Mia artista travivado en Rumanio, printempo 2012

Mi logxis Rumanio en printempo 2012 cxefe por organizi tri ekspoziciojn de miaj pentrajaxj verkoj. La periodo pli precize estis de la 2a de aprilo gxis la 13a de majo, en 42 tagoj. Poste mi vojagxis al Bretonio, Francio du semajnojn kaj denove al Budapesxto kelkajn tagojn. En Rumanio mi povis organizi tri-foje la ekspoziciojn kun la temo ‘Malsimilaj Mondoj’. La du en Timisxoara okazis en Galerio Helios kun la prezentanto Robert Serban, verkisto, kaj en Administra Palaco de Timis, kun la prezentanto Pia Brinzeu, universitata profesorino. La tria unu en Brasxov okazis en Galerio de librovendejo Okian. Dum mia artista vivo ekde 1999 okazis miaj unupersonaj ekspozicioj de la pentrajxaj verkoj kvin foje antauxe, kaj la rumana estis la sesaj.

La kvina estis en Japanio, unua-foje ekster Koreio, en somero de 2011. Tiam miaj japanaj esperantistaj geamikoj tre helpis min, kaj por la komforta logxado kaj por la sukcesaj ekspozicioj. Do tieaj ekspozicioj estis certe sukcesaj, kaj mi estas tre dankema al ili.

Same tiel mia logxado en Rumanio tre sxuldas al la helpoj de mia kara kaj estimata amikino Maia Butan en Timisxoara. Sxi gastigis min en la tuta periodo de mia logxado en Timisxoara. Tie mi estis preskaux familiano same kiel en Japanio cxe ges-roj Yasumura en Arao, Kumamoto. Sxi laboris por mi tre multe. Trovis belajn kaj tauxgajn ekspoziciejojn, eldonigis kaj pendigis la afisxojn en tauxgaj lokoj, dauxrigis komunikadojn kun multaj kaj multe. Trovis miajn bonegajn prezentantojn, informadis kaj kolektis vizitantojn, kaj ankaux preparis ecx la malferman festeton. Do sxi ofte hastis sian iradon per sia auxto. De tempo al tempo sxi veturigis min el aux al sia hejmo, ktp. Fojfoje Teodora, filino de Maia Butan, helpis min kun la patrino.

En Brasxov precipe karaj amikinoj Rodica Todor kaj Rada Vlaica sincere kaj malavare helpis min. Ili preparis etajn afisxojn kaj flugfoliajn informilojn. Rodica devis labori duontage, tamen kelkajn fojojn per sia auxto kondukis min al vidindaj pejzagxoj kun la akompano de Rada aux alia. Rodika trovis cxarman hotelan logxejon por mi kontraux malgranda pago. Do en Brasxov mi logxadis en hotelo proksime de malfremdaj stratoj, kaj estis felicxa trapasante la vojojn al kaj el la ekspoziciejo.

En Brasxov venis al mia ekspozicio ne-malmultaj amantoj de Koreio kaj korea kulturo. Fakte mi iom surprizigxis eksciante ke en Rumanio oni facile spektadas koreajn televidelsendajn dramojn ecx kelkfoje cxiu tage. Do en multaj rumanoj demandis al mi pri koreajxoj kaj korea kulturo. Ankaux korean lingvon oni deziris lerni, sed mankis lokoj de instruado. Tie mi povis partopreni en kunsido de amantoj de korea kulturo. Oni tre gxojis pro mia partopreno, kaj tamen mi devis babiladi kun ili en angla lingvo cxar oni ne havis alian komunan lingvon.

En la malfermoj de miaj ekspozicioj venis multaj spektantoj inklude de esperantistaj. En tiuj eventoj certe ankaux esperantistoj salutis kaj mi paroladis en Esperanto, kaj sekvis interpretado de Esperanto, cxefe faris tion Maia Butan. Pro mia ekspozicio multaj rumanoj eksciis pri Esperanto kaj pli bone komprenis la praktikan uzadon de nia komuna lingvo. Ankaux la famaj uloj, nome miaj prezentantoj kaj invititoj de miaj esperantistaj geamikoj. Do la malfermojn lokaj esperantistoj bone utiligis por nia esperanto-movado. Ecx nur tieaj praktikadoj de Esperanto mem bonege propagandis la lingvon kaj gxian movadon.

Miaj pentrajxoj kaj mi estis tre amataj de la aprecantoj tie, tamen la situacio por vendi la verkojn ne estis suficxe matura por, ke la ekspoziciajxoj estu iom venditaj krom unu. Sed mia nomo restis tie iom fama malgraux ne en vasta mondo. Dank’al Maia kaj aliaj kelkfoje aperis artikoloj pri mia ekspozicio en jxurnalo. Kaj mi povis studi kaj sperti multe, tiam mi tute ne domagxas elspezojn. Foje mi estis invitita al la Fakultato de Arto kaj Dezajnado de Okcidenta Universitato de Timisxoara, kaj antaux klaso da studentoj mi prelegis en Esperanto pri miaj artista vivo kaj aktivado kun la bonega interpretado de Maia Butan. Miaj katalogoj cxiam enhavas Esperanton kun angla kaj loka lingvoj, kaj ankaux tio bone propagandis la vivan utilon de la lingvo.

En ambaux lokojn venis po dek kelkaj esperantistaj geamikoj por gratuli min kaj amuzadi kun mi post la malfermo de la eventoj. En Timisxoara esperantistoj dum ekspozicia periodo foje invitis min al ekskurso per marsxado en kelkajn belajn parkojn kunportante tagmangxon. Venis Aurora, Maria Secula, Adriana, Florica. De katolika pregxejo oni dauxrigis promenan marsxadon tra kelkaj belaj parkoj gxis Okcidenta Universitato de Timisxoara, kie atendis min Maia, mia gastiganto. Mi sciis multajn nomojn, sed iom el ili mi forgesas, kaj cxi tie ne povas mencii cxiujn.

En Timisxoara ne trovigxis montoj, sed la urbo estis tre cxarma. En Brasxov trovigxis cxarmaj montoj kaj inter ili mi gxuis belegan pejzagxon. Dum mia ir-revena vojagxo inter Timisxoara kaj Brasxov, la pejzagxo inter la montoj estis fascinaj. Iun tagon Brasxovaj esperantistoj invitis min al ekskurso al la somera domo de grafikistino Veronica Bodea Tatulea, kiu min prezentis en la brasxova ekspozicio. Akompanis min Rodica, Cristina, Rada, Nelu, Eliana, Veronica kaj Maia en du auxtoj de Rodica kaj Cristina. La naturo cxirkaux la domo estis tre bela. Mi deziras iam viziti tian lokon denove.

Kelkfoje mi donacis al iom da konatoj esperantistaj aux neesperantistaj miajn akvarelajn praktikajxojn, kaj la ricevantoj tre sxatis ilin. Antauxe al mi mankis praktikado de akvarelo, kaj dum la restado de Rumanio cxiun vesperon kaj nokton mi pasigis praktikante akvarelajn teknikojn. Iom da konatoj invitis min al mangxtrinkaj kunsidoj, kaj al ili mi estas dankema, tamen cxi tie mi ne povas longe priskribi pri tiaj okazoj.

Krom Timisxoara kaj Brasxov, ankaux aliajn kelkajn urbojn mi povis viziti, nome Cluj-Napoca, Sibiu, Lugoj, kaj kelkfoje ankaux vilagxeto Charlotenburg. En Cluj-Napoca mi povis renkonti s-ron Liviu Bardi, UEA-faka delegito de goo, kiun mi tre sxatas. Ni ne estis preta ludi goon, sed anstatauxe li kondukis min al la rigardado de la malnova kaj cxarma ubro. En Sibiu Miwara, amikino de Maia, gvidis min pri la belega urbo. Fojfoje mi sola promenadis kaj povis multe foti por diversaj uzoj, cxu por memori, cxu por uzi por miaj verkadoj ktp.

Ne nur al brasxovaj geamikoj mi diris pri mia deziro de reveno. Do mi sxatus realigi tion en venontaj jaroj, eble en 2013, 2014 aux 2015 plej malfrue.

Koran dankon kun kisoj kaj brakumoj al rumanaj geamikoj ~!
HO Song, korea esperantista artisto kaj instruisto de korea lingvo