Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: felietono

  • Jürgen Kuczynski: La granda arto de l' insultado (humuraĵo)

    - 23 Aug 2015
    Kardinala robo
    Jürgen Kuczynski La granda arto de l' insultado (el Francio) Du knaboj, unue estintaj bonaj amikoj, sed fariĝintaj en la lastaj lernejjaroj poreternaj malamikoj kaj tial disigitaj la tutan junularon de la vilaĝo en du partiojn, forlasis post la fino de la lernejjaroj la hejman lokon - unu el ili por fariĝi militisto, la alia por fariĝi servisto de l' eklezio. Dum la tuta vivo ili estis malamikoj. Kiam ili fariĝis maljunaj, kaj unu el ili generalo kaj la alia kardinalo, kaptas…

  • Ortega y Gasset: Pensoj pri la poezio en la lingvoesplorado, pri mizero kaj gloro de la tradukado

    - 06 Aug 2015
    Respeguloj
    (Ortega y Gasset)* Pensoj pri la poezio en la lingvoesplorado, pri mizero kaj gloro de la tradukado Ĉie en la mondo, ĉe ĉiuj popoloj kaj triboj, je ĉiuj tempoj oni esprimis homan sentadon, sciadon kaj homan sperton plej dense en poeziaj formoj. La poezio venas el la koro de la lingvo, estas ĉiam denove radiko kaj fonto de ĝia evoluo. Ĝi kaptas ekde siaj originoj ĝuste ankaŭ la ĉiutagan, simplan kaj banalan, do sferojn, en kiuj elformiĝis la lingvo en la proc…

  • Tri simioj! (artikoltraduko el Vikipedio)

    - 18 Apr 2009
    La tri simioj
    Tri simioj laŭ Vikipedio La tri simioj (jap. sanzaru/san’en oder sambiki no saru) havas sian originon en japana proverbo kaj tie karakterizas ekzemplodone bonan konduton kontraŭ la malbonon. ORIGINO La proverbo „Nek vidi (malbonan), nek aŭskulti (malbonan), nek diri (malbonan)" estas parto de la instruo de la budhaa dio Vadjra. Ĝi supozeble venis en la oka jarcento de Barato trans Ĉinio al Japanio kaj fariĝis tie konata kiel „mizaru, kikazaru, iwazaru“. En la…

  • J.J. Rousseau: La revoj de sola promenanto (traduko laŭ germana traduko)

    - 14 May 2009
    migrinto kaj migranto
    Jean Jacques Rousseau (1712 ĝis 1778) La revoj de sola promenanto Unua promeno Tiel mi do estas sola sur la tero, ne plu havas fraton, nek proksimulon, nek amikon, nek societon krom mi mem. La plej societema kaj plej amplena homo inter la morteblaj estas proskribita de siaj kunhomoj. Kun sia "akre rigardanta malamo" ili unuanime esploris, kiu turmento estus por mia sentema koro la plej kruela, kaj ili perforte disŝiris ĉiujn bendojn, kiujn ili ligis al mi. Ankaŭ kon…

  • Tiia Toomet: La nigra miliono (pri nombroj kaj homoj)

    - 25 May 2009
    Tiia Toomet La nigra miliono Nombroj estas kaj grandaj kaj malgrandaj, same kiel la homoj. Komence la nombroj estas malgrandaj, iom post iom ili kreskas kaj fariĝas pli kaj pli grandaj. Ju pli grandaj fariĝas la nombroj des pli malproksimen ili foriĝas de ni. La malgrandaj nombroj estas al la infanoj plej proksimaj. Ili estas bonaj amikoj kaj ludkunuloj de la infanoj. La infanoj povas ilin kunmeti kaj disigi, skribi sur paperon, legi ilin je horloĝo, en paĝ…

  • Wlodzimierz Pazniewski: Motivo de la labirinto (eseotraduko)

    - 15 Aug 2012
    Labirinto en Malto
    Wlodzimierz Pazniewski Motivo de la labirinto La vera labirinto estis konstruita laŭ la projekto de profesoro de l' geometrio antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj sub la rokoj de Malto. Ĝiaj torditaj koridoroj havis elipsan formon, kaj ili ĉiuj strebis al la sama punkto. La viro, kiu konstruis la subteran tunelreton, kiu estis longa kelkajn kilometrojn, estis ruĝharara greko el Aleksandrio. Dum longa tempo la koridorkaptilo servis kiel prizono, el kiu ne eblis fuĝi, kvankam la oficaj surskribo…

  • Kurt Tucholsky: Konsiloj por malbona parolanto /desegno de Eder Benedetti / Kurt Tucholsky: Ratschläge für einen schlechten Redner

    - 26 Nov 2012
    Parolu mondo, desegnis  Eder Benedetti
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/kurt-tucholsky-konsiloj-por-malbona.html Kurt Tucholsky Konsiloj por malbona parolanto Komencu neniam per la komenco, sed ĉiam tri mejlojn antaŭ la komenco! Iel tiel: „Karaj gesinjoroj! Antaŭ ol mi venas al la komenco de la temo de la hodiaŭa vespero, lasu min mallonge paroli pri...“ Jen vi jam havas preskaŭ ĉion, kio karakterizas belan komencon: rigida alparolo, la komenco antaŭ la komenco; la anonco, ke vi intencas par…

  • Reiner Kunze: Budho (eseo)

    - 27 Jun 2012
    La ora Budho
    Reiner Kunze Budho En la frankfurta eldonejo Insulo (Insel) "Ribelo de la aĵoj" (Aufstand der Dinge) de Erhardt Kästner mi legas: "Cent kaj kvindek metrojn for de la Hagia Sophia kaj ducent metrojn for de la moskeo de sultano Aĥmed, en la Divan Yolu Dŝadesi estas ĝardena restoracio, kiu havas ankaŭ internejon kaj unuan etaĝon, kaj ĝi nomiĝas "Lale", tio signifas "Al la tulipo", jen renkontiĝejo por vagabondoj, fervore svarmata de knabinoj, al kiuj sukcesis aspektaĉi eks…

  • Georges Roditi: DA DIE "REPTILIEN" UNVERBESSERLICH SIND, ... / ĈAR LA REPTILIOJ ESTAS NEPLIBONIGEBLAJ,...

    - 03 Oct 2009
    Afabla vendisto de ornamaĵoj
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/georges-roditi-car-la-reptilioj-estas.html Georges Roditi ĈAR LA REPTILIOJ ESTAS NEPLIBONIGEBLAJ, temas pri tio bloki la aliron al la potenco kontraŭ ili . Ili kapablas regi preskaŭ tiel bone kiel konkeri tiun potencon. Sed tio, kio plej profunde determinas ilian politikan konduton, estas antaŭhoma. Ilia plej interna naturo celas detrui ĉiun kontraŭulon, kaj ĝi turnas sin ĉe la aliaj al la sa…

  • Cezar: Eĉ tombejaj anĝeloj revas....

    - 09 May 2014
    Du revantaj tombejaj anĝeloj
    Cezar: Du revantaj tombejaj anĝeloj Kara leganto, tiun bildon mi fotis en vilaĝa tombejo apud Gnandstein, kiun mi ofte vizitas kun mia edzino per aŭto aŭ surbicikle en nia regiono apud Kohren-Sahlis kaj Gnandstein . Mi konscias, ke tiu foto estas sufiĉe kiĉa foto, sed tio estis ja mia intenco, mi konfesas (sed ne diru tion plu al iu:), ke mi estas ŝatanto de kortuŝiga kiĉo. Tion mi havas komune kun iama amikino de Kafka, kiel ŝi nomiĝis, ĉu Milena? Ŝi skribis eĉ bel…