Kun vip' en mano
Rajdante ventodorse
Alvenis vintro.

Krevis la nuboj.
Amaso da neĝflokoj
Sur teron falis.

Matena frosto.
Dika, mola neĝo jam
Kovras la kampojn.