Dum vizito en psikiatria hospitalo mi demandis la direktoron, kiamaniere oni decidas, kiun pacienton oni nepre devas restigi en la instituto. " Nu - respondis la direktoro -. Tute simpla afero : ni plenigas bankuvon kun akvo. Apude ni metas kulereton, tason kaj sitelon, kaj petas la pacienton malplenigi la la bankuvon."
"Ho jes, mi komprenas - mi diris. - Normala homo certe uzas la sitelon, estanta ĝi la plej granda el la tri iloj."
"Ne - diris la direktoro - , normala homo forigas la ŝtopilon, lasas elflui la akvon. Ĉu vi ŝatus agrablan liton ĉe la fenestro ?"