Esperanto-Muzeo en Svitavy's articles

  • Esperanto-Muzeo festas sian trian naskiĝdatrevenon!

    - 20 Sep 2011
    muzea emblemo
    Ĝuste antaŭ tri jaroj, la 20-an de septembro 2008 estis en teretaĝo de romantisma Domo de Ottendorfer en la urbo Svitavy, situanta en la koro de Ĉeĥio, solene inaŭgurita Esperanto-Muzeo. Ĝi estiĝis oficiala filio de la Urba muzeo kaj galerio en Svitavy dank al kunlaboro inter UMG, Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la loka Klubo de geamikoj de Esperanto. Ĝian ekeston grave finance subtenis Muzeo pri kulturo de Ĉeĥa respubliko, La urbo Svitavy kaj la fondaĵo Esperantic Studies Foundation (Usono)…

  • Operkantisto Miroslav Smyčka jubileas!

    - 16 Sep 2011
    Operkantisto Miroslav Smyčka (1926-)  festas sian jubileon
    La 11-an de septembro emerita opersolisto kaj honora membro de Ĉeĥa esperanto-Asocio Miroslav Smyčka ĝisvivas en enviinda freŝeco 85 jarojn. Dum siaj nekredeblaj 60 jaroj ĉe teatro li plenumis rolojn en la plej famaj operoj. Li plu viglas en siaj (ne nur) poresperantaj artaj aktivecoj. Ni elkore gratulas kaj invitas vin ĝui kune almenaŭ virtuale ion el lia arto! Jen troviĝas tiuokaze Aktualigita vikipedia artikolo pri Miroslav Smyčka http://eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyc…

  • Komponisto Antonín Dvořák en Esperanto

    - 10 Sep 2011
    Antonín Dvořák (1841-1904)
    La 8-an de septembro pasis 170 jaroj depost naskiĝo de Antonín Dvořák ( 1841-1904) , plej supozeble eksterlande la plej konata ĉeĥa klasikmuzika komponisto. Artikolon pri lia vivo kaj verkaro vi povas legi en Esperanta Vikipedio http://eo.wikipedia.org/wiki/Antonin_Dvorak Ĉi-okaze ni volas prezenti al vi ankaŭ almenaŭ kelkajn liajn verkojn en Esperanto aŭ lige kun Esperanto. La plej grava estas lia opero "Najado" (ĉeĥlingve "Rusalka"), plej verŝajne la unus…

  • Vikirevuo MOZAIKO iĝas unujaraĝa

    - 30 Aug 2011
    Kiel redaktoro de la retejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio www.esperanto,cz , komence de septembro 2011 mi komencis sur ĝia paĝaro aperigi monatan retan vikirevuon MOZAIKO, kies celo estas promocii uzadon de Esperanto-Vikipedio. La unua intenco estis montri, ke en ĝi troviĝas nemalmultaj kvalitaj artikoloj, multe pli transirantaj kutiman enciklopediecan amplekson, kaj kompareblaj kun tiuj en naciaj lingvoj, do la ĉefa klopodo estis altigi prestiĝon de Esperanto-Vikipedion kaj fidon al ĝi kaj kutimigi…

  • Bonvenon al Vikimanio - unika renkontiĝo de esperantistoj-vikipediistoj!

    - 18 Aug 2011
    Svitavy - ĉefplaco
    Ni invitas vin elkore al la h istorie unua internacia renkontiĝo de esperantistoj-vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri la interreta enciklopedio Vikipedio! Bonvenaj estas kaj spertuloj por renkonti siajn kolegojn, kiujn ili ĝis nun konas eble nur virtuale, kaj novuloj, kiuj volus ekscii pli pri tiu ĉi fascina projekto kaj lerni, kiel mem kontribui al ĝi. Ni ofertos kaj komunajn programojn kaj apartajn seminariojn laŭ grado de progresinteco. La aranĝo okazos…

  • La Kopenhaga UKo spektebla en Youtube!

