About this blog

» add a comment?

april 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

April 1st, 08

2-a Esperanto-Festivalo „IRIS” – 7-14

 

En julio de 2008. estos aranĝata la 2-a junulara kaj plenkreskula Esperanto-Festivalo „IRIS”,
kaj la 35-a Hungaria Esperanto-Kongreso.
Se vi partoprenos la festivalon, kiel kunlaboranto, helpanto, ni povas doni rabaton en 3 kategorioj:
 1. Helpantego: kiu partoprenas en la organizado kaj aranĝado de komenco ĝis fino, por tiu ni donacos 100% rabaton.
2. Helpanto: kiu povas helpi nur kelkajn programerojn, por tiu ni donacos 50% rabaton.
3. Helpanteto: kiu povas helpi nur unu programeron, por tiu ni donacos 25% rabaton.
 Vi povas registri vin sur TTT-ejo http://iris.eszperanto.info
Vi povas informiĝi pri la planitaj, tagaj programeroj uzante la ligilon „tagaj programeroj” dekstre supre.
Se vi havas iun ajn demandon aŭ bezonas helpon ĉe registriĝo, turnu vin al retadreso mesz@eszperanto.info, aŭ esperantohea@t-online.hu
Se vi ŝatus ekhavi daŭrajn informojn kaj partopreni la interŝanĝojn de tagaj informoj
aliĝu al la junulara info@heszperanto.hu kaj plenkreskula eszperanto@googlegroups.com
listoj.
Organizantoj de „IRIS”

 

© Published at 21:07 ( 4 comments / 125 visits )
This post is public

March 13, 08

ĉu vi konas?

 

ESPERANTO 2.0 TV - mezgranda bildo kun kodo:


<a href="http://worldtv.com/esperanto_2.0_tv/"><img

farita de http://www.ipernity.com/home/ladislao

© Published at 21:18 ( 5 comments / 171 visits )
This post is public

February 12, 08

Limeriko-formaj rimludoj

 

 tri edzinojn havas tiu ulo

kial faras tion vi, vi mulo

unu edzino ja absurda

du estus bigamio murda

mi estas pri geedziĝ’ fakulo

          *

ĉe la lago fakulo

fiŝkaptadus per kulo

sed la obstina insekto

an’ de sinmortiga sekto

transformiĝis makulo

          *   

belulin’en lito  kuŝis

viro ŝin tenere tuŝis

malkovris garde

ekfajfis arde

tutan idilion fuŝis

       *   

 

bela knabino staras ĉe muro

loge montriĝas ŝia femuro

 mi vane ŝin amas

domaĝe mi lamas

krome povrul’ mi estas lemuro

        *

 frenezeta amazono

surhavanta nur mamzonon

feliĉe fajfas

mesaĝon tajpas

MIN gapas la garnizono

             *  

Olda avino en Buda                               ( Buda estas okcidenta parto de Budapest)

Promenas surstrate nuda

Gaje ŝi kantas

Tiel min amas

Belega karulo juda

 

 

© Published at 20:27 ( 9 comments / 292 visits )
This post is public

January 29, 08

Poem-libro "Purakore"

 

 

 

Bonkore mi rekomendas ĉi volumon al poezio-amantaj esperantistoj. El la poemoj de eble plej ŝatata hungara poeto Attila József  elektadis kaj eminente tradukis Imre Szabó.

La estas mendebla/aĉetebla ĉe:

http://www.ipernity.com/home/ladislao

 

© Published at 19:14 ( 2 comments / 232 visits )
This post is public

January 28, 08

Gajigi miajn gastojn

 Limeriko-formaj rimludoj

 

bela knabino staras ĉe muro

loge montriĝas ŝia femuro

 mi vane ŝin amas

domaĝe mi lamas

krome povrul’ mi estas lemuro

 

 

frenezeta amazono

surhavanta nur mamzonon

feliĉe fajfas

mesaĝon tajpas

MIN gapas la garnizono

 

 

 

Olda avino en Buda                               ( Buda estas okcidenta parto de Budapest)

Promenas surstrate nuda

Gaje ŝi kantas

Tiel min amas

Belega karulo juda

 

 

 

 

 

 

 

© Published at 19:43 ( 8 comments / 310 visits )
This post is public

January 12, 08

Kék ibolya- Blua violo (esperanta teksto de la kanto en mia ludlisto)

popolkanto - melodio en mia ludlisto, kies esperanta teksto estas la suba:

Violeto triste klinas la kapon                           Kék ibolya búra hajtja a fejét
Freŝa roso ne karesas vizaĝon                         nincsen aki megöntözze a tövét
Ros’ matena refreŝigu bluan violon                 szállj le harmat a kék ibolya gyenge tövére
Nun ektrovis mi la veran amoron                     most találtam egy igaz szeretőre 

Kiel longa larĝa estas la vojo                          jaj de széles jaj de hosszú az az út
Mia  karul' laŭirus  por  ĝojo                            amelyen a régi babám elindult
Mia karul' returniĝu de sur la vojo                   régi babám térj vissza a régi utadra
Rememoru je promesita vorto                         emlékezz a tegnap esti szavadra


De sur la voj’ mi returni ne povas                   Hosszú útról visszatérni nem lehet
Mian amon plu kaŝteni ne volas                    a szerelmet eltitkolni nem lehet
Mia amo larĝas kiel maro ondanta                a szerelem szélesebb a tenger vízénél
En la mondo restis mi orfa sola                      árvább vagyok a lehulló levélnél

© Published at 19:47 ( 3 comments / 203 visits )
This post is public

January 9, 08

Csillagok, csillagok - (steloj, steloj ) esperanta teksto de la kanto en mia ludlisto

Ho, brilanta stelarlumo de  ĉielo!

Montru vojon al la junul' via helo!

Montru vojon tie al la vilaĝfino,

li ne trovas hejmon de la karulino.

 

esperantigis: Imre Szabó

© Published at 20:06 ( 10 comments / 289 visits )
This post is public

January 5, 08

Esperanta teksto de du hungarlingvaj kantoj en mia ludlisto("Naskiĝi devas" kaj "En proksimaj..")

 

 La tekstoj proksimume redonas la originan enhavon.

 

 

 

 

 

 

En proksimaj lokoj /Közeli helyeken/ - de Bikini

 

 

En proksimaj lokoj valoj kaj montetoj en profundaj minejoj kaj en kavoj

En proksimaj lokoj valoj kaj montetoj jen resonas miaj paŝoj

tre peze premas la tempo min pereas vojo de antaǔ mi

pluiros tamen eĉ malgraǔ vol’, se ne kunvenos vi por konsol’

lavas pluvo min kaj sekigas la vent’ min instigas la espero - sent’

el polvo estis kaj polviĝos mi sen spur’ timas perdiĝi mi

 

 

 

 

Naskiĝi devas /Születni kell/  

 

Naskiĝi devas ni ĉiu tage nova militon iri vole nevole

En la batal’ ja venki por feliĉo kaj nia am’

Naskiĝi devas ni ĉiu tage  nova sonĝi pri mondo kiu estos certe bela

En la batal’ ja venki por feliĉo kaj nia am’

Super nubaro flugu kun mi gvidu min tra tuta viv’ grizan lunon vi sunbrilu

Super nuba flugu kun mi gvidu min tra tuta viv’ portu min al transa bordo iam

Turniĝas kun mi jen ĉio nun pasintaj jaroj kaj venont’

Turniĝas kun mi jen ĉio nun vi sonĝu plu ho karul’

 

Vivi ĉi tie ni devas ĉiutage renaskiĝante lukti denove

En la batal’ ja venki por feliĉo kaj nia am’

Naskiĝi devas ni ĉiu tage nova sonĝi pri mondo kiu estos certe bela

 

En la batal’ ja venki por feliĉo kaj nia am’

Super nubaro flugu kun mi gvidu min tra tuta viv’ grizan lunon vi sunbrilu

Super nubaro flugu kun mi gvidu min tra tuta viv’ portu min al transa bordo iam

Turniĝas kun mi jen ĉio nun pasintaj jaroj kaj venont’

Turniĝas kun mi jen ĉio nun vi sonĝu plu ho karul’

 

 

Serĉas vin mi en vent’ matena en sunbril’ somermeza vi estas la stelo ĉiela

Floreto ne forvelku al mi vi nun revenu

Super nubaro flugu kun mi gvidu min tra tuta viv’ grizan lunon vi sunbrilu

Super vasta ter’ flugu kun mi gvidu min tra tuta viv’ portu min al transa bordo iam

Turniĝas kun mi jen ĉio nun pasintaj jaroj kaj venont’

Turniĝas kun mi jen ĉio nun vi sonĝu plu ho karul’

 

© Published at 19:58 ( 0 comments / 179 visits )
This post is public

December 19, 07

Guantanamera lau hungara klimato kaj vetero-rilatoj

 

 

Guantanamera

 

Ĉi tie palmoj ne estas

Sur kampoj vinberoj kreskas

Ĉi tie palmoj ne estas

Sur kampoj vinberoj kreskas

Kaj oni kantas pri vino

Bonega kampara vino

Kampara vino kaj bela kamparanino

Kampara vino bonega kampara vino

 

 

La kantoj spiras odoron

De bona kampara vino

La kantoj spiras odoron

De bona kampara vino

Bonega kampara vino

Ĝojiga ne nur por viro

Kampara vino kaj bela kamparanino

Kampara vino bonega kampara vino

 

Ni disdividus ĉi vinon

Kun la soifa homaro

Ni disdividus la vinon

Kun la soifa homaro

Ĉar de la vino kampara

Iĝus ĝi sana kaj gaja

Kampara vino kaj bela kamparanino

Kampara vino bonega kampara vino

 

© Published at 10:38 ( 8 comments / 395 visits )
This post is public

December 10, 07

Al granda ŝercoenciklopedio (daure modifota) 1.

 

    

 

Rakonto de viro

 

Antaŭ du semajnoj mi havis la 45-an naskiĝtagon. Matene mi iris en la kuirejon  matenmanĝi, kie mia edzino eĉ bonan matenon ne diris. Ellitiĝis ankaŭ miaj filoj, kiuj sen saluti min kiel kutime, forkuris al la lernejo. Nu, mi pensis, mia familio tute forgesiĝis pri mia naskiĝtago. Malbonhumore mi ekiris al mia laborejo. Enpaŝis la oficejon. Mia asistantino Manjo ekstarante de sia seĝo, gaje kaj kare alparolis min: feliĉan naskiĝtagon ĉefo! Almenaŭ ŝi sorĉis rideton sur mian vizaĝon, kaj mi fartis iomete pli bone. Tagmeze Manjo frapetis la pordon de mia ĉambro, kaj gaje diris al mi: ĉefo, hodiaŭ vi havas naskiĝtagon, mi proponas ke ni du iru tagmanĝi kaj festi ĝin. Ĝoje mi akceptis la proponon. Ni iris ne al kutima ĉiutaga ejo, sed al bonetosa vilaĝa restoracio, kie post tagmanĝo ni trinkis po du glasojn da delikata vermuto.

Memkompreneble mi konsentis, kiam Manja prezentis novan ideon. Ŝi, ĉar estas mia naskiĝtago, proponis, ke la kafon ni trinku en sia loĝejo, kaj ne reiru jam en la oficejon. Do ni iris en la loĝejon de Manjo, kie babiladis, anstataŭ kafo ni trinkis ankoraŭ po du glasojn da delikata vermuto kaj fumis bonegan cigaredon. Post iom da tempo Manjo alparolis min: kara ĉefo, se ne ĝenas vin, mi ŝanĝus mian vestaĵon iom pli komforta. Mi petas nur kelkajn minutojn. Vere post kelkaj minutoj Manjo revenis portanta naskiĝtagan torton en la mano, kaj post ŝi venis mia edzino kun miaj filoj, kaj la plej proksimaj gekolegoj kaj ĉiuj kantis la konatan kanteton „ĝojan naskiĝtagon”.

Mi sidis sur la kanapo, kaj krom ŝtrumpetoj nenian vestaĵon mi surhavis…

 

 

                                                           *

Policanedzino kuŝas kun sia amato en la lito. Subite aŭdiĝas ŝlosiltintado.

 

-         Dio mia! Mia edzo hejmenvenis. Kaŝiĝu kara mia malantaŭ la televidilon, dum mi vokos lin en la kuirejon, kaj vi povos kaŝiri.

La edzo tuj enkuras la ĉambron, enŝaltas televidilon, kaj komencas rigardi matĉon

La edzino vokas lin en la kuirejon:

-         Venu kara! La vespermanĝo pretiĝis.

-         Poste mi iros, mi rigardas nun la matĉon.

Kion fari, la edzino iras en la kuirejon, prenas kruĉon kaj ĵetas ĝin sur la plankon espere, ke je la bruo la edzo elvenos. Sed ve, la kruĉo ne rompiĝis sed resaltis en sian manon. Ŝi kuregas en la ĉambron kaj rakontas al la edzo:

-         Imagu, kio okazis! Mi volis porti kruĉon da biero por vi, la kruĉo falinta sur la plankon ne rompiĝis, sed resaltis en mian manon.

-         Tio estas nenio! Mi spektas la matĉon, kaj vidas, ke oni eligis malregulantan ludanton, kaj imagu, ĵus li preteriris min.

 

 

                                               *

Karega Feino renkontiĝas kun policano:

 

-         Saluton policano! Mi plenumos unu deziron vian. Kion vi deziras?

-         Bonan tagon!

 

*

 Karega Feino renkontiĝas kun policano:

-         Saluton policano! Hodiaŭ vi festas la kvardekan naskiĝtagon, pro tio vi povas peti ion de mi.

-         Mi petas vian identigan karton!

 

*

      La edzineto de policano dum la nuptonokto konfesas:

-         Kara mia, mi jam havis viron antaŭe.

 

-         Tute ne gravas, mia floreto, ankaŭ mi

                                                                  *

Malica fabeleto

 Vivis iam ie malbelega junulino. Foje, en brila somera tago ekaperis antaŭ ŝi  Bonkora Feino, kaj alparolis ŝin:

Mi ja scias, ke pro via malbeleco vi nenie havas bonŝancon, tial mi plenumos viajn tri dezirojn. Do, pripensu, kaj diru pri kio vi sopiras.

La junulino ekĝojegis al tiu bonŝanco, kaj diris:

Mi dankegas kara Bonkora Feino. Jen miaj deziroj:

Unue, mi ŝatus multege da mono, ke neniam mi devu plu labori.

En tiu minuto ŝi ricevis atestilon pri sia nova bankkonto.

Duavice mi ŝatus vivi en belega loko, havanta elegantan vilaon kaj aŭton, kaj ĉion, kion la plej riĉaj homoj havas.

En tiu minuto jam kune kun la feino ŝi sin trovis en nova dezirita hejmo.

Triavice, kun via magia forto ŝanĝu min tia, ke neniu viro kapablu kontraŭstari min, mi petas.

Kaj tiel iĝis la juna malbelulino kruĉo da freŝa ŝaŭmanta biero.

 

                                                        *

 

Policisto haltigas malregulanton, kaj volas lin monpuni. La punigonta viro ekmarĉandas: se mi povas al vi starigi enigmodemandon, pri kiu vi ne povas respondi, ĉu vi nuligos mian punon?

La policisto ŝatanta la enigmojn, jesas.

-         En kioma monato naskiĝas la plej multaj infanoj?

-         Bedaŭrinde mi ne scias – respondas la policisto.

-         Nature en la naŭa.

Kion fari, la policisto nuligis la punon laŭ la  antaŭa interkonsento.

Sed venas sekvonta kontraŭregula ŝoforo. La policisto proponas marĉandon: se vi povos solvi mian enigmodemandon, mi nuligos vian punon. Jen la demando: ĉu vi scias kiam naskiĝas la plej multaj infanoj?

-         Bedaŭrinde ne, respondas la viro.

-         Sed tion ne scii, - ridetas la policisto – nature en septembro.

 

*

 

La fileto de policisto hejmenvenas el la lernejo, kaj raportas al la patro:

-         Imagu, hodiaŭ ni lernis, ke la homo originas de simio.

-         Povas esti, ke la homo originas de simio, sed la policisto certe ne.

                                

-         Kien vi portas tiujn du anserojn?

-         Por mia kara bopatrino. Hieraŭ ŝi diris, ke la duonon de sia vivo donus por unu ansero.

 

 

*

Brokantisto demandas Etulon:

-         Ĉu vi havas iun eluzitaĵon por mi?

-         Atentu momenton. Tuj venos mia bopatrino.

 

*

Bopatrino de Etulo fiere parolas al bofilo:

-         Imagu, filo mia, la tajloro diris, ke mi havas klasikan vizaĝon.

-         Tiu idioto! Li pensas, se io estas malnova, tio jam klasika estas.

                                                                    *

Urso sidadas en la riverborda frambejo, dekstramane manĝegas la frambojn, per maldekstra trinkadas viskion el botelo. Bonege li fartas. Hazarde ekvidas leporeton, kiu akre mansignas kaj kriegas de la transa bordo.

-         Urso, urso venu ĉi tien! Mi montros al vi ion!

-         Lasu min nun leporeto! Mi iros nenien. Ĉi tie mi havas delikatajn frambojn kaj viskion, kaj bonege mi fartas.

-         Sed tamen venu urso. Certe vi ekĝojos ekvidonte kion mi montros al vi.

Fine la urso demetante la botelon sur arbotrunkon decidis tranaĝi la riveron. La rapidflua rivero forportis lin je du kilometrojn. Li komforte repromenis al la leporeto, kaj demandis:

-         Nu, leporeto, kion ĝojigan vi deziras montri al mi?

-         Vidu, vidu urso, kiel belega frambejo situas sur la transa bordo!

 

 

© Published at 08:51 ( 4 comments / 226 visits )
This post is public

December 10, 07

Al granda ŝercoenciklopedio 2.

 

 

 

 

-         Atentu! Tiu ĉevalo, kiun vi hieraŭ forvendis al mi, hodiaŭ mortaĉis.

-         Interese…. Ĉe mi ĝi faris neniam ion tian .

 

*

 Urso falis en grandan profundan kavon.  Leporeto rimarkas kaj ekkompatas lin dirante:

-         Atendu urso, mi tuj vokos helpantojn.

-         Mi ne plu atendos – respondas la urso.

 

*

Rano revante promenante sur arbara pado venas al vojoforko.Tie staras tabulo kun ordono: „Beluloj dekstren, saĝuloj maldekstren!”. La ranon kaptas dilemo: : kion nun fari, ĉu disduiĝi?

                                                           *

 

Rakonto de viro

 Antaŭ du semajnoj mi havis la 45-an naskiĝtagon. Matene mi iris en la kuirejon por matenmanĝi, kie mia edzino eĉ bonan matenon ne diris. Ellitiĝis ankaŭ miaj filoj, kiuj sen saluti min kiel kutime, forkuris al la lernejo. Nu, mi pensis, mia familio tute forgesiĝis pri mia naskiĝtago. Malbonhumore mi ekiris al mia laborejo. Enpaŝis la oficejon. Mia asistantino Manjo ekstarante de sia seĝo, gaje kaj kare alparolis min: feliĉan naskiĝtagon ĉefo! Almenaŭ ŝi sorĉis rideton sur mian vizaĝon, kaj mi fartis iomete pli bone. Tagmeze Manjo frapetis la pordon de mia ĉambro, kaj gaje diris al mi: ĉefo, hodiaŭ vi havas naskiĝtagon, mi proponas ke ni du iru tagmanĝi kaj festi ĝin. Ĝoje mi akceptis la proponon. Ni iris ne al kutima ĉiutaga ejo, sed al bonetosa vilaĝa restoracio, kie post tagmanĝo ni trinkis po du glasojn da delikata vermuto.

Memkompreneble mi konsentis, kiam Manja prezentis novan ideon. Ŝi, ĉar estas mia naskiĝtago, proponis, ke la kafon ni trinku en sia loĝejo, kaj ne reiru jam en la oficejon. Do ni iris en la loĝejon de Manjo, kie babiladis, anstataŭ kafo ni trinkis ankoraŭ po du glasojn da delikata vermuto kaj fumis bonegan cigaredon. Post iom da tempo Manjo alparolis min: kara ĉefo, se ne ĝenas vin, mi ŝanĝus mian vestaĵon iom pli komforta. Mi petas nur kelkajn minutojn. Vere post kelkaj minutoj Manjo revenis portanta naskiĝtagan torton en la mano, kaj post ŝi venis mia edzino kun miaj filoj, kaj la plej proksimaj gekolegoj kaj ĉiuj kantis la konatan kanteton „ĝojan naskiĝtagon”.

Mi sidis sur la kanapo, kaj krom ŝtrumpetoj nenian vestaĵon mi surhavis…

                                              *

Indiana trubestro iras al la magiisto, kaj demandas lin:

-         Kia estos la vintro?

-         Tre frosta ĝi estos.

-         Ĉu certe?

-         Jes certe.

-         Ĉu mi komencu kolekti hejt-lignon?

-         Jes, komencu!

-         Ĉu ankaǔ mia familio komencu kolekti  hejt- lignon?

-         Jes, ankaǔ via familio komencu!

-         Ĉu mia tuta tribo komencu kolekti  hejt- lignon?

-         Jes, via tuta tribo komencu!

Post du semajnoj la magiiston tamen kaptas konsciencriproĉo, ke eble la tribo faras superfluan laboron. Do, sin vestas en viran kostumon kaj kravaton, kaj ekiras en la urbon al la meteorologia instituto. Tie li demandas la direktoron:

-         Kia estos la vintro?

-         La vintro tre frosta estos.

-         Ĉu certe?

-         Jes, certe.

-         Sed tute certe?

-         Jes, tute certe. Sur la satelitfotoj tre bone videblas, ke la indianoj ĉie kolektas la hejt-lignon.

                                                        *

-         Kial vi tranĉis la voston de via hundo?

-         Ke li ne povu svingi, se ekvidas mian bopatrinon.

                                                           *

 

-         Kion la indianoj tenas en kruda ĉevalhaŭto?

-         ???

-         Ĉevalon.

 

*

Oni demandas la junan edzon:

-         Kiel stiras via bopatrino?

-         Tre bone. La vojoj jam komencis kurbiĝi laŭ ŝia volo.

 

*

 

-         Imagu, mi estis ĉe frizistino! – diras la bopatrino.

-         Kaj ĉu ŝi ne estis hejme? – demandas la bofilo.

 

*

En la tute plena gastejo viro, kiu ŝatus vespermanĝi, lokon serĉanta alpaŝas tablon, ĉe kio sola sidas virino, kaj tre tre ĝentile demandas ŝin, ĉu permesita ŝidiĝi tie.

La virino aŭskultas lin, kaj laŭte ekkrias: impertinenta porkaĉo! Kion vi imagas?! Ĉu mi interkuŝiĝu kun vi?! Neniam!

La viro hontigita kun ruĝflamanta vizaĝo iras al la bartablo. Post kelkaj minutoj la virino aliras lin, kaj ekskuziĝas jene: kara sinjoro, pardonu min, sed mi estas kondutpsikologo, kaj faris nur teston, mi ŝatus ekscii, kiel la viro kondutas en tia inzultita situo.

La viro aŭskultas ŝin, kaj subite ekkriegas:

Ĉu?? Milon por unu nokto?!  Kion do vi imagas virinaĉo?

                                                            *

© Published at 08:44 ( 1 comment / 187 visits )
This post is public


( 11 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Erzsébet Tuboly