Milokula Kato's articles concerning...

  • Google tradukas el kaj al Esperanto

    - 25 Feb 2012
    Bela novaĵo. Mi povas imagi ondegon da tradukotaĵoj fare de "aktivuloj", kiu superverŝos nin. Kompreneble la tradukilo ne ĉion komprenas, ekz. la kaloĉajan frazeton "traringu la nokton" ĝi mistradukis. Tamen klikante sur ĉiun ajn esperantigitan vorton oni ricevas plibonigproponojn, kiuj tute taŭgas.

  • NORVEGAJ LECIONOJ (kiu pretus lerni ion ajn?)

    - 26 Jul 2011
    Mi legas multajn blogojn kaj okulatestaĵojn por kompreni, kio okazis en Norvegujo. En la pactrankvila lando, kie okazas ne pli ol 30 murdoj jare... Kio gvidis la murdiston? En Usono ja ekzistas civitanaj grupoj, kiuj batalas kontraŭ la federa registaro. Kontraŭ kiu kaj pro kio batalis ĉi-kazulo? Dume dissciiĝas harostarigaj detaloj. La ĉefurba policestro konfesis: Men det var blant annet problemer med å finne transport ut på øya. Do d um unu horo kaj duono (!) la norvega polico…

  • KUN DISETENDITAJ BRAKOJ

    - 21 Jul 2011
    Germanujo kunfrotas la manojn: jen baldaŭ forlasante siajn trafitajn de la krizo landojn alkuros altedukitaj, multonsciantaj, laboripretaj hispanoj kaj grekoj. Do oni akceptu la alkurintojn kaj disdungu ĉiujn. Onidire la prezoj de privataj kursoj de la germana lingvo en Hispanio kreskis oble, ho kontraŭanglistoj ĝojegu! Tamen ellerni iun ajn lingvon estas afero de du-tri jaroj, dume la krizo povis moviĝi aliloken, kaj tio provokos novajn migroondojn. Eble la altedukitaj kaj laborikapabl…

  • etgenta protesto kontraŭ la imperiego Mis-kroz-oft

    - 22 Mar 2011
    La marioj, ruslanda finnougra gento, publikleteris en 2008 al Bill Gates. Ili protestis kontraŭ la neeblo (kaj neebligo) skribi en sia lingvo sub Vindozo. La marioj uzas cirilan alfabeton kun 5 kromliteroj. Pro tio skribado sub Vindozo iĝis torturaĉo. Ili produktis multajn tiparojn, kiuj tamen ne aspektas ĝuste surekrane. La solsole uzebla restas Mari-Time-Roman, kiun la marioj taksas kiel ghetto-on, al kiu Mikrosofto kondamnis ilin. La letero diras jenon: vi forlasas vian entreprenegon…

  • Metante punkton sur i-n kaj trastrekante t-n

    - 31 Jan 2011
    Se estus la unua de aprilo, mi komprenus la aferon, sed meze de la nuna frosto la tuto sonas iomete missezone... www.esperanto.org/Ondo/Ondo/192-lode.htm#192-01 Al.Korĵenkov tute senironie nomas Fikastron soldato de Esperanto kaj Al.Osincev nomas Kubon Insulo de libero , tute sencitile. Ne ĉiom klaras, kion celas la unua: kio signifas "soldato de Esperanto"? Kiujn proesperantajn batalojn partoprenis Fikastro? Kontraŭ kiu li batalis? Se li estas soldato, kiuj estas la…

  • LA KOPTOJ KIEL ANTAŬSIGNO

    - 05 Jan 2011
    Neniu ĉi tie reagis al la sanga atako kontraŭ la kopta preĝejo en antaŭurbo de Alexandria en Egipto. La bombo forŝiris 21 homajn vivojn kaj vundis kelkdekon da ĉeestantoj. La polico, kiu devus trovi la murdistojn, preferis tamen zorgi pri la "ordo", t.e. perforte subpremadis la koptojn, kiuj ĉi-foje protestis kontraŭ la buĉado. La silento de la Okcidento rimarkindas. La koptoj estas ja eta komunumo kies sorto ja estas formorti aŭ formigri, do malaperi. La ekskristana plejmulto de la okci…

  • LERNU LA MAVAN LINGVON!

    - 28 Dec 2010
    Jorge Camacho— homo konate afabla, mildkora, modesta kaj humila— servas al la uzantaro de Esperanto kun imitinda sinoferemo. Li ne nur protektas nin kontraŭ ĉiaj insidoj de la ĉieĉeesta Civito, sed ankaŭ havigas al ni verajn gemojn, kiujn li elfosas promenante en Litomiŝla tombejo. Danke al Camacho ni havas vortojn luno , ĉielo , nokto , vespero kaj blanka . Sen Camacho ni devus diri malsuno , maltero , maltago , malmateno kaj malnigra , ĉar la bjalystokbulonja pionira lingv…

  • Morgaŭ

    - 14 Dec 2010
    Morgaŭ estas la tago de Sankta Ludoviko, patrono de ĉiaj utopiemuloj, gratulistoj kaj kielvifartistoj. Morgaŭ multaj adorantoj ariĝos ĉirkaŭ la skulptaĵoj kaj alportos florojn al la Sanktulo. En la urboj, kiuj bonŝancas havi straton portantan la nomon de la Sanktulo okazos solenaj ceremonioj. Oni fotos la stratŝildojn kaj ĝoje dishavigos la fotojn al la tutmonda adorantaro.

