LA FANTOMO DE L' OPEREJO (24)

Iam en eta urbeto apud Upsalo loĝis kampanaro kun lia familio. Li kultivis la teron dum la semajno kaj ĉiudimanĉe kantis antaŭ la preĝeja ĥorpupitro. Tiu kamparano havis filinon al kiu – antaŭ ol ŝi sciis legi – li instruis kiel deĉifri la muzikan alfabeton. La patro Daae estis granda muzikisto sed tion li ne konsciis. Li ludis violonon kaj oni rigardis lin kiel la plej bonan vilaĝvioloniston en la tuta Skandinavio. Lia famo disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo, kaj oni ĉiam sin turnis al li por dancigi parojn dum la edziĝfestoj kaj festenoj. La kripla patrino Daae mortis, kiam Kristina apenaŭ aĝis ses jarojn. Tiam la patro, kiu amis nur sian filinon kaj muzikon, vendis sian terpecon kaj foriris al Upsalo por serĉi gloron. Tie li nur trovis mizeron.

Tiam li reiris en la kamparon, ludante siajn skandinavajn melodiojn de foiro al foiro. Dume lia infano, kiun li neniam forlasis, lin ekstaze aŭskultis aŭ kantante akompanis. Iun tagon, en la foiro de Limby, la profesoro Valerius ilin ambaŭ aŭdis kaj kunprenis al Gothenburg. Li asertis, ke la patro estas la plej bona vilaĝviolonisto en la tuta mondo, kaj lia filino naturdonita grava artisto. Oni zorgis pri la edukado kaj instruado de l'infano. Ĉie ŝi mirigis ĉiujn ajn per siaj beleco, gracio kaj dezirego bone diri kaj fari. Ŝi tre rapide progresis. Tiam la profesoro kaj lia edzino translokiĝis al Francio, kunprenante Kristinan kaj ŝian patron. La "patrino" Valerius traktis Kristinan kiel sian propran filinon. La patro Daae komencis malfortiĝi pro hejmsopiro. En Parizo li neniam promenis. Li vivis en ia sonĝo, kiun li daŭrigis per sia violono. Tutajn horojn li enfermiĝis en la ĉambro kun sia filino, kaj oni aŭdis lin violoni kaj tre dolĉe kanti. Kelkfoje la patrino Valerius venis aŭskulti malantaŭ la pordo, eligis profundan vespiron, forviŝis larmon kaj ŝtelkaŝe foriris. Ankaŭ ŝi sopiris al sia skandinava ĉielo.

La patro Daae ŝajnis revigliĝi nur somere, kiam la tuta familio foriris ferii en Perros-Guirec, en bretona loko ankoraŭ nekonata de la Parizanoj. Li ŝategis la tiean maron, kiu aspektis al li samkolora kiel tie for. Sur ties plaĝo, li ofte ludis siajn plej plendemajn melodiojn kaj li asertis, ke la maro silentas por ilin aŭskulti. Kaj li tiom petegis la patrinon Valerius, ke ŝi fine akceptis la novan kapricon de l' eksa bardo.

Kiam okazis la "pardonoj"*, la vilaĝfestoj kun dancoj kaj "dérobées" **, kiel antaŭe li foriris kun sia violono kaj rajtis kunpreni sian filinon dum unu semajno. Oni ne laciĝis aŭskulti ilin. Por la tuta jaro, ili elverŝis harmonion en la plej malgrandaj vilaĝetoj; rifuzante la gastejajn litojn, ili noktis en garbejoj, sin premante unu kontraŭ la alia sur la pajlo, same kiel en la epoko, kiam ili estis malriĉegaj en Svedio. Tamen ili surhavis tre konvenajn vestojn, rifuzis la monon, kiun oni donacis, kaj neniam monkolektis. Ĉirkaŭ ili la homoj tute ne komprenis la konduton de tiu vilaĝviolonisto, kiu vagadis kune kun tiu bela infano, kiu tiel bele kantis kvazaŭ anĝelo en paradizo. De vilaĝo al vilaĝo oni sekvis ilin.

Iun tagon, juna knabo el la urbo petis de sia guvernistino, ke ŝi iru longan vojon kune kun li, ĉar li ne povis forlasi la etan knabinon, kies voĉo tiel dolĉa kaj pura kvazaŭ katenis lin. Tiel, ili alvenis al kreko, kiun oni ankoraŭ nomas Trestraou. En tiu loko estis tiam nur la ĉielo, la maro kaj la ora marbordo. Sed precipe kutime blovis forta vento, kiu forportis la skarpon de Kristina en la maron. Kristina eligis krion kaj etendis la brakojn, sed la vualo jam estis for sur la ondoj. Ŝi aŭdis voĉon, kiu diris :

"Ne zorgu, fraŭlino! Mi tuj iros en la maron por repreni vian skarpon!"

Kaj ŝi vidis etan knabon, kiu kuris malgraŭ la krioj kaj protestoj de tute nigre vestita virino. La knabeto eniris tute vestita en la maron kaj realportis al ŝi la skarpon.

En kia kompatinda stato estis la eta knabo kaj la skarpo!

La nigre vestita virino ne povis kvietiĝi; dume Kristina ridegis kaj brakumis la knabeton. Tiu ĉi lasta estis la vicgrafo Raŭl de Chagny, kiu loĝis tiam en Lannion ĉe sia onklino. Dum tiu sezono ili renkontiĝis preskaŭ ĉiutage kaj kune ludis. Pro peto de la onklino, kaj pere de la profesoro Valerius, la patro Daae konsentis fari kursojn de violono al la juna vicgrafo. Tiel Raŭl lernis ŝati la samajn melodiojn, kiuj plezurigis la infanaĝon de Kristina.



* "Pardono" = en Bretonio : tradicia religia evento, kvazaŭ pilgrimo.
** "Dérobée" = en tiu bretona danco, la dancantoj laŭvice interŝanĝas sian partnerinon, kvazaŭ "forrabo".

-----------------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------