj, sintakso estas orienteŭropa, esprimoj ofte kopiataj de eŭropanoj kaj ofte ni uzas novajn radikojn, kvankam eblas konstrui aglutine pli klarajn vortojn el ghia strukturo (evolui anstataŭ elvolvi). Krome preskaŭ la kompleta originala literaturo estas kreita en Eŭropo, la Akademio konsistas el 90% da eŭropanoj, la sidejoj de internaciaj organizoj estas en Eŭropo, la granda plimulto de UK-oj okazas en Eŭropo... Esperanto estas sendube eŭropa lingvo.
Zlatko
Inter 26-a de junio kaj 11-a de julio okazas en Maribor, Slovenio, unu el la plej grandaj kulturfestivalo de Eŭropo: somera Festivalo Lent. Dum ĝi prezentiĝas pli ol cent ensembloj kaj unuopaj artistoj kaj okazos pli ol 400 spektakloj ĉiuspecaj (koncertoj, teatrajhoj, strataj prezentadoj, porinfanaj aranĝoj ktp . Dum iom pli ol 2 semajnoj la festivalaranĝojn vizitas pli ol 500.000 spektantoj. Kadre de ĝi ĉi-jare Institucio ZVIK kaj Esperanto-societo organizas en la urba parko Lingvan festivalon. Estas tendo en kiu tuttage deĵoras homoj kaj informas pri lingvoj. Posttagemeze okazas ĉiutage prezento de unu aŭ du landoj kaj teis lingvoj en la formo de prelego de kompetentulo aŭ en la formo de skype-interparolo kun alilandano en Esperanto kun traduko al la slovena. Aparte ĉiutage okazas en la tendo ankaŭ kurso de Esperanto por komencantoj.
Samtempe en la urba Muzeo de popola liberigo estas prezentita en du grandaj ĉambroj en 15-o da vitraj ŝrankoj ekspozicio pri 49 mondaj lingvoj inter kiuj Esperanto ricevis la plej grandan spacon .
Dum la festivalo (la 30-an de junio) okazis ankaŭ koncerto de viena kantisto, hungaro Attila Schimmer, dum kiu li kantis interalie ankaŭ kelkajn kanzonojn en Esperanto. Li ankaŭ prelegis en Esperanto pri Hungario.
Daŭre okazas kurso de Esperanto por komencantoj kiun gvidas Zlatko Tišljar kun helpo de Vesna Obradoviĉ. Cetere la centran iniciaton kaj laboron plenumis Vesna Obradoviĉ kiel direktoro de ZVIK kaj membro de la E-societo. Mi aperigas apude kelkajn fotojn kaj filmetojn pri tio.
Kiu deziras koni miajn ideojn, povas legi enrete aron da miaj libroj. Interalie:
www.miresperanto.narod.ru/biblioteko/tishljar/17.htm (Esperanto vivos malgraŭ esperantistoj)
www.miresperanto.narod.ru/biblioteko/duobla_spiralo.htm (Duobla spiralo)
www.miresperanto.narod.ru/biblioteko/zagreba_metodo.htm (Instrukciaro por instruistoj uzantaj la Zagreban Metodon)
www.ipernity.com/doc/deodaro/2821950/in/album/81041 (Eŭropa identeco)
www.e-l-v.eu/PDFs/EI-angla.pdf (Eŭropean Ideology)
La mondo ofte rifuzas aŭ ne volas trakti proponojn de Esperantistoj (lasta ekzemplo de intenca misinterpreto de la enketrezultoj pri eŭropaj konsultiĝoj far komisionoj kiuj devas trakti la rezultojn) kaj tial ni estas seniluziigitaj kaj kredas ke la tuta mondo estas kontraŭ ni. Tamen mi volas atentigi ke la laboroj kiujn ni faras ekster nia movado, helpante iujn aliajn celojn, ne restas nerimarkitaj kaj ĉiam havas, se ne tuj – tiam pli poste – pozitivajn konsekvencojn. La tradukado de slovena bulteno pri EU-prezidado donis al E-organizo en Slovenio (almenaŭ en la rondoj de homoj kiuj agadas por kaj kadre de EU-aferoj) la renomon de serioza kaj por EU interesita neregistara organizo. Samtempe la laborplanoj de EEU kiuj enhavas tuteŭropajn celojn ebligis al ni ricevi jam du sufiĉe grandajn subvenciojn de EU. En kunvenoj de la komitatoj pri civitanaj organizoj, al kiuj estas invitataj nur organizoj kiuj estas subvenciataj kaj kie nin reprezentas nia prezidanto kaj nia teknika direktorino ni jam havas altan renomon kiel organizo kiu kontribuas per tre interesaj solvoj kaj proponoj, ofte ne rilataj nur al lingvaj problemoj… Esence temas pri tio ke ni ne prezentiĝas sektisme, interesitaj nur pri nia movado kaj lingvo, sed kunlaboras kun aliaj kune serĉante solvojn por aliaj gravaj problemoj. Kompreneble ne ĉiam ni povas havi tre pozitivajn rezultojn, ĉar ja ankoraŭ granda plimulto da homoj en Eŭropo havas nenian scion pri Esperanto aŭ havas fortajn antaŭjuĝojn.
La afero verŝajne ŝanĝiĝos kiam milionoj da homoj subtenos nin. Mi konsentas ke gravas agi direkte al lernejoj, sed mi ne konsentas ke tio estas »la plej grava« laboro. Ĉiuj laboroj estas gravaj. Tiuj de Leo de Cooman pri tradukado, tiuj de EEU, tiuj de landaj asocioj – chiu lau sia taktiko - kaj laste mi konsideras tre grava laboron de EDE kiu havos kandidatojn por Eŭropa Parlamento en la juniaj balotoj kaj baze de ilia agado eĉ preskaŭ 100 milionoj da homoj ricevos voĉdonilojn sur kiuj troviĝos ebleco voĉdoni por la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Kompreneble, ankaŭ aliaj laboroj gravas. De kultivado de Esperanto en la societoj, organizado de aranĝoj ĝis individuaj iniciatoj. Ĝuste pro tio ke la E-movado ĉiam estis multdirekta (eble helpas la fakto ke ni ofte kverelas kaj iras chiu laŭ la propraj vojoj), ghi ne malaperas, malgraŭ la fakto ke nun la pozicio de la angla estas tiel forta ke "realismaj" neesperantistoj kiuj povas vidi ian ŝancon por ĝi estas ege malmultaj.
Mi partoprenis en neesperantista internacia aranĝo »Senioroj aktivantaj« organizita de greka organizo ECOSE, kiun partoprenis 6 grupoj el 6 landoj. La renkontiĝo okazis en hispana urbeto Los Palacios y Vilafranka fine de marto 2009. Ĉeestis sesdeko da pli ol 55-jaraj eŭropaj civitanoj el Grekio, Bulgario, Rumanio, Latvio, Francio kaj Slovenio. Granda plimulto de la partoprenintoj ne sciis la anglan, sed ĉiu grupo havis tradukiston kiu bone regis la anglan. Dum la angla servis kiel perilo de informoj, do por ion komuniki, ĝia uzo por mi ne estis problema. Eĉ mi mem klopodis uzi tiun limigitan sciokvanton de la angla, kiun mi posedas kun simpatio. Neniu el ni estis anglo aŭ irlandano kaj la angla – kia ajn – estis neŭtrala rimedo por nia komunikado.
Sed la antaŭlastan tagon ni havis renkontiĝon kun loka junularo (inter kiuj ankaŭ neniu bone parolis la anglan) kaj la ĉeforganizantino volis iom krei komunan atmosferon ĉar ja kunligi junajn kaj maljunajn estas malfacile efektivigebla tasko. Tiusence ŝi preparis kanton por komuna kantado kun tuteŭropa enhavo, kontraŭrasisma kaj kontraŭdiskriminacia. Kanti tekston kun enhavo rilata al eŭropaj valoroj kune en grupo de junaj kaj maljunaj el 7 landoj – ne estas konversacio kaj komunikado. Ĉiuj tradukistoj tradukis al siaj grupanoj la enhavon. Kanti ion himnokarakteran kio klopodas elvoki emociojn kaj krei atmosferon de kuneco – tio rilatas al klopodo elvoki komunan identecon.
Kaj kompreneble, la organizantino preparis la anglalingvan tekston, prezentante la kanton per komputila projekciado surmure. En tiu momento mi sentis fortan koleron. Uzi en tiu situacio la anglan por mi estis teruraĵo – tio signifis rompi la belan atmosferon kiu ja kreiĝis inter la homoj per komuna aktivado – uzi ne-neŭtralan anglan estis por mi ŝoko. Por mi estus nur du solvoj por organizantoj kiuj ne estas esperantistoj: aŭ uzi la latinan aŭ la lingvon de la hejmuloj – en tiu kazo la hispanan.
En tiu aranĝo mi do forte eksentis en praktiko tion kion mi jam multfoje klopodis klarigi. Ĉiu lingvo plenumas komunikan (racian) kaj identecan (emocian) funkcion por grupo en kiu ĝi ekestis kaj kreskis. Homoj kiuj ne apartenas al tiu grupo kaj lernis la lingvon uzas ĝin en diversaj situacioj kiel komunikilon kaj ne sentas emocion uzante ĝin kun la popolanoj de tiu lingvo. Tamen, se oni iom pli da tempo restadas en la koncerna lando kaj legas literaturon en tiu lingvo, oni akiras pli aŭ malpli da identeco, ŝato, emocio por tiu popolo, oni eksentas ke oni ankaŭ ekapartenas al tiu grupo.
Se vi lernis la anglan, sed ne vivis en Usono aŭ alia anglalingva lando kaj vi ne tre multe legis la uson-anglan literaturon, vi ne identiĝos kun tiuj popoloj, sed se vi loĝis kelkajn monatojn aŭ jarojn en Usono, Britio, Irlando, Aŭtralio… vi certe akiros kvanton da amikoj tie, vi ekŝatos certajn aspektojn de tiea vivo, partojn de tieaj valoroj (ideologio) kaj vi parte fariĝos Anglo, Usonano, Aŭstraliano… Tiam vi ne nur batalos por la angla lingvo sed ankaŭ por la usonaj aŭ anglaj politikaj kaj ideologiaj vidpunktoj.
Se iu lernis iom da Esperanto sed ne amikis kun esperantistoj kaj ne legis poemojn de Zamenhof kaj ne diskutis pri la interna ideo, ne kantis himnon en UK, ne vidis E-flagon, li paroletos Esperanton kaj ĝi servos al li nur kiel komunikilo. Li neniel identiĝos kun la E-movado kaj ne sentos iun apartenon al grupo kiu kunkreskigas la E-kulturon. Tiuj kiuj lernis sufiĉe por ekbabili en babilejoj, por iri al renkontiĝoj kaj aŭdi la himnon, diskuti pri graveco de Esperanto, pri ĝia literaturo ktp, fariĝos homoj kiuj emocie ekrilatos al tiu ĉi lingvo kaj sentos sian identecon kun la esperantistoj.
Ĉar oni ne facile distingas inter tiuj du funkcioj de lingvo, oni ne facile povas klarigi al neesperantistoj kiuj parolas la anglan, ke ili ne uzas ĝin nur kiel komunikilo, sed ke oni ĉiam pli enamiĝas al ĝi kaj valoroj de popolo en kiu ili kunvivis lernante la lingvon. Tiel oni kunfariĝas emocie Usonanoj aŭ Angloj (paralele kun aparteno al siaj aliaj antaŭaj identecoj – nacia, regiona, loka, religia…)kaj plenumas la laboron de Usonanoj: adorante la lingvon kaj ties popolon kaj ties »majestan« rolon en la historio, oni batalas por ĝia disvastigado. Nuntempe jam pli da homoj kiuj ne estas ties denaskuloj parolas la anglan ol estas kvanto da denaskuloj (denaksuloj ĉirkaŭ 400 milionoj kaj nedenaskuloj preskaŭ duoble pli). Tiu grandega amaso da adorantoj faras multe pli ol Usonanoj kaj Angloj mem por disvastigi kaj la anglan lingvon kaj la ideologion de Usono. Inverse pri Esperanto. Pro manko da mono kaj eblecoj informadi ni atingas ne multajn lernantojn kaj malmultaj el ili atingas la nivelon de identeco. Laŭ mia sperto estas ne pli ol 5% da homoj inter tiuj kiuj komencis lerni E-on kaj kiuj atingis la stadion de aparteno kaj identeco kun la E-movado. Tio sufiĉas por ke nia movado daŭre ekzistu, sed ne sufiĉas por ke ĝi disvastiĝadu.
En sia prelego prof. Elmar Altvater el Berlin organizita de la Verduloj de Graz (Aŭstrio) la 11-an de marto 2009 interalie asertis:
La nuna financa krizo estas la plej granda krizo de kapitalismo entute. Ĉiuj grandaj banksistemoj (usona, germana…) estas bankrotaj, ĉar la bankoj havas sufiĉe malpli da reala kapitalo kompare kun la tiel nomata »venena« kapitalo (valorpaperoj de bankrotaj entreprenoj, kreditoj kovritaj per senvalorajhoj…). Ekz. Usona banka sistemo havas la realan katitalon je valoro de 1.400 miliardoj da eŭroj dum la venena kapitalo estas pli ol 2.000 miliardoj… Simile estas ĉe aliaj. La ŝtatoj eluzis dum unuaj du monatoj de 2009 jam 8% de la ŝtata jara enspezo por kovri la bankajn minusojn kaj simple perdis tiun monon sen ia ajn efiko.
Naftoprezoj atingis pli mali-sian pinton. Estos ĉiam malpli da laboro, sekve malpli da elspezo da oleo, do la prezoj malkreskos, sekve malkreskos la gajnoj de tiuj kiuj produktas nafton. Jam ekzistas 200 milionoj da senlaboruloj en la industria mondo kaj tio daŭre kreskos. 90% de la loĝantaro en neevoluinta mondo vivas sub baza homdigna nivelo, unu miliardo da homoj malsatas. En evoluintaj landoj (Eŭropo, Norda Ameriko) vivas 45 milionoj da homoj sub la baza dignonivelo. La krizo havas sian financan, ekonomian, socian kaj moralan aspektojn. Ĝi fariĝas ĉiam pli ankaŭ morala krizo. La disproporcio inter la kresko de gajnoj en reala produktado kaj la financbanka gajnado ege kreskis inter la okdekaj jaroj kaj nun: la reala produktado kreskis je ĉirkaŭ 5-oblo dum la financa sektoro kreskis 25-oble. Tio minacas la kompletan eksplodon de la sistemo. Ĝuste pri tio skribis Marx en sia Kapitalo kaj tre precize antaŭvidis tiaspecan krizon. Profesoro Altvater diras: Necesas unue precize diagnozi la malsanon por povi kuraci ĝin. La analizmetodoj de Marx montras ke nun temas pri la plej granda krizo de kapitalismo kaj Altvater jese respondas la demandon: Ĉu venis la fino de kapitalismo? Iu demandis: Ĉu Marx parolis ankaŭ pri vizio kiel solvi tion? Prof. Altvater respondis ke vizion devas havi tiuj kiuj devas kuraci la malsanon. Erarego estus, post kiam ni konstatas la nunajn tendencojn al rapida eksplodo de la sistemo, diri ke simple tiel la afero pluevoluos al katastrofo. Nia generacio baze de reala diagnozo ke la sociekonomia sistemo de kapitalismo havas kanceron, devas decidi kiel kuraci la staton kaj ne permesi ke okazu la katastrofo.
