Neniu ĉi tie reagis al la sanga atako kontraŭ la kopta preĝejo en antaŭurbo de Alexandria en Egipto. La bombo forŝiris 21 homajn vivojn kaj vundis kelkdekon da ĉeestantoj.

La polico, kiu devus trovi la murdistojn, preferis tamen zorgi pri la "ordo", t.e. perforte subpremadis la koptojn, kiuj ĉi-foje protestis kontraŭ la buĉado.

La silento de la Okcidento rimarkindas. La koptoj estas ja eta komunumo kies sorto ja estas formorti aŭ formigri, do malaperi. La ekskristana plejmulto de la okcidentanoj havas neniun senton de aparteno al io ajn komuna kun la kristanoj en la islamaj landoj.

(Kaj tute parenteze: oni ial ajn forgesas, ke la koptoj estas ja la landidoj en Egipto. Tamen oni volonte ĵonglas per la difinoj "pli praa" kaj "malpli praa" se temas pri la tute najbara landaro).

Ni loĝas en la mondo de kvantaj rilatoj. La plejmulto vivu, la malplimulto malaperu.

Kiam la kvanta interrilato de la islamanoj kaj neislamanoj en la Okcidento ŝanceliĝos favore al la unuaj, la nuno de la koptoj iĝos la morgaŭo de ĉiuj, kiuj preferas silenti hodiaŭ.