Erzsébet Tuboly's most read articles
-
Ĵurnalisto (ŝerco)
- 693 visitsDum vizito en psikiatria hospitalo mi demandis la direktoron, kiamaniere oni decidas, kiun pacienton oni nepre devas restigi en la instituto. " Nu - respondis la direktoro -. Tute simpla afero : ni plenigas bankuvon kun akvo. Apude ni metas kulereton, tason kaj sitelon, kaj petas la pacienton malplenigi la la bankuvon." "Ho jes, mi komprenas - mi diris. - Normala homo certe uzas la sitelon, estanta ĝi la plej granda el la tri iloj." "Ne - diris la direktoro - , normala homo forigas la ŝtopilon…
-
Hodiaŭ estas la tago de hungara poezio
- 677 visitsJÓZSEF Attila : Dio Vidis mi, Sinjoro, Viajn montojn, kaj tiom malgrandas mi. Mi ŝatus esti granda, simila al Vi, por povi sidiĝi sur vian sojlon, Sinjoro. Mi metus la koron tien, sed kiel plaĉus al Vi mia malgranda koro? Ĝia malforta balbutado perdiĝus en la tondro de Viaj enormaj montoj, kaj sub mia lito tranoktas la ĉagreno: kial mi ne kapablas multe pli bele? Kiel la montoj, kiel la herboj, en ilia koro flagras belaj verdaj fajroj, kaj la laciĝintaj skaraboj ĉiuj trovas la voj…
-
Maja vespero
- 671 visitsMaja vespero. Floras floroj kaj arboj Mielodoro. En la aero Promes' de amoro Dol ĉ a odoro. Dol ĉa odoro. Kiu pensus nun pri mort'? Belas la mondo. Jen ĉe la vojorando Mortanta kuŝas kato.
-
Memoro
- 656 visitsArĝenta lunlum’ Dolĉe odoras floroj. Maja vespero. El foro stele brilas Viaj okuloj por mi.
-
Aŭtuno - fino (hajkovariantoj)
- 650 visitsNuboŝafaron Pelas ventopaŝtisto Tra bluaj kampoj. Tra bluaj kampoj Ventopaŝtisto pelas La nubŝafaron. La nuboŝafoj Postlasas la brilantan Bluan kamparon. La nuboŝafoj Terenfalintaj iĝas Lanmola neĝo. Tra la ĉielo Grizajn nuboĉifonojn Pelas ventego. Kolera vento Nuboĉifonojn pelas Tra la ĉielo. El nubĉifonoj Elverŝiĝis abunde Lanmola neĝo.
-
Meze de aŭgusto
- 626 visitsFlave paliĝas la herbejoj kaj kampoj. Malsanas somer'. Facila nebul' kovras la tremetantajn rosperlajn florojn.
-
22.januaro - Tago de Hungara Nacia Kulturo
- 623 visitsHodiaŭ estas la 190-a datreveno de naskiĝo de la hungara nacia himno. La poemon verkis Ferenc KÖLCSEY, 22.januaro 1823. La melodion komponis Ferenc ERKEL en 1844. Ĉi tago de 1989 estas la tago de Hungara Nacia Kulturo.
-
Por César Dorneles pri neĝo
- 600 visits. La neĝofloko tute simple estas akvokristalo La neĝokristaloj naskiĝas en la nuboj, kiel simplaj heksagonaj glaciokristaloj ĉirkaǔ polveretoj. Ilia posta evoluo dependas de temperaturaj kaj humidoplenaj interrilatoj de la nuboj: unue kreskigas ses branĉetojn, poste interligajn duedrojn, fine je certa temperaturo longajn dendritecajn plilongaĵojn. Laǔ la scienculoj ne ekzistas du samaj neĝflokoj.La naskiĝantaj kristaloj ankoraǔ pli similas, sed inter iomete aliaj cirkonstancoj…
-
Denove printempo :-)
- 459 visitsBlua ĉielo. Ĉerizoflorpetalojn Kirlas la vento. Sur verdaj herboj Blankas floropetaloj. Aprila neĝo.
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter