La marioj, ruslanda finnougra gento, publikleteris en 2008 al Bill Gates. Ili protestis kontraŭ la neeblo (kaj neebligo) skribi en sia lingvo sub Vindozo.

La marioj uzas cirilan alfabeton kun 5 kromliteroj. Pro tio skribado sub Vindozo iĝis torturaĉo. Ili produktis multajn tiparojn, kiuj tamen ne aspektas ĝuste surekrane. La solsole uzebla restas Mari-Time-Roman, kiun la marioj taksas kiel ghetto-on, al kiu Mikrosofto kondamnis ilin.

La letero diras jenon: vi forlasas vian entreprenegon kaj ekokupiĝas pri grandskalega bonfara agado. Pli ol du miliardoj da homoj atendas vian monsubtenon. Ni ne bezonas vian monon. Ni aĉetis vian Vindozon, do pagis ja al vi.

La lasta frazo sonas laŭdinde vipe. Bone dirite.

Tamen mi pripensas pluon kaj volus diri al la marioj:

1. Unue, kial vi obstine alkroĉiĝas al Vindozo? Ekuzu Linukson kaj liberu krei vian propran klavdismeton.

2. Kial vi same obstine alkroĉiĝas al la cirilaj literoj? Ĉu ili ne estas la muroj de via ghetto-o? Kial vi ne pripensu transiron al la latina skribo adaptita al viaj bezonoj helpe de Unikodo?