Tri simioj

laŭ Vikipedio

La tri simioj (jap. sanzaru/san’en oder sambiki no saru) havas sian originon en japana proverbo kaj tie karakterizas ekzemplodone bonan konduton kontraŭ la malbonon.

ORIGINO


La proverbo „Nek vidi (malbonan), nek aŭskulti (malbonan), nek diri (malbonan)" estas parto de la instruo de la budhaa dio Vadjra. Ĝi supozeble venis en la oka jarcento de Barato trans Ĉinio al Japanio kaj fariĝis tie konata kiel „mizaru, kikazaru, iwazaru“.

En la klasika japana lingvo la gramatika formo 'zaru' (neado de agado) simile estas elparolata kiel simio (saru). Certe ankaŭ pro tio ekestis la kredo pri la tri simioj. Mizaru, Kikazaru kaj Iwazaru, kiuj raportu en sankta loko pri la homoj al la dioj. Sed pro defendosorĉo ili nek vidas, nek aŭskultas nek parolas malbonan.

En la nuna tempo la tri simioj en Japanio kiel Minai, Kikanai und Iwanai (-nai estas la moderna formo de neado) estas konataj feliĉohavigantoj.


La tri simioj de Nikkō

La plej fama Tri-simioj-motivo devenas el la 17-a jarcento kaj troviĝas proksimume de la urbo Nikkō sur la granda japana insulo Honshū, ĉirkaŭ 140 kilometrojn norde de Tokio. Kiel fasada skulptaĵo ĝi troveblas je iama stalo por sanktaj ĉevaloj, sur la tereno de la Tōshōgū-altaro. De tie la simbolo disvastiĝis tra la tuta mondo.

Signifoŝanĝo en la okcidenta mondo

Dume la tri simioj en Japanio propre havas la signifon „ignori malbonan“, ili estas rigardataj en la okcidenta mondo kiel simbolo por tio, ke pro manko de kuraĝo oni ne volas reagi je kio ajn malbona. Tial la simoj okcidente estas ekzemplo por manko de civila kuraĝo.


El:
https://de.wikipedia.org/wiki/Drei_Affen

Kategorio: Budhismo en Japanio

https://popularscienco.blogspot.com/