JÓZSEF Attila : Dio

Vidis mi, Sinjoro, Viajn montojn,
kaj tiom malgrandas mi.
Mi ŝatus esti granda, simila al Vi,
por povi sidiĝi sur vian sojlon, Sinjoro.
Mi metus la koron tien,
sed kiel plaĉus al Vi mia malgranda koro?
Ĝia malforta balbutado
perdiĝus en la tondro de Viaj enormaj montoj,
kaj sub mia lito tranoktas la ĉagreno:
kial mi ne kapablas multe pli bele?
Kiel la montoj, kiel la herboj,
en ilia koro flagras belaj verdaj fajroj,
kaj la laciĝintaj skaraboj ĉiuj trovas la vojon hejmen, kiam vesperiĝas,
kaj Vi kun malfermitaj polmoj, en ĝisgenua lirla kvieto,
tie Vi staras ĉe ilia vojfino -
Vin mi ne ĝenas, Sinjoro,
Vi forrigardas super niaj floroj.

Tradukita de SZABÓ Imre