    - 16 Aug 2011 - 1 comment
    Precipe por tiuj, kiuj ne povis mem partopreni la ĉi-jaran Universalan Kongreson, ni peras plurajn mallongajn videofilmojn el ĝia programo. Kongresaj scenoj (pli ol 5minuta ĝenerala videoriporto) http://www.youtube.com/watch?v=Jrl1MMVpPPI Fragmentoj el interesaj kongresaj prelegoj http://www.youtube.com/watch?v=xqTvTkdEe78 Parolado de Probal Dasgupta kadre de la Solena inaŭguro http://www.youtube.com/watch?v=6KI9b_AN2b8 Prelego pri la projekto Lingvolanĉilo - Springboard to…

  • Ĝuste antaŭ 90 jaroj okazis Universala Kongreso en Prago

    - 01 Aug 2011
    Municipa domo en Prago
    Sur teritorio de Ĉeĥio Universala Kongreso okazis nur dufoje, en 1921 kaj en 1996. Dum tiuj ĉi tagoj ni rememorigas tiun unuan, kiu okazis ekde la 31-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto en Prago en la fama palaco Žofín (legu Ĵofin) sur t.n. Slava insulo. Tamen la inaŭguro okazis en secesia Municipa domo, sur kies loko staris ekde la 14-a jarcento rezidejo de la ĉeĥa reĝo Venceslao la Kvara (filo de Karolo la Kvara), nomata Reĝa Kortego. La praga kongreso, kiu bonvenigis entute 2561 partopr…

  • Esperanto festas hodiaŭ sian naskiĝtagon!

    - 26 Jul 2011 - 1 comment
    Esperanto festas 26.7. sian naskiĝtagon!
    Ĝuste 26.7. (1887) la 28-jara d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof aperigis en Varsovio la "Unuan Libron", la unuan lernolibron de sia projekto de Lingvo Internacia ... Kiel vi mem festos tiun ĉi tagon? Kaj kion vi planas al Esperanto kaj al d-ro Zamenhof donaci? Ja ni jam estis multfoje abunde pridonacitaj de Esperanto ... Ĉiu el ni estas originalo kaj ĉiu el ni posedas iun trezoron, iun kapablon, per kiu ni povas riĉigi la mondon .... Vi eble scipovas bone skribi - aŭ kanti - aŭ entuz…

  • Feria invito al Suda Bohemio I

    - 13 Jul 2011
    Netolice - panoramo
    Dum via somera libertempo en (aŭ proksime al) Sudbohemia regiono nepre ne evitu kvietetosan urbeton Netolice ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Netolice), ofertantan al esperantistaj gastoj interesajn turismajn informojn kaj servojn ..... Ĉio ĉi dank' al du lokaj esperantistoj, i.a. ankaŭ membroj de nia Ipernity: precipe al Vladimír Türk: ( http://www.ipernity.com/home/tuurq ) kaj ankaŭ al Jan Fidel Řepa ( http://www.ipernity.com/home/jan-fidel ). Pri tiu ĉi historia urbeto…

  • Nova tutjara ekspozicio en nia muzeo

    - 23 Jun 2011 - 1 comment
    parto de la nova ekspozicio
    Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto Jen la nomo de la nova tutjara ekspozicio, malfermita en Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio), kadre de la Muzea nokto la 4-an de junio 2011. Intenco de la nova ekspozicio estas prezenti al la publiko Esperanto-movadon kiel komunumom plurisman, idee malferman kaj aktive tolereman , elirantan el la filozofia koncepto de homaranismo de d-ro Zamenhof. La ĉefa devizo de la ekspozicio estas la eldiro „LA VERO ESTAS LIBRO, KIUN NENIU EL NI ANK…

  • Ĥalil Ĝibran - Pri Kredo (el "La Profeto")

    - 20 Jun 2011 - 2 comments
    Ni alportas al vi ciferecigitan parton el la mondfama libro "La Profeto", enhavanta tre saĝajn, afablajn kaj poeziajn paroladojn pri diversaj temoj de la homa vivo. En la ĉeĥa kaj esperanta tradukoj ĝi estis prezentita kadre de la inaŭguro de nia nova ekspozicio en la muzeo la 4-an de junio, ĉar ĝi tre trafe esprimas la idean koncepton de la ekspozicio kaj nian komprenon pri esenco de la vera religio aŭ spiriteco. La sama teksto por elŝuto estas disponebla en Word en la albumo "Ekspozicio Sp…

  • Ni invitas vin al Muzea nokto!

    - 12 May 2011
    Interno de Esperanto-muzeo en Svitavy
    Se vi hazarde ne loĝas tro for de Svitavy aŭ koincide komence de junio planas vojaĝon al aŭ tra Ĉeĥio, akceptu nian elkoran inviton al Muzeo nokto, okazonta sabate la 4-an de junio 2011. En nia Esperanto-Muzeo vi povos vidi - krom la ĝenerale priesperanta ekspozicia parto - ankaŭ solenan inaŭguron de la ekspozicio „ Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto “. Vi povos ne nur konatiĝi kun religioj kaj spiritaj movadoj reprezentitaj en Esperanto-movado kaj vidi ties li…

  • 10 000 vizitoj!

    - 05 May 2011
    Verdstela koro surmanplate
    La 4-an de majo, la antaŭvesperon de la kvarmonata naskiĝtagoo de nia muzea paĝo ĉi-tie, ni atingis la dekmilan viziton! Ni elkore dankas por viaj favoro kaj ripetataj vizitoj, ĝojigas nin novaj kontaktoj, kiujn ni tiel ligis kaj esperas ke nia kontaktiĝado plu daŭros, kreskos kaj riĉiĝos je novaj eblecoj kaj komunaj projektoj (ni prezentos espereble baldaŭ niajn proponojn). Ni ĝuas ankaŭ vizitojn ĉe viaj hejmpaĝoj kaj planas pli informi pri valoraĵoj kaj interesaĵoj en Ipernity…

  • Paskaj popolkutimoj en Ĉeĥio

    - 23 Apr 2011
    Paskaj ovoj
    Pasko estas ne nur pinta spirita festo juda kaj kristana, sed ankaŭ ankoraŭ pli antikva festo de printempo, de renaskiĝanta naturo kaj de espero pri daŭrigo de la vivo . Tial al ĝi apartenas ankaŭ multnombraj popolaj kutimoj. kiuj parte similas kaj parte diferencas en diversaj landoj. Ni volus konatigi vin kun la plej konataj popolkutimoj en Ĉeĥio kaj scivolas, kiel estas en viaj hejmlandoj! Vi povas aldoni viajn informojn al la subaj komentarioj! Verda ĵaŭdo – tiutage ĉiuj f…

  • Ni rememoru datrevenon de forpaso de d-ro Zamenhof

    - 12 Apr 2011
    La 14-an de aprilo 1917 forpasis iniciatinto de nia lingvo, d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof. Omaĝe al li ni fondis en nia Ipernity-paĝo apartan albumon http://www.ipernity.com/doc/181031/album/230642 , kien ekde hodiaŭ ĝis fino de aprilo ni alŝutados materialojn pri lia vivo kaj verkaro. Enestos historiaj fotaĵoj, kolektobjektoj, tekstaj dosieroj, aŭdregistraĵoj kaj filmetoj. Ni invitas vin al ripetaj vizitoj! Amike Pavla

  • Ni petas helpon por pretigi novan muzean ekspozicion!

    - 11 Apr 2011 - 2 comments
    Karaj kaj estimataj, nia Esperanto-Muzeo nun pretigas (okaze de t.n. Muzea nokto la 4-an de junio 2011) novan ekspozicion, kies temo estos „Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto“. La celo de la ekspozicio estas montri laŭeble ĉiujn religiojn kaj spiritajn kaj filozofiajn mondkonceptojn, kie agas esperantistoj aŭ kiuj havas iun rilaton al Esperanto en laŭeble bunta enciklopedi-stila formo. Ni klopodos prezenti al publiko Esperanto-movadon kiel malfermitan nekonsumisman ko…

  • Naskiĝtago de Komenio

    - 28 Mar 2011
    La 28-an de marto oni celebras la naskiĝdatrevenon de la elstara ĉeĥa pedagogo kaj filozofo, Jan Amos Komenský - esperantlingve Komenio (1592-1670), portanta nemalprave la epiteton Instruisto de la nacioj ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Komenio ). Sendube li apartenas al la eŭropaj granduloj, kies multaj pensoj ankoraŭ nun, post pli ol 350 jaroj, daŭre modernas kaj aktualas. Por ni esperantistoj li ofte nomatas prapatro de la ideo de la internacia lingvo . Tiuteme estas menciat…

  • Porinforme - ni fariĝis PRO-membro

    - 16 Mar 2011
    Ĝoje ni informas niajn vizitantojn kaj geamikojn, ke ekde hodiaŭ ni havas pagitan membrecon por 2 jaroj. Tio ebligos, ke ni havos nelimigtan stokospacon kaj ĉiuj niaj gastoj povos libere elŝuti al siaj komputiloj ĉiujn specojn de dosieroj (do ankaŭ videofilmetojn, sonregistraĵojn kaj tekstojn). Ni estas pretigantaj kolekton de "Biblioteko" kaj aliaĵojn, kiujn ni iom post iom alŝutados, esperante, ke vi havos pro tio instruon, amuziĝon aŭ utilon. Amike Pavla Dvořáková

97 articles in total