Sed prof. Altvater ne parolis pri alia grava kaŭzo de la rapidiĝanta eksplodo. Ĉiuj gravaj ŝanĝoj (bedaŭrinde preskaŭ ĉiam per revolucioj, ribeloj kaj militoj) okazas pro iu socia malekvilibro, plej ofte pro tio ke la reganta elita tavolo ne volas dividi la regpovon (decidrajton, suverenecon) kun ekestanta nova potenctavolo aŭ pro iu tro granda ekspluatado. La burĝan revolucion kaŭzis kresko de la riĉeco de la novfabrikantoj kaj komercistoj, sekve la kresko de ilia potenco, kiu ne havis la paralelon en ilia politika povo. La jugoslavan militon kaŭzis kresko de riĉtavolo ekster la komunisma regelito ktp.
La informadika revolucio kunkreis novan tavolon kun enorma potenco kaj nekontento pro la manko de politika povo: la informadikistojn. Ilia povo estas ke ili povas detrui la nunan vivmanieron, ili povas penetri en sekretojn de Pentagono, ili povas detrui banksistemojn, ili povas detrui energifluon, ili povas haltigi la elektron - ĉar ja ĉio nun dependas de la administrado far komputiloj - kaj ilin administras fakuloj kun specifa scio, intelektuloj kutime ankaŭ pli konsciaj pri la katastrofa misevoluo de la mondo rilate la globalisman novliberalisman kapitalismon, rilate la ekologian ekvilibron de la mondo, rilate la klimatŝanĝojn. Ĉiam pli la fakuloj estas interligitaj en konsciaj asocioj kaj ĉiam pli ili fariĝas organizita forto postulanta rajton en la decidado pri monda ordo kaj necesaj ŝanĝoj en ĝi. Ankaŭ la movadoj kia ATACK konsistas el intelektuloj inter kiuj multegaj estas informadikistoj.
La tendencoj kiuj jam nun forte sentiĝas – ekz. alia rolo de mono (ĉiam pli da servoj ni ricevas en interreto senpage), la laboro hejme ĉe komputiloj, la rapidegaj akiroj de informoj, la malaperado de klasikaj laborpostenoj… Ĉio tio jam montras ke la ĝisnuna ekonomi-organiza strukturo de la homa socio troviĝas antaŭ revoluciaj ŝanĝoj, pli grandaj ol en la tempo de la burĝa revolucio de la 18-a jarcento.
Se la nunaj politikaj potenculoj, kies potenco fontas en financa forto, ne baldaŭ komprenos ke ili devos dividi la politikan povon kun tiu nova tavolo de informadikistoj, tiam la evoluintajn landojn atendas vera katastrofo (la malevoluintaj ĉiukaze havas nenion kaj povas perdi nenion).
La frazo de prof. Altvater, ke la vizion devas havi nia generacio, kiu troviĝas antaŭ la defio de sanigo de la forte malsana homara socio, estas la esenca. Tio signifas, ke estas la jena alternativo: aŭ ĉio detruiĝos per terura eksplodo (tria mondmilito?!), ĉar la nunaj potenculoj en atomarmile posedantaj ŝtatoj ne volos interkonsenti pri la radikalaj ŝanĝoj necesaj, aŭ post plia premo de la ĉiam pli kriza stato ili komprenos la neceson sidiĝi kune kun la informadikistoj, serioze ellabori planon pri radikalaj ŝanĝoj en la homara socia kaj ekonomia strukturo.
Ili devas krei novan strukturon kaj vojon kiel ĝin enkonduki iom post iom estingante la nunan. Forigi la mondon de novliberalisma kapitalismo de deviga kaj daŭra kresko, forigi la mondon de laborpostenoj, ŝanĝi la rolon de mono, forigi la hiperproduktadon kiu rapide sufokas la naturon, ebligi rapidan akiron de vivdigna vivo en mondaj partoj kiuj nun vivas en mizero…
Se la gvidantaro de la nunaj grandpotencaj ŝtatoj komprenos ke pasis ilia tempo kaj ke ili devos cedi al ĉi tiuj postuloj, se do oni akceptos tiun novan planon kaj komencos ĝin iom post iom efektivigi, la riĉa mondo havos problemojn, sed ne katastrofon. Sed se ili neniel volos cedi, mi bedaŭras – la homaro sin mem neniigos.
En komenco de la okdekaj jaroj esperantistoj en Zagrebo havis aliron al la vicprezidanto de la tiama kroatia parlamento Nikola Šegota kaj kiam ni en Internacia Kultura Servo petis lin fari ion por Esperanto, li diris: "Mi volonte helpos vin (li simpatiis al Esperanto), sed vi devas diri al mi kion mi faru, vi devas havi realisman vizion, kiun mi klopodos realigi je politika nivelo, sed vi devas kapabli sekvi en praktiko tion kion mi politike faros." Feliĉe ni havis ideon kaj ni havis aparaton (profesian entreprenon kun deko da oficistoj: Internacia Kultura Servo). Nia vizio estis ebligi ke Kroatia Loterio enmetu inter la ricevantoj de la profito ankaŭ E-organizon. Šegota unue igis ke la parlamento nomumis lin prezidanto de la kontrolkomitato de la Loterio. Tiam li entreprenis procezon de ŝanĝo de la leĝo en kiu ĝis tiam la profiton ricevadis nur humanismaj kaj sportaj organizoj. Lia celo estis aldoni al ili ankaŭ "socie gravajn porjunularajn organizojn". Paralele li agis en tiama popola fronto por krei regularon kun kriterioj laŭ kiu La popola fronto proklamos, kiu estas "socie grava porjunulara organizo" kaj ni devis liveri al li pruvojn ke agado de Kroatia E-Ligo estas tia. Do li sukcesis ŝanĝi tiusence la leĝon pri Loterio kaj aranĝi ke la popola fronto decidis pri deko da organizoj kiuj ĉefe zorgas pri junularo inter kiuj estis ankaŭ Kroatia esperanto-Ligo. Post tri-jara agado ni havis la leĝon kaj la leĝan kadron en kiu enestis la E-organizo kiel legala uzanto de la profito de kroatia Loterio. Ekde 1984 ghis 1990 KEL ricevis grandegajn sumojn de la Loterio kaj tiam estis enormaj rezultoj de la E-movado. Bedaŭrinde en 1991 ekregis alia sistemo en kiu ne plu gravis "socie gravaj" aferoj sed persona profito kaj la novaj potenculoj tuj forigis tiun eblecon ke esperantistoj ricevadu monon de la Loterio.
Sed la ekzemplo montras, ke la tuto en kiu la ĉefan rolon havis Potenca homo, ne funkcius se liajn klopodojn ne priservus daŭre profesia teamo kiu reagis je ĉiu lia iniciato kaj praktike plenumis aferojn kiujn amatoroj ne povas (ekz. por havi subtenon en la popola fronto, li devis havi publikan konstantan subtenon. Pro tio li iniciatis ke en du gazetoj (ĉefa tagĵurnalo Večernji list kaj sindikata semajnrevuo Radničke novine ni ricevu daŭran rubrikon pri Esperanto. Necesis ĉiusemajne aperigi artikolojn en Večernji list kaj aranĝi la tutan paĝon en Radničke novine. Tion ne povis fari amatoroj. Por havi subtenon enkondukante E-organizon inter la gravaj junularaj organizoj, li devis pruvi ke KEL havas milojn da junaj membroj. Efektive Internacia Kultura Servo gvidis tiam kursojn en 15 elementaj lernejoj, en la jaroj antaŭ la 100-jarigho de Esperanto ni organizis chiumonate novan ekspresan kurson kaj jare ni vere havis en tuta Kroatio 2-3000 lernantojn. Sen profesia aparato kiu subtenas tian politikan klopodon, ne estas ebla la enpraktikigo de la politikaj decidoj. Esperantistoj kutime vivas en iluzio, ke sufiĉas ke iu saĝa politikisto enkonduku leĝon kaj ĉion alian faros la ŝtato sen ni. Tio ne estas vero. Ni devas plenumi realajn laborojn kiujn postulas la leĝo, tion ne faros aliaj.
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Zlatko Tišljar - Pajo