.La neĝofloko tute simple estas akvokristalo La neĝokristaloj naskiĝas en la nuboj, kiel simplaj heksagonaj glaciokristaloj ĉirkaǔ polveretoj. Ilia posta evoluo dependas de temperaturaj kaj humidoplenaj interrilatoj de la nuboj: unue kreskigas ses branĉetojn, poste interligajn duedrojn, fine je certa temperaturo longajn dendritecajn plilongaĵojn.
Laǔ la scienculoj ne ekzistas du samaj neĝflokoj.La naskiĝantaj kristaloj ankoraǔ pli similas, sed inter iomete aliaj cirkonstancoj ĉiu floketo elformas propran „vizaĝon”.
Grandaj scienculoj, kiuj okupiĝis pri neĝoflokoj: Kepler, Descartes, W. Bentley, Ukichiro Nakaya
La neĝfloko estas vera miraklo de la simetrio. Kian simetrion fakte ĝi montras? Unue, la sesobla rotaciosimetrio, kiu troviĝas en la intersekca punkto de la ses speguloedroj, kaj la 3-3 spegulduedroj. Krome la neĝfloketoj havas ankoraǔ unu speguloduedron, kiu estas orta al la rotacia akso.





























Kaj el ĉio ĉi oni vidas vintre molan blankan brilantan kovrilon, kiu estas tre bela, sed …ege malvarma