Jen vizitu:

epo.wikitrans.net/

Entajpu esperantlingve la serĉatan vorton aŭ nomon, kaj vi ricevos kelkajn inter si rilatantajn rezultojn. La lingva kvalito estas kontentiga, kvankam kelkaj ridindaĵoj jen kaj jen troveblas, ekzemple: two years old estis tradukita kiel du jarojn maljuna.

La aŭtoro estas dana esperantisto (eltrovu la nomon, mi ne sukcesis).

Mi diru jenon: se la altraduko esperanten estas lingve pli altkvalita ol la traduko al iu ajn nacia lingvo, la projekto estas grava paŝo antaŭen. Provcele traduku iun ajn vikipedian artikolon per 9009le al via nacia lingvo kaj komparu la rezulton kun la traduko esperanten.

Oni komparu la supre menciitan maŝintradukilon ankaŭ kun la rezulto de www.traduku.net