Mi legas multajn blogojn kaj okulatestaĵojn por kompreni, kio okazis en Norvegujo. En la pactrankvila lando, kie okazas ne pli ol 30 murdoj jare...

Kio gvidis la murdiston?

En Usono ja ekzistas civitanaj grupoj, kiuj batalas kontraŭ la federa registaro. Kontraŭ kiu kaj pro kio batalis ĉi-kazulo?

Dume dissciiĝas harostarigaj detaloj. La ĉefurba policestro konfesis: Men det var blant annet problemer med å finne transport ut på øya. Do dum unu horo kaj duono (!) la norvega polico serĉis taŭgajn transportilojn por atingi la insulon, kiam la murdisto trankvile promenadis ĉaspafante la junulojn.

Kia superhoma lerteco: oni eksplodigas la registaran kvartalegon kaj poste senhaste alivestas sin por plumurdi aliloke.

La murdisto promesis rakonti ĉion. Mi dubas, ke li kapablos fari tion. Ĉi-kaze temas pri frenezulo.

Kiu tamen pruvis ke niaj malfrenezaj ŝtatoj misevoluis al grasa burokrataro bonorde melkanta impostojn, sed tute ne kapabla protekti siajn civitanojn.