
Ankaǔ skulptaĵoj malsatas
Virino kun sia amanto tute nude kuŝas en la lito, kiam audiĝas ŝlosilotintado. Kion fari nun?
Virino prenas delikatan porbeban oleon, per ĝi ŝmiras la viron tutkorpe kaj surŝutas pudron.
Poste ordonas al li, ke staru en la angulon de la dormoĉambro imitante skulptaĵon, kaj eĉ ne ekmoviĝu, ĝis kiam ŝi ne signos al li.
Enpaŝanta la edzo tuj rimarkas tiun strangaĵon, kaj demandas:
- Kio ĝi estas tie en la angulo?
- Tiu ? Tiu estas moderna skulptaĵo. Hieraǔ mi vidis similan ĉe geedzoj Tajloro, kaj tiom ĝi ekplaĉis al mi, ke hodiaǔ ankaǔ mi aĉetis, kaj ankaǔ mi starigis en la angulon de la dormoĉambro.
Edzo laǔdas ŝin, kaj estanta lacega tuj iras dormi. Je la kvara matene li ellitiĝas, iras en la kuirejon, prenas grandan tason da lakto, kaj sandviĉon kun fromaĝo. Revenanta en la dormoĉambron aliras „skulptaĵon " kaj diras:
- Almenaǔ manĝu do iomete. Ankaǔ mi staraĉis idiote tri tagojn en la dormoĉambro de geedzoj Tajloro, sed neniu min demandis, ĉu mi malsatas….
Send a message
Search for members
Sulko says:
Jen mia similspeca ŝerco:
Virino kun sia amanto tute nude kuŝas en la lito, kiam audiĝas ŝlosilotintado. Kion fari nun?
Ŝi kaŝis la amanton en la ŝrankon de ŝiaj roboj.
Kiam la edzo vidis ŝin nudan, li demandis kial li estas senvestita.
Ŝi tiam komencis kvereli dirante ke li al ŝi delonge ne aĉetis ion per kio ŝi vestiĝu.
Li kolera malfermis la ŝrankon kaj montradis la robojn, parolante:
- Jen: unu, du, tri, kvar, kvin...- Bonan vesperon! ...ses, sep, ok, naŭ, dek, dek unu, ktp.
Éva Juhász says:
Sulko says:
En Srbio oni kantas: "Ide Mile lajkovaĉkom prugom" (Paŝas Mile laŭfervojrelo de Lajkovac) k.t.p
En la ŝerco - li tenas manon en pantalon poŝo kaj ludas.
Per kio li ludas?
La respondo troviĝas en gastlibro de Erzsi.
Éva Juhász says:
Ginta says:
Béla Apáti Kovács says: