Mi ne eraris, banano ne mankis por la matenmanĝo. Mi manĝis en belega kolonieca balkono de la hoteleto. Amasmanĝado, vere la laborantoj ĉi tie dorlotegas min :),
Dum mi matenmanĝas mi unue rigardas Afrikon tage. Kvankam la centro de Kigali troviĝas kvin minutojn piedir for, tamen la naturo kvazaŭ eksplodas ĉirkaŭe: ĉie verdas, mirindaj plantoj, fojfoje grupoj da nekonataj, belaj birdetoj flugas de unu arbo al la alia kaj dum iom da tempo mi sekvas la flugon de nekredeble granda libelo.
La paraizan etoson ĝenas nur la konstruado de novaj konstruaĵoj, loĝdomoj, oficejoj. La urbo rapide moderniĝas, kaj provizore mi dirus ke sufiĉe trafe. La lando havas sian programon de disvolviĝo, nomata Vision 2020, kies celo estas atingi pli bonan vivnivelon por la loĝantato, onidire la Singapuro de Afriko. Ĉefe la investado iras al edukado, sanprotektado, vojoj, komunikado, ktp.kaj la rezulto videblas, Ruanda estas unu el la landoj kun pli malalta korupto en Afriko, kaj multaj europaj landoj, ekzemple Italio, ne atingas Ruandon laŭ la sekureco kaj travidebleco de la ekonomia sistemo. Krome, la ekspluatado de la metano el la lago Kivu kune kun Kongolando permesos energie sendependigi Ruandon dum jarcentoj. Ankaŭ la ekologia politiko estas enviinda. Post tiom da militoj kaj morto, la tuta logantaro dediĉas tempon por la plantado de novaj arboj, kaj malpermesatas enigi plastajn sakojn en la landonKigali estas multe pli pura ol Madrido, kio postulas apartan engaĝigon de la popolo. Interalie, tiaj komunaj streboj helpas mildigi la malamojn kaj timojn, restantajn post la genocido, kvankam pasos multaj generacioj, ĝis kiam la divido inter hutu kaj tutsi estu parto de la pasintenco. fakte, la diferenco fizika inter ambaŭ grupoj estas evidenta. Necesas preteratentigi tiajn diferencojn por finfine pacigi la landon, sed mi opinias ke, la edukado kaj la plibonigo de la vivkondiĉoj estas evidentaj.
Dum la mateno mi renkontiĝis kun Alphonse Waseka, esperantisto de Goma, bonega homo, kun kiu ni rapide amikiĝis, Li estras orfejon en Goma, Kongolando, ĉe la landlimo de Ruando norde de Lago Kivu. Ni parolis dum multaj horoj pri la situacio politika kaj socia en Koangolando kaj Ruando, pri la esperanta movado, pri la nunaj problemoj de la orfejo, pro financaj problemoj preskaŭ ne havas monon por nutri kaj lernejigi la infanojn, kiuj cetere lernas Esperanton... do, pretigu viajn poŝojn,ĉar mi komencos kolekti monon por la orfoj :)
Profitante ke Alphonse ne estas Ruandano, mi profitis por demandi multajn aferojn pri la interna situacio, kiujn mi preferas rekte ne demandi al la ruandanoj, kaj mi fanfaronetis pri miaj konoj pri centra Afriko. Fine, li diris al mi ke unuafoje trovas Eŭropanon, kun kiu parolante sentas sin parolante kun Afrikano, kaj mi pri tio fieras: blankuloj ĉi tie, eĉ se afablaj, kondutas sin malapreze, eble kompateme, distanciĝante... tio estas, subkonscie rasisme. Ne malhelpas la etoso: popole blankulo = riĉulo, kaj tio ja povas krei ian friponecon en la blankulo. Mi klopodegas eviti tion, mi venis ĉi tie por lerni, ne por instrui, ne por klarigi al ili kiel ili devas organizi sian landon, ne por kompari, sed por sane envii mutajn aferojn, kiuj mankas al ni en okcidento. Verŝajne, je tio helpas mia radikala sennaciismo. Sed kiam Alphonse priskribis min al amiko kiel "afrikano", mi sentis min vere feliĉa, mi jam estas unu "ilia". Posttagmeze mi renkontiĝis kun Clara, ŝi estis tre laca porst la laboro, sed ni tre ĝuis nian unuan longan renkontiĝon parolante pri ĉio, pri ŝia vvo, kutimoj, ktp