All articles concerning Neide Barros Rego
Photos
|
Documents
|
Articles
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (14) - Maxence VAN DER MEERSCH
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, kun plezuro mi prezentas al vi la sekvan epizodon de la franca romano, kiun mi klopodas esperantigi; tiun rakonton mi felietone publikigas sur mia blogo: mdereyger.blogspot.com Agrablan legadon! ... kaj ne hezitu skribi viajn komentojn aŭ rimarkojn. Bonan kuraĝon dum tiu malfacila tempo... Fartu bone! Mi kore dankas mian amikon IVAR por lia valorega helpo!
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (12) - Maxence VAN DER MEERSCH
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Pro nekomprenebla kialo, Ipernity denove ebligas al mi aldoni la sekvajn epizodojn de via felietono (kiun mi intertempe publikigis sur mia retpaĝaro "Mia blogo en Esperanto" mdereyger.blogspot.com Nb : ekde tiu epizodo, mi provis esperantigi ĉiujn nomojn. Mi deziras al vi agrablan legadon!
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (8) - Maxence VAN der MEERSCH
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (5) - Maxence VAN der MEERSCH
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Dankon pro viaj pacienco kaj komprenemo ĉar mi longe forestis pro kor-operacio. Finfine, kaj kun granda plezuro, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca romano "Quand les Sirènes se taisent". Agrablan legadon! Mi kore dankas al IVAR kaj ANJO pro ilia amika helpo; NOĈJO kaj ERZSEBET pro ilia fidela intereso.
-
Karaj geamikoj...
Karaj geamikoj kaj legantoj, Ne!... mi tute ne kabeis!... Jen mi estas denove kun vi post (tre) longa malĉeesto. Mi ĵus pasigis ses semajnojn en malsanulejoj (en Tours kaj Bourges, en la centro de Francio), kie mi trapasis du operaciojn de la koro. Feliĉe mi fartas nun pli bone, sed tamen necesas ripozi kaj eviti strebojn... antaŭ tria operacio malpli grava (tra la aorta arterio). La tradukadon mi intencas daŭrigi kiel eble plej baldaŭ! Dankegon pro via amikeco kaj ... via pacienco!…
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (1933) - Maxence VAN der MEERSCH
Maxence Van der Meersch naskiĝis en norda Francio (Roubaix, apud Lillo) en1907, kaj mortis en 1951 (Le Touquet). En 1932, kun tuja sukceso estis eldonita lia unua romano "La Maison dans la Dune" (kiun mi jam tradukis : "La Domo inter la Dunoj"). En 1936, lia verko "L'Empreinte du Dieu" ("La Signo de l' Dio") gajnis la Premion Goncourt. Li skribis entute dudekon da romanoj, kiuj plejofte ricevis grandan sukceson. La regiono ne forgesis lin kaj donis lian nomon al multaj lernejoj kaj stratoj. Kun plezuro, mi intencas esperantigi kaj (felietone) prezenti al vi tiun ĉi elstaran romanon - "Quand les Sirènes se taisent" = "Kiam silentas la sirenoj" (1933) - kiu temas pri fabrikistoj travivantaj teruran strikon dum la jaroj 1930. (La verkiston oni kelkfoje nomis "la norda Zola")... Mi tutkore deziras al vi agrablan legadon! Por elŝuti kaj legi "La Domo inter la Dunoj", jen la ligilo : www.ipernity.com/doc/mike59/47515342 Koran dankon al ANJO, IVAR kaj GINETTE pro ilia amika helpo!
-
LA BILARDPARTIO (2/2) - Alphonse DAUDET (1840-1897)
-
NANTAS (5a epizodo) - Emile ZOLA
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (96)
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (93)
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (87)
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (73)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, Jen la sekva epizodo de via felietono, kiun mi esperantigis por via plezuro! Kun la espero, ke plaĉos al vi tiu rakonto, mi deziras al vi agrablan legadon! Por malkovri la unuan epizodon, jen la ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Koran dankon al IVAR, TREVOR STEELE kaj GINETTE pro iliaj amikaj rimarkoj!
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (63)
Karaj geamikoj, Jen (finfine) la sekva epizodo de via felietono. Ĉu Raŭl kaj Kristina sukcesos fuĝi?... Mi deziras al vi agrablan legadon! Por malkovri la unuan epizodon : www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Elkoran dankon al IVAR, JADRANKA, NOĈJO, GINETTE kaj KATRINO pro ilia amika apogo!!!
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (61)
Karaj geamikoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus tradukis. Mi esperas, ke plaĉos al vi la rakonto. Agrablan legadon! Por malkovri la unuan epizodon, jen ties ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Mi kore dankas al IVAR, GINETTE kaj KATRINO pro ilia tre atenta legado kaj amika helpo!
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (37)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekvo de via felietono... BONAN LEGADON mi tutkore deziras al vi! Koran dankon al IVAR, JADRANKA kaj GINETTE pro iliaj amikaj rimarkoj!
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (28)
Karaj legantoj kaj geamikoj, jen la sekva epizodo de la fama romano de Gaston Leroux "Le Fantôme de l'Opéra", kies tradukon mi proponas ĉi tie. Mi esperas, ke la rakonto plaĉos al vi... BONAN LEGADON! Por legi la antaŭan epizodon : www.ipernity.com/blog/mike59/866938 Se vi deziras malkovri la komencon de tiu felietono, jen la ligilo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Koran dankon al IVAR kaj ANJO pro ilia amika helpo!!!
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (27)
Mia traduko de la fama franca romano : "Le Fantôme de l'Opéra" de Gaston LEROUX ... Ŝajnas, ke la renkonto inter Raŭl kaj Kristina ne tre feliĉe okazas... BONAN LEGADON, KARAJ GEAMIKOJ ! ... kaj koran dankon pro via fideleco! Ligilo al la antaŭa epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/856692 Por malkovri la komencon de la romano : www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Elkoran dankon al IVAR kaj HELJA pro iliaj taŭgaj rimarkoj.
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (24)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... En tiu epizodo, ni ekkonas la historion de Kristina Daae. Ĝuu la legadon! Ligilo al la unua epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Ligilo al la antaŭa epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/821746 Elkoran dankon al IVAR, JADRANKA kaj GINETTE pro la taŭgaj rimarkoj!!!
-
La Fantomo de l' Operejo (13)
Elkoran dankon al IVAR, GINETTE kaj CEZAR pro ilia amika helpo. Ligilo al la unua epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731
-
Multegaj videoj en Esperanto ... por vi!
Mia amiko PASCAL VILAIN ĵus sendis al mi tiun ĉi tre longan kaj interesan liston de videoj aperintaj en aŭgusto ĉe la reto. Li mem ricevis ĝin de JACQUES BARATIE, kiu ellaboris tion por UFE-anoncoj. La klarigojn vi legas en la franca sed ĉiujn filmetojn oni spektas en Esperanto. Dankegon al PASCAL kaj JACQUES! ... kaj agrablan spektadon al ĉiuj vi !!!
-
NI MALKOVRU BUDAPEŜTON KUN LA MIRINDA KANTO DE ANJO.../ Découvrons Budapest avec la voix magnifique de notre amie ANJO qui chante en ESPERANTO !
Tre talenta esperantlingva artistino ĉeestas en Ipernitio (fakte ne nur unu!)... Per tiu belega filmeto en "You-Tube", ni malkovru Hungarion kaj ĝian ĉefurbon... sed ni ankaŭ aŭskultu la ĉarman voĉon de nia amikino ANJO !!! GRATULON KAJ DANKEGON, KARA ANJO !!!
-
SEN FAMILIO...
Karaj geamikoj de Ipernity... Bonvolu permesi al mi tiun elkoran inviton... Jam de pluraj monatoj, mia amiko NOEL LECOMTE ade tradukas multajn tekstojn de famaj francaj verkistoj, ĉefe de la deknaŭa jarcento : Daudet, Maupassant, Allais...
-
ESPERANTO & IDEES-CADEAUX POUR LES FÊTES...
Vous aimez la musique et ... soutenez l'espéranto... "VINILKOSMO" a certainement plein d'idées-cadeaux pour vous... Voici le dernier bulletin d'info du site de Flo' ... MERCI DE SOUTENIR "VINILKOSMO" & L'ESPERANTO EN MUSIQUE!!!
-
NOVAĴOJ DE "VINILKOSMO" : KANZONOJ, MUZIKO KAJ VIDEO...
Informletero de Vinilkosmo n-ro 25 pri aktualaj esperanto-muzikoj ( vidu ankaŭ http://www.vinilkosmo.com/?newsletter=25&lge=e ) JEN LA ESPERANTA VERSIO DE LA LASTA LETERO DE "VINILKOSMO". DANKEGON AL FLO!!!
-
jOmO KANTAS "JEN NIA MONDO"
Giornata Europea delle Lingue svoltasi a Chiavari il 26 settembre 2009 jOmO estas vere mirinda kantisto, ĉu ne? Oni povas aĉeti lian KD-ojn ĉe VINILKOSMO : https://www.ipernity.com/home/vinilkosmo
-
GRATULON AL BRAZILO!!!!
Tutkore mi gratulas ĉiujn geamikojn de Brazilo kaj de tuta Sudameriko pro la Olimpiaj Ludoj en Rio de Janeiro en 2016 !!!
-
LOREENA McKENNITT - THE MYSTIC'S DREAM
Ĉu vi konas Loreena McKennitt? Ŝi havas belegan voĉon laŭ mi... Ĉu vi samopinias??? Malkovru tiun mirindan artistinon koncerte... Connaissez-vous Loreena McKennitt? Selon moi, elle a une voix superbe... Êtes-vous de mon avis??? Découvrez cette merveilleuse artiste en concert... Do you know Loreena McKennitt? I think she's got a splendid voice? Do you agree??? Discover this wonderful artist in concert...
