Antaŭ nelonge mi ricevis interesan reagon je mia artikolo en Esperanto-Revuo pri la Triesta konferenco de iama konstanta kongresa sekretario de UKoj, Nicholas Nevan. Jen ĝi kaj sube mia respondo.

Saluton Zlatko Tiŝljar
,
mi serĉis la Jarlibron de UEA 2012 por trovi vian retadreson kaj
espereble sukcesis...
Antaŭ kelkaj tagoj atingis min la junia kajero de la revuo Esperanto.
Kun granda intereso mi legis vian artikolon sur paĝoj 124-125 pri
la konferenco en Triesto.
Tamen, unu aspekto aparte kaptis mian atenton, nome via konstato,

ke plejparte eksaj eminentuloj partoprenis en la aranĝo.

Dum mia pli ol 50-jara 'esperantisteco' mi spertis tiun fenomenon

multfoje: homoj en influhavaj pozicioj tre malofte publike subtenas

nian movadon. Esceptoj konfirmas la regulon, kiel ekzemple

la iama aŭstria ŝtatprezindento Franz Jonas kaj kelkaj aliaj.

Miaopinie tiuj gravuloj timas siajn politikajn, ktp poziciojn kaj

ne deziras kompromisi siajn bone salajratajn postenojn.

En la momento, kiam tiu 'timo' ne plu ludas rolon kaj perdo de

ofico/posteno/mongajno ne plu minacas, tiuj samaj homoj subite

pretas aŭspicii E-aranĝojn kaj eĉ persone partopreni, kiel ofte

okazis en la historio de la UK-oj kaj kiel ankaŭ evidentiĝis en Triesto.

Tiun sintenon mi trovas hipokrita kaj riproĉinda.

Ĉiam surprizas min, kiom malmodeste fieras esperantistoj

pro ĉeesto de eksaj politikistoj en iliaj kunvenoj, kongresoj

kaj konferencoj antataŭ modeste sed firme deziri/peti/anticipi

partoprenon de tiuj, kiuj fakte decidopovas...



Se vi estas tro okupata, ne necesas reagi al mia komento.



Gratulon pro via multjara kaj senlaca E-aktivado!



Amike salutas,



Nicholas Nevan

iama KKS de UEA,





Kara Nicholas!

Vi pravas kaj ne pravas. Kaj Mesić kaj Kučan subtenis E-on ankaŭ en siaj aktivaj politikaj funkcioj. Mesić aŭspiciis Zagreban UK en 2001 kiel ŝtatprezidanto kaj eĉ faris longan paroladon en Esperanto. Kučan sendis salutparolon al Alp-Adria konferenco en 1993 kiam li estis ŝtatprezidanto.

Tamen vi pravas en tiu senco ke dum sia aktiva politika vivo ili ne serioze faras ion por Esperanto parte pro la kialo kiun vi mem diris (timante la perdon de la kariero) sed ĉefe pro tio ke ili ne sufiĉe konas E-on por povi esti tiom konvinkitaj ke indas riski negativan reagon.

Tito kaj Jonas kiuj parolis E-on, tamen nenion seriozan faris pro la sama kaŭzo. Tito diris: Estas via tasko (de esperantistoj) fari ĉion ke la ĝenerala publiko sufiĉe multe sciu pri Esperanto por ke la postulo pri oficialigo venu de malsupre (de sufiche granda amaso, kiun la politikistoj ne povas malobservi).

Tio estas la esenca respondo. Politikistoj nenion faras malantaŭ kio ne troviĝas aŭ multa mono aŭ postulo de granda kvanto da popolanoj, ĉar nur tio estas la veraj premiloj por la politikistoj. Iusence ili pravas. Tio pri kio ne estas interesita granda plimulto de la popolo estas kontraŭdemokratia. Estas alia afero ke iu devus unue klarigi al la amasoj ke Esperanto estus tre utila tiel ke oni amase esprimu subtenon al eventuala propono enkonduki oficiale E-on.

Kiel solvi tion? Neniu trovis ankorau recepton.