En la spektalejo kreskis obtuza voĉbruo. Se la sama aventuro okazus al alia ino ol Karlota, oni huadus ŝin! Sed kun tiu ĉi, kies perfektan voĉorganon ĉiu bone konis, oni ne esprimis koleron sed konsternon kaj timegon.Tian teruriĝon eble spertis la homoj ĉeestante la katastrofon, kiu frakasis la brakojn de la Venuso de Milo!.. kaj tamen ili povis vidi la sekvontan frapon... kaj kompreni...

Sed nun? Tiu bufo estis nekomprenebla!

Tiel estis, ke post kelkaj sekundoj ŝi demandis sin, ĉu vere ŝi mem aŭdis eliri el sia propra buŝo tiun noton - ĉu tio estis noto aŭ ne? - ĉu oni povis nomi tion noto? Noto ankoraŭ estas muziko. Pri tiu inferna bruo ŝi deziris sin persvadi, ke nenio tia okazis, ke nur estis momenta iluzio de ŝiaj oreloj sed ne krima perfido de la voĉorgano.

Senkonsile ŝi rigardis ĉirkaŭ si, serĉante rifuĝon, protekton aŭ prefere la spontanan sekurecon de la senkulpeco de sia voĉo. Ŝiajn premitajn fingrojn ŝi estis metita al sia gorĝo kiel sendefenda kaj protektanta gesto. Ne! Ne! Tiu kvako ne estis ŝia! Kaj ŝajne samopiniis Karolus Fonto mem, kiu rigardis ŝin kun nerakontebla kaj grandega infana stuporo. Ĉar li ja estis tuj apud ŝi. Li ne estis ŝin forlasinta. Eble li povus diri al ŝi, kiel okazis tiu afero? Ne, tion li ne povis! Liaj okuloj stulte kaj fikse rigardis la buŝon de Karlota, kiel la okuloj de infanetoj pripensante la neelĉerpeblan ĉapelon de iluziisto. Kiel do tiom eta buŝo povis enhavi tiom fortan kvakon?

Ĉio tio : bufo, kvako, emocio, teruro, voĉbruo en la ĉambrego, konfuzo sur la scenejo kaj en la kuliso - kelkaj laborantoj montris konsternitajn vizaĝojn - ĉio tio, kiun mi detale priskribas, daŭris nur kelkajn sekundojn. Kelkajn sekundojn, kiuj aspektis senfinaj precipe al la du direktoroj tie supre en la loĝio n-ro 5. Moncharmin kaj Rikardo estis tre palaj. Tiu nekredebla epizodo, kiu restis neklarigebla, plenigis ilin de angoro despli mistera, ke de unu momento ili estis sub la direkta influo de l' fantomo.

Ili estis sentitaj lian spiron. Kelkaj haroj de Moncharmin jam stariĝis sub tiu spiro!.. Kaj Rikardo estis pasinta sian naztukon sur sian ŝvitan frunton... Jes, li estis tie ĉirkaŭ ili... malantaŭ ili, apud ili; ili sentis lin sen vidi lin!..Ili aŭdis lian spiradon... kaj tiel proksime al ili, tiel proksime!... Oni scias, kiam iu ĉeestas... Nu, ili tiam sciis!.. ili certiĝis esti je tri en la loĝio... Ili tremis pro tio... Ili emis fuĝi... Ili ne aŭdacis fari iun movon, interŝanĝi parolon, kiu povus informi la fantomon, ke ili scias pri lia ĉeesto... Kio estis okazonta? Jes, kio?

Okazis la kvako! Super ĉiuj bruoj de la spektaklejo oni aŭdis ilian duoblan kriegon. Ili sentis sin sub la batoj de l' fantomo. Kliniĝante el la loĝio, ili rigardis sinjorinon Karlota, kvazaŭ ili ne plu rekonus ŝin.Tiu knabino de l' infero certe donis per sia kvako la signalon de iu katastrofo! Ha! Tiun katastrofon ili atendis! La fantomo ĝin promesis al ili! La spektaklejo estis malbenita! La brustoj de la du direktoroj jam anhelis sub la katastrofopezo.Oni aŭdis la sufokpremitan voĉon de Rikardo, kiu kriis al sinjorino Karlota: "Nu! Daŭrigu!"

Ne! Sinjorino Karlota ne daŭrigis... Ŝi rekomencis, brave, heroe, la fatalan verson, el kies fino eliris la bufo.

Ĉiujn bruojn sekvis timega silento. La sola voĉo de Karlota denove plenigis la sonoran navon.

"Mi aŭskultas!.." - ankaŭ la spektantoj aŭskultas - "... Kaj tiun solecan voĉon mi komprenas (kvak!) Kvak!.. kiu kantas en mia ... kvak!"

Ankaŭ rekomencis la bufo.

En la spektaklejo aŭdiĝis grandega tumulto. Refalinte en siaj seĝoj la du direktoroj eĉ ne aŭdacas rigardi returne, mankas al ili la forto. La fantomo ridas en iliaj koloj! Kaj fine ili distingeble aŭdas en la dekstra orelo lian voĉon, la neeblan voĉon, la senbuŝan voĉon, la voĉon, kiu diras:
"Tiun vesperon ŝi kantas por dekroĉi la lustron!"

Per komuna movo ili levis la kapojn al la plafono, kaj eligis teruran kriegon. La lustro, la grandega maso de la lustro, venis al ili per la voko de tiu satana voĉo. La dekroĉita lustro plonĝis de la altaĵoj de la ĉambrego kaj rompiĝis meze de l' orkestro
inter mil kriegoj. Tio estis teruro, ĝenerala panika diskurado. Mi ne celas revivigi ĉi tie historian momenton. La scivolemuloj nur bezonas malfermi la gazetojn de tiu epoko. Estis multaj vunditoj kaj unu mortinto.

La lustro frakasiĝis sur la kapon de la kompatinda virino, kiu venis al operejo tiun vesperon por la unua fojo en sia vivo, sur la virinon, kiun elektis sinjoro Rikardo por anstataŭi en ŝia laboro sinjorinon Giry, la lokadistinon de l' fantomo. Ŝi tuj mortis, kaj la morgaŭa gazeto aperis kun tiu ĉeftitolo : "Ducent mil kilogramoj sur la kapon de pordistino!" Tio estis tuta funebra oracio.