Mi estas reĝo Neniu

portas mian Nenieslandon

en la poŝo


Kun fremdpasporto

vojaĝas mi demaralmare


Akvo viaj bluaj

viaj nigraj okuloj

senfarbaj


Mia kaŝnomo

Neniu

estas legitima


Neniu koleras

ke mi estas reĝo

kaj en la poŝo portas

mian landon senpatrujan



Elgermanigis MK