Tiu tragedia vespero estis malbona por ĉiuj. Sinjorino Karlota malsaniĝis. Koncerne Kristinan Daae, ŝi malaperis post la spektaklo. Pasis du semajnoj, dum kiuj oni ne revidis ŝin en la teatrejo, kaj ŝi ne aperis ekster ĝi.

Oni ne konfuzu tiun unuan malaperon, kiu okazis sen ia skandalo, kun la fama forkapto, kiu okazos iom pli poste sub tiel neklarigeblaj kaj tragikaj cirkonstancoj.

Raoul estis ja la unua, kiu komprenis nenion pri la foresto de "la diva". Li skribis al ŝi sub la poŝtadreso de sinjorino Valerius, sed ne ricevis respondon. Komence tio ne mirigis lin ĉar li konis ŝian spiritostaton kaj ŝian decidon rompi ĉiujn rilatojn kun li, kvankam li ne jam sukcesis diveni la kaŭzon.

Des pli kreskis lia doloro, kaj finfine li malkvietis ne vidi la kantistinon sur iu ajn programo. Oni prezentis "Faŭston" sen ŝi. Iun posttagmezon ĉirkaŭ la kvina li iris informiĝi al la direktoroj pri la kaŭzoj de tiu malapero de Kristina Daae. Li trovis la direktorojn tre maltrankvilaj; eĉ iliaj geamikoj ne rekonis ilin : ili perdis ĉiun ĝojon kaj ĉiun vervon. Oni vidis ilin trairi la teatrejon kun klinitaj kapoj, zorgaj fruntoj kaj palaj vangoj, kvazaŭ ilin persekutus iu abomena penso aŭ ilin kaptus iu malico de l' destino, kiu ekpremas homon kaj ne plu lasas lin.

La falo de la lustro implicis multajn respondecojn, sed estis malfacile ricevi klarigojn de la direktoroj tiurilate.

La enketo konkludis pri akcidento pro la eluzado de la pendorimedoj, sed la eksaj kaj novaj direktoroj devintus rimarki tiun eluzadon kaj solvi la problemon antaŭ ol okazos katastrofo.

Kaj mi ja diru, ke tiam sinjoroj Rikardo kaj Moncharmin aspektis tiel ŝanĝitaj, tiel malproksimaj... tiel misteraj... tiel nekompreneblaj, ke multaj abonantoj imagis, ke iu evento eĉ pli terura ol la lustrofalo aliigis la animstaton de la sinjoroj direktoroj.

En siaj ĉiutagaj rilatoj ili montris sin tre malpaciencaj, krom tamen kun sinjorino Giry, kiu retrovis sian funkcion. Oni divenas, kiel ili akceptis la vicgrafon de Chagny, kiam li venis informiĝi pri Kristina. Ili nur diris, ke ŝi ferias. Li demandis, kiom da tempo daŭros tiuj ferioj. Li ricevis iom sekan respondon, ke tiuj estis senlimaj ĉar Kristina Daae tion petis pro sanproblemoj.

"Ĉu ŝi estas do malsana?" li ekkriis. " Kion ŝi havas?"
"Nenion ni scias!"
"Ĉu vi ne sendis al ŝi la kuraciston de l' teatrejo?"
"Ne, ŝi ne petis lin. Ĉar ni fidas ŝin, ni kredis ŝiajn parolojn."

La afero ne ŝajnis natura al Raoul, kiu forlasis la operejon kun plej malhelaj pensoj. Kio ajn okazos, li decidis iri al "panjo Valerius" por informiĝi. Sendube li memoris la viglajn vortojn de la letero de Kristina, kiu malpermesis, ke li faru ion ajn por revidi ŝin. Sed kion li vidis en Perros; kion li aŭdis malantaŭ la pordo de la loĝio; la konversacio, kiun li havis kun Kristina rande de la erikejo : ĉio antaŭsentigis al li ian komploton, kiu, eĉ se iom diabla, tamen estis humana. La ekzaltita imago de la fraŭlino; ŝia tenera kaj kredema animo; la neklara edukado, kiu ĉirkaŭis ŝiajn junajn jarojn per legenda cirklo; la daŭra penso al ŝia mortinta patro; kaj precipe la stato de sublima ekstazo, en kiu ĵetis ŝin la muziko, ekde kiam tiu arto aperis al ŝi en certaj esceptaj kondiĉoj - ĉu li ne povis prijuĝi tion dum la sceno en la tombejo? - ĉio tio aspektis al li kiel morala grundo favora por malbonaj agoj de iu mistera kaj senskrupula persono. De kiu estis Kristina Daae la viktimo? Jen la sencoplena demando de Raoul, dum li rapidegis al panjo Valerius.

Ĉar la vicgrafo havis plej sanan spiriton. Sendube li estis poeto kaj ŝatis la muzikon en ties plej gracia aspekto, kaj li estis granda amanto de malnovaj bretonaj fabeloj, kie dancas la koboldoj; sed li precipe amis tiun etan feinon de l' Nordo, kiu nomiĝis Kristina Daae. Tamen li kredis je supernatureco nur koncerne religion, kaj la plej fantasta rakonto el la mondo ne ebligis, ke li forgesu, ke du kaj du faras kvar.

Kion li ekscios ĉe panjo Valerius? Pri tio li tremis sonorigante al la pordo de la apartamento en la strato Nia-Sinjorino-de-la-Venkoj.

La servistino, kiu iun vesperon estis elirinta antaŭ li el la loĝio de Kristina, venis malfermi la pordon. Li demandis, ĉu sinjorino Valerius estas hejme. Ŝi respondis, ke ŝi estas iom malsana en sia lito kaj ne povas "akcepti".

"Bonvolu montri al ŝi mian vizitkarton", li diris.

Li ne longe atendis. La servistino revenis kaj enirigis lin en etan salonon iom malhelan kaj simple meblitan, kie troviĝis du portretoj : la profesoro Valerius vidalvide al la patro de Daae.

"La sinjorino pardonpetas al la sinjoro vicgrafo", diris la servistino. "Ŝi povos vin akcepti nur en sia dormoĉambro, ĉar ŝiaj malfortaj kruroj ne plu subtenas ŝin."

Post kvin minutoj Raoul eniris ĉambron preskaŭ malhelan, kie en la duonlumo de alkovo li tuj ekvidis la bonan vizaĝon de la bonfarintino de Kristina. La haroj de panjo Valerius estis nun tute blankaj sed ŝiaj okuloj ne maljuniĝis : male, ŝia rigardo neniam estis tiel klara, tiel pura nek tiel infana.

"Sinjoro de Chagny!" ŝi ĝoje ekkriis, etendante ambaŭ brakojn al la vizitanto. " Ha! Vin sendas la Ĉielo!... Ni povos paroli pri ŝi!"

Tiu lasta frazo malgajece sonis en la oreloj de la fraŭlo. Li tuj demandis:

"Sinjorino... Kie estas Kristina?"

---------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------------