  • La bedaŭrinda ĉeso de SPEGULO

    - 29 Nov 2010
    La dumonata revuo Spegulo fondita antaŭ tri jaroj en Pollando ne plu estos eldonata. Ve, la epoko de paperaj revuoj, estas jam pretere. Kaj la krizo plirapidigis la ĉeson. Tamen... Spegulo estis unu el la tre malmultaj esperantlingvaĵoj kiuj vere pensigis. La triono de Eŭropo travivis gravegajn ŝanĝojn, kaj la antaŭŝanĝa epoko bezonas analizadon. La longe sopiratan liberon venenigis la ekonomiaj zorgegoj. Spegulo iĝis la paroltubo de la liberecalstreba orienteŭropa intelektularo, p…

  • la "epokofara verko"

    - 22 Oct 2010
    Oni eĉ proponis Nobelpremii la verkinton... Temas pri "La infana raso" de William Auld. Mi iomete relegis ĝin hodiaŭ. Estas nenio alia ol longspira socikritika artikolego : tute mezbrova, ial ajn rimita kaj ĝuste tial taksata "poemo". Bonintencaj sentencoj, remaĉitaj humanismaĵoj, malprofundaj filozofiaĵoj fluas riverege. Oni esperas kapti ion novan, ne jam diritan, sed vane. Neniu fiŝo pluvivas en la supo. Citaĵoj pruvantaj la malon pli ol bonvenus.

  • Portugalujo

    - 23 Aug 2010
    Mi ĵus revenis, kaj la impresoj interpuŝiĝas. Mi amis la landon kaj ĝian popolon. Mi klopodis lerni iomete de la bela portugala lingvo. Lege mi komprenas multegon, aŭde nur apenaŭan malmulton. Lisabono vere vizitindas. Tiomon da belaĵoj tra la tuta urbo oni trovas malofte. Ve, la urbo ne ĉie estas bone mastrumata. Multaj flegindaj kvartaloj staras duonruine kaj estas priloĝataj de la mizeruloj. Mi plublogos pri Portugalujo. Ĝis la relego!

  • FM-transsendilo

    - 24 Jul 2010
    Mi vidis ĉe amiko etan aĵon enŝoveblan en la ingeton de iPhone. La aĵo sendadis ondojn al ĉiuj FM riceviloj en la loĝejo. Li regalis min per elsendo en mia lingvo. Hieraŭ mi aĉetis jenan aĵon, kiun oni alligas al la komputilo aŭ io ajn elsendanta sonon. La ondoj same atingas FM-ricevilon. Tamen mia aĉetitaĵo estas multe malpli kapabla. La maksimuma distanco estas 10 metroj. La muroj kaj pordoj ĝenas. Mi pluesploras la eblecojn. Eble post la pliĝustigo de la ondolongoj mi tamen ating…

  • DIV€NKONKUR$O

    - 01 Jul 2010
    Oni divenu, kies ekonomio krevos unue: a. Hispanujo b. Hungarujo c. Latvujo La divenkandidatoj postulu la premion. Ĝin havigos la malvenkintaj partoprenantoj.

  • Aŭtomata Esperantigo de la Anglalingva Vikipedio

    - 15 Jun 2010
    Jen vizitu: epo.wikitrans.net/ Entajpu esperantlingve la serĉatan vorton aŭ nomon, kaj vi ricevos kelkajn inter si rilatantajn rezultojn. La lingva kvalito estas kontentiga, kvankam kelkaj ridindaĵoj jen kaj jen troveblas, ekzemple: two years old estis tradukita kiel du jarojn maljuna . La aŭtoro estas dana esperantisto (eltrovu la nomon, mi ne sukcesis). Mi diru jenon: se la altraduko esperanten estas lingve pli altkvalita ol la traduko al iu ajn nacia lingvo, la projekto e…

  • KOMPARE KUN ARKOPAFADO...

    - 17 May 2010
    Najbaro mia ekde nelonge okupiĝas pri arkopafado. Mi vidas lin forveturi kaj rehejmiĝi kun la arko kaj aliaj sufiĉe spacorabaj iloj. Foje li mendas ion per Interreto kaj foje, kiam li ne hejmas, la poŝtisto lasas ĉe ni liajn menditaĵojn. Laŭ la aspekto de la pakaĵoj klare videblas, ke la ilaro estas sufiĉe altkosta. Tia estas lia hobio. Mi ne scias en kiu klubo li membras, tamen konjektas ke ĝi enspezas per la membroj kiel mia najbaro, kiuj kotizas kaj eble pagas por aliaj kromservoj.…

  • Vikipedio : vikingo aŭ pediko?

    - 30 Jan 2010
    La titolo estas tute ŝerca kaj ŝercocela. Mi ŝatas Vikipedion, ofte uzas ĝiajn diverslingvajn paĝojn kaj danke pripensas tiujn, kiuj oferdonas sian tempon al ĝia diskresko. Hieraŭ (nur hieraŭ) mi sciiĝis ke Ziko nepluSikosek-VanDijk verkis libron pri Vikipedio kun praktikaj konsiloj por kontribuontoj. Mi jam mendis la libron ĉe la eldonisto kaj senpacience atendas. Mi timmalŝatas interretajn registriĝojn, pasvortojn kiuj nepre longu ne ses, sed ne malpli ol ok ciferoj, ĉiajn similajn aĵ…