-
ANTON DVORAK - SLAVA DANSO / DANSE SLAVE N°1 (Seiji OZAWA & WIENER PHILARMONIKER)
Vi certe konas la "Nova Mondo Simfonio"-n de Anton Dvorak sed jen unu malpli konata el liaj verkoj, kiun mi tre ŝatas... kaj dezirus malkovrigi al vi! Vous connaissez certainement la "Symphonie du Nouveau Monde" d'Anton Dvorak mais voici une autre de ses oeuvres moins connue qui me plaît beaucoup... et que je voudrais vous faire découvrir ! You certainly know the "New World Symphony" from Anton Dvorak but here's another of his less famous works which I really like ... and would love to share with you!
-
MICHEL POLNAREFF - LETTRE A FRANCE (14 juillet 2007 à PARIS)
Mia plej ŝatata franca kantisto kaj muzikisto. Post multaj ekziljaroj en Usono, li finfine revenis al Francujo por escepta koncerto en Parizo apud la Ejfelturo, okaze de nia nacia festo en 2007. Poste li denove renkontis sian entuziasman publikon dum triumfa turneo tra nia lando. Le chanteur et musicien français que je préfère. Après de nombreuses années d'exil aux Etats-Unis, il est enfin revenu en France pour un concert exceptionnel à Paris, au pied de la Tour Eiffel, à l'occasion de notre fête nationale en 2007. Il a ensuite retrouvé son public enthousiaste lors d'une tournée triomphale à travers notre pays.
-
UNA LACRIMA SUL VISO - BOBBY SOLO
Ege plaĉas al mi italajn kanzonojn. Jen unu el miaj plej ŝatataj. (Festivalo de San Remo 1964). J'aime beaucoup les chansons italiennes. Voici l'une de mes préférées.
-
Nova retejo por elŝuti mp3 esperanto- kanzonojn !
Nia estimata Amiko Flo de "Vinilkosmo" informas nin pri la nova muzik-servo (kvarlingve konsultebla), kiun li ĵus aranĝis.
-
NI HELPU AL EDUKADO.NET KAJ KATALYN KOVATS
Ekde la 22an de majo, nia Amikino (ĉe Ipernity) KATALYN KOVATS ekis kampanjon por savi la retejon EDUKADO.NET, kies ŝi estas la redaktorino. Jen retletero, kiun mi ĵus ricevis... DANKEGON pro via helpo!
-
NI HELPU KONATIGI "KANZONAMIKARO"-N... (Esperantistaj kantistoj)
Jam multaj gravaj artistoj ĉeestas ĉe "Ipernity" kaj havas sian propran paĝaron... Bedaŭrinde, ankoraŭ ne ĉiuj el ili konas nian retejon... same kiel multaj esperantistoj... Mi invitas vin viziti la paĝaron kaj la blogon de KANZONAMIKARO...
-
TRADUKO DE LA KANZONO "MA SOLITUDE" FARITA DE NOEL LECOMTE
Denove, Noel Lecomte ne povis rezisti traduki kanzonon, kiun li aŭdis en mia ludlisto. Temas pri soleco kun franca titolo "Ma solitude" kantita de Georges Moustaki. Dankon kaj gratulon pro via tre bona laboro, kara Noel!!! Jen lia ligilo : https://www.ipernity.com/home/58225
-
NIA KOMUNA E-LIBREJO... NOVA ALDONO... BV ALŜUTI ...
Karaj geamikoj kaj samideanoj... Vi eble jam scias, ke la e-librejo de Franko Luin ne plu ekzistas rete... Feliĉe, mia amiko Zhang Xuesong kaj mi elŝutis la tutan e-librejon antaŭ gxia malapero... Ne hezitu do! Tiu-ĉi librejo estas VIA librejo... Tiu-ĉi trezoro estas VIA trezoro... Bonvolu helpi min kaj Zhang ...Ĉi-tiuj e-libroj estas komunaj havoj de ĉiuj la esperantistoj! ... Ni savu do kune nian komunan havon!!! Do BV alŝuti ilin kaj disvastigu ilin!!! https://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911 https://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
-
BONVOLU LEGI BONEGAN TEKSTON PRI JAPANIO ĈE TJERI
TJERI tradukis belegan tekston pri Japanio kaj japana menso... Mi elkore invitas vin elkovri lian bonegan tradukon. Jen la ligilo :
-
Ĉu vi ŝatas BILDSTRIOJN en ESPERANTO? ...
Mi invitas vin viziti la tre bonan blogon de kelkaj junuloj ... Ili certe meritas niajn kuraĝigojn!!! Eble vi jam konas en Ipernitio la blogojn de Brigitte Monfort, Saŝa (Spiritistino) kaj Annuŝka... tri el la farintoj! Certe la traduko al la franca ne estas ĉiam bona, sed mi tre volonte helpos ilin (jam farita por kelkaj desegnaĵoj)...
-
Lanĉfesto de la nova albumo en esperanto de Jacques Yvart (tria parto)
Etan koncerton kun granda ŝanco mi povis ĉeesti dum la lanĉfesto de la nova albumo de Jacques Yvart, en la Kulturdomo de Dunkerque, en la Nordo de Francio, la 19-an de aprilo... Tiam mi faris ankaŭ mian unuan (sed tro mallongan) renkonton kun esperantistoj... Jen la tria parto de mia raporto.