Milokula Kato's most appreciated articles

  • Morgaŭ

    - 3 favorites
    Morgaŭ estas la tago de Sankta Ludoviko, patrono de ĉiaj utopiemuloj, gratulistoj kaj kielvifartistoj. Morgaŭ multaj adorantoj ariĝos ĉirkaŭ la skulptaĵoj kaj alportos florojn al la Sanktulo. En la urboj, kiuj bonŝancas havi straton portantan la nomon de la Sanktulo okazos solenaj ceremonioj. Oni fotos la stratŝildojn kaj ĝoje dishavigos la fotojn al la tutmonda adorantaro.

  • LERNU LA MAVAN LINGVON!

    - 3 favorites
    Jorge Camacho— homo konate afabla, mildkora, modesta kaj humila— servas al la uzantaro de Esperanto kun imitinda sinoferemo. Li ne nur protektas nin kontraŭ ĉiaj insidoj de la ĉieĉeesta Civito, sed ankaŭ havigas al ni verajn gemojn, kiujn li elfosas promenante en Litomiŝla tombejo. Danke al Camacho ni havas vortojn luno , ĉielo , nokto , vespero kaj blanka . Sen Camacho ni devus diri malsuno , maltero , maltago , malmateno kaj malnigra , ĉar la bjalystokbulonja pionira lingv…

  • NENIU de Rose Ausländer

    - 2 favorites
    Mi estas reĝo Neniu portas mian Nenieslandon en la poŝo Kun fremdpasporto vojaĝas mi demaralmare Akvo viaj bluaj viaj nigraj okuloj senfarbaj Mia kaŝnomo Neniu estas legitima Neniu koleras ke mi estas reĝo kaj en la poŝo portas mian landon senpatrujan Elgermanigis MK

  • SENPEZA EKVETURO de Hilde Domin

    - 2 favorites
    Blankaj kurtenoj, lumantaj veloj sur mia fenestro ĉe Hudson en la deka hoteletaĝo hele sunŝvelaj kaj marvente flirtantaj Promeso, ekveturo hejmen por renkonti min mem Ekveturo senpeza kiam la koro forbruligis la korpon velo tiom malpeza surper la blua disforo la ĉambro ŝipiras sed la maro estas plugkampe dislimigita. Elgermanigis MK

  • La bedaŭrinda ĉeso de SPEGULO

    - 2 favorites
    La dumonata revuo Spegulo fondita antaŭ tri jaroj en Pollando ne plu estos eldonata. Ve, la epoko de paperaj revuoj, estas jam pretere. Kaj la krizo plirapidigis la ĉeson. Tamen... Spegulo estis unu el la tre malmultaj esperantlingvaĵoj kiuj vere pensigis. La triono de Eŭropo travivis gravegajn ŝanĝojn, kaj la antaŭŝanĝa epoko bezonas analizadon. La longe sopiratan liberon venenigis la ekonomiaj zorgegoj. Spegulo iĝis la paroltubo de la liberecalstreba orienteŭropa intelektularo, p…

  • Naciismo

    - 2 favorites
    Ĉi tiu vorto sonas plejparte malaprobe. En okcidenteŭropa vivscenejo oni kunligas ĝin kun la fumantaj tuboj de la amasmurdejoj kaj skuas admone la fingron: jen kien forgvidas la naciismo. Tamen unue oni atentu ke la vorto nacio signifas malsamon en diversaj lingvoj kaj kulturpolitikaj kontekstoj. Por okcidenteŭropanoj nacio estas la ŝtato . Por pli orientaj popoloj nacio estas gento . Ekzemplo: en Francujo diversdevenaj pra loĝantoj estas taksataj (ne ĉiam libervole) anoj de la…

  • LA KOPTOJ KIEL ANTAŬSIGNO

    - 2 favorites
    Neniu ĉi tie reagis al la sanga atako kontraŭ la kopta preĝejo en antaŭurbo de Alexandria en Egipto. La bombo forŝiris 21 homajn vivojn kaj vundis kelkdekon da ĉeestantoj. La polico, kiu devus trovi la murdistojn, preferis tamen zorgi pri la "ordo", t.e. perforte subpremadis la koptojn, kiuj ĉi-foje protestis kontraŭ la buĉado. La silento de la Okcidento rimarkindas. La koptoj estas ja eta komunumo kies sorto ja estas formorti aŭ formigri, do malaperi. La ekskristana plejmulto de la okci…

  • LA MONDO PAROLAS ANGLE

    - 2 favorites
    Jen artikolo por tiuj, kiuj emas plendi pri la troo da angla kaj ĝia populareco en la mondo: www.voanews.com/learningenglish/home/world/The-World-Speaks-English-for-Science-Business-and-Culture.html La subaj komentoj (el kiu nur unu estas atentiga) estas atestoj de la "desuba" disvastiĝo de la angla. Proponu samtiom da necesaĵoj, utilaĵoj kaj amuzaĵoj en iu ajn alia lingvo, ĝi tuj atingos la popularecon de la angla.

  • Kristonasko 2012

    - 2 favorites
    Feliĉan Kristonaskon al ĉiuj kiuj festas ĝin hodiaŭ! La Kristo naskiĝis kaj aperis. Benata estu la naskiĝo de Jesuo!

  • POZITIVA PENSADO

    - 2 favorites
    Mi havas nenion kontraŭ ĝi, tamen libera de subkondiĉo nepre aprobi ian ajn stultaĵon. De kie oni entute lernas pensi negative? Eble legante klasikaĵojn, kiuj influis nian pensmanieron sufiĉe fie. Ekzemple: studento venas hejmen por retrovi sian patron murdita kaj la patrinon forlogita de la onklo. Aŭ batalinta edzo venas hejmen post longa vagado kaj vidas sian propran domon plena je viroj volantaj edziĝi al sia ankoraŭnevidvino. Do ambaŭ revenintoj devas verŝi sangon. Iru ins…

  • ĜI VIVAS

    - 2 favorites
    Oni prirakontis al mi abomenindan okazaĵon. Familio, anoj de enmigrinta gentogrupo en Kalifornio havis maljunan avon, kiu pro la aĝo ricevadis ŝtatan monsubtenon. Nescipovante legi kaj eĉ subskribi angle, li devis ĉiumonate konfirmi la ricevon de la mono per fingrosigelado. Unu tagon li mortas. La familio tamen ne volas ke la monfonto elsekiĝu. Oni detranĉas la fingron de la morta avo kaj konservas ĝin en la fridujo por plua sigelado. Tio kompareblas kun t.n. esperant…

  • Rata Kurado

    - 1 favorite
    La titolo de ĵuslegita romano. Eksa brita sekretservano perdinta en Irako armilojn, do la karieron, vagas tra Londonaj mizerejoj. Iu trovas lin kaj instigas kontraŭbatali drogvendistojn. Li subite vekiĝas kaj unuope purigas tutan kvartalaĉon. La aŭtoro malaprobas la militon en Irako kaj eĉ pli forte: la britan partoprenon en ĝi. Tamen interlinie legeblas jeno: kial iri al fora Irako kiam ni havas tiom da purigendaj Irakoj ĉirkaŭe. Viva priskribo de la agoj kaj moroj interalie de la alb…

  • Pentroarto

    - 1 favorite
    Hieraŭ mi vizitis pentriston Siegfried Stiller. www.atelier-stiller.de En lia kreejo (sence tre bona, tamen fuŝsona vorto!) eĉ la planko estas pripentrita. La unua impreso estas ke la erotiko troas. Tamen kiam oni ekpensas pri tio, kio estas malantaŭ la videblo, oni komencas vidi pli profunden. Tamen neakademia pentroarto lasas multon al la imagipovo de la rigardanto. Verdire, observado de preterflugantaj superkape nuboj estas por mi samtiom imaginaska. La pentristo ne sukcesa…

  • Revuo "Horizonto" (fino de la 1970aj jaroj)

    - 1 favorite
    Mi ĵus skanis, prilaboris kaj enretigis kelkajn dokumentojn koncernantajn la agadon de la iama Neŭtrala Esperanto Movado, kiu ekestis post la maldekstra puĉo en la sino de UEA. www.4shared.com/file/98155344/287fc49a/07_online.html www.4shared.com/file/98157323/4a483e34/08_online.html www.4shared.com/file/98158314/a762e802/09_online.html www.4shared.com/file/98159630/2c4eeb17/10_online.html www.4shared.com/file/98161464/d7c45d1a/11_online.html www.4shared.com/file/98161465…

  • Trovita en la revuo Horizonto.

    - 1 favorite
    Ĉu vi ne vidis mian antaŭan blogeron? Se ne, bonvole ek al ĝi. Jen kion mi trovis en Horizonto de la jaro 1976 SONETO de Ernö Czép (1884-1953) Ĉu vi ne amas al piano veni en forlasita ĉambro posttagmeze kaj stulte enpensiĝi, mallert-peze per unu fingro klavojn trapromeni? Domaĝe, muziknotojn mi ne konas, nur palapas mi sur nigro kaj sur blanko, tiam mi tamen estas muzikanto, muzikojn nefineblajn mi komponas. Feinoj el la kordoj n…

  • LA HONTOTAGO

    - 1 favorite
    Oni festas ĝin, ĉar onidire estas "liberama". Kiel eblas ami ion neniam gustumitan? Tamen la revolucio daŭras, kaj nenio kapablas ĉesigi ĝin. Eble nur la nova ordo kaj la novaj regontoj. Vous servez-vous, mon Dieu, des bourreaux musulmans Pour punir les païens d’Occident trop superbes ? Max Jacob

  • Konstantinopolo

    - 1 favorite
    Urbo invadita de la gento nenion en ĝi konstruinta, kiu vivas en iam reĝindaj loĝejoj multope, ratosimile. Mi vagis rigardante la konstruaĵojn de la 19a jarcento. La muroj, la fenestrokadroj kaj balkonoj konservas ankoraŭ ornamaĵojn tute fremdajn al la malbelema nuno. Nur foje vidas oni surskribon ĉu grekan, ĉu francan, ĉu armenan. La multgenta multlingva urbo iĝis unukolora, unulingva, blinde naciisma. La ruĝaj flagoj kun kvaronluno kaj stelo flirtas ĉie ĉirkaŭe. La viro kun kuntiritaj br…

  • La sankta urbo revizitita...

    - 1 favorite
    Ĉiu veturado tien estas grava okazaĵo en mia vivo. Jerusalemo estas tute aparta urbo, komparebla kun neniu alia. Unuflanke, ĝi estas orienta malpura, malfacile trairebla kaj traveturebla brua urbaĉo. Aliflanke estas la trono de la Eternulo, kaj Lia gloro senteblas ĉie ĉirkaŭe.

  • Nova UK en Vietnamo

    - 1 favorite
    István Ertl privatmesaĝe rimarkigis, ke la venontjara kunflugo de la verdsektanoj (alivorte Universala Kongreso) okazos en Vietnamo. Ĉu hazarde, aldonis li, kelkaj sinsekvaj UK-oj okazas en memdifinite komunismaj landoj. Antaŭ kelke da tempo mi reagus verŝajne same malaprobe. Nun mi opinias ke tiaj kunflugoj okazu prefere en tiaspecaj landoj, por ne polui la liberan mondon. Do ek al Kubao (Kubo?), Vietnamo (Vietnamio?), kamaradoj!

48 articles in total