Ni invitas vin elkore al la historie unua internacia renkontiĝo de esperantistoj-vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri la interreta enciklopedio Vikipedio!

Bonvenaj estas kaj spertuloj por renkonti siajn kolegojn, kiujn ili ĝis nun konas eble nur virtuale, kaj novuloj, kiuj volus ekscii pli pri tiu ĉi fascina projekto kaj lerni, kiel mem kontribui al ĝi. Ni ofertos kaj komunajn programojn kaj apartajn seminariojn laŭ grado de progresinteco.


Svitavy - ĉefplaco

La aranĝo okazos
ekde la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011
en Svitavy, urbo situanta en centro de Ĉeĥio,
ĉ. 200 km norde de Vieno , bone trafike atingebla el ĉiuj direktoj.

La renkontiĝon organizas Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun E@I, la lokaj konorganizantoj estas Gimnazio Svitavy kaj Klubo de geamikoj de Esperanto Svitavy.


Supozata programo:

prelegoj

trejnado pri Vikipedio kaj aliaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio

(event. pri aliaj komputilaj lertecoj) por komencantoj kaj spertuloj·

fakaj diskutoj kaj laborgrupoj ·

vespera (neformala) programo (filmprojekciado, muzikumado ktp) ·

duontaga ekskurso al Litomyšl (renesanca urbeto en la UNESKO-listo)


Vilao de Ottendorfer el 1892 - sidejo de la Esperanto-Muzeo Kompreneble dum la programo vi havos la eblecon viziti

ankaŭ nian Esperanto-Muzeon

kaj same aliajn interesajn ejojn de la Domo de Ottendorfer, kie nia muzeo troviĝas (belega historia kultursalonego, agrabla teejo).

Ĉiuj detalaj informoj pri la lokaj kondiĉoj, programo, trafiko, partoprenkotizoj, pagmanieroj kaj ankaŭ fotoalbumo troviĝas en la retejo http://www.vikimanio.estranky.cz.

Kontakradreso: evikimanio@gmail.com

Ni atentigas, ke ĝis 31.8. validas la plej favora aliĝperiodo!

Ni esperas, ke ankaŭ dank al via partoprenon ni sukcesos estigi enhave buntan,

altnivelan kaj instigan aranĝon!

Sincerkore invitas vin kaj antaŭĝojas vin Pavla Dvořáková, la ĉeforganizanto

kaj prizorganto de tiu ĉi Ipernity-paĝo