Nigel K. (la nomon mi ŝanĝis) heredis sumon de £ 3 756 187 post la morto de sia senida onklo, kiu estis fama arkitekto.

Nigel K. laboras kiel teknikisto en farbindustria entrepreno kaj havas salajron de £ 2 140.

Post la ricevo de la heredita sumo Nigel decidas forlasi sian laboron por ne plu enspiri la venenajn vaporaĵojn kaj fortiriĝas kamparen.

Lia onklo pagis impostojn dumvive, do la sumo £ 3 756 187 estas postimposta.

Heredinte la sumon Nigel K. denove pagas la imposton, kiu nomiĝas heredimposto. La postrestaĵo plukuŝas en la banko kaj alportas al Nigel K. 3% jare. Kaj tiuj 3% estas denove impostataj kiel enspezo.

Ges-roj Sarkozy kaj Merkel ĉiu aparte promesis forigi la heredimposton, la plej hontindan leninaĵon en la nuna Eŭropo. Ĝia esenco estis forrabi al la ŝtata poŝo tion, kion la gehomoj perlaboris. Tamen la promeso plupendas en la aero.