LA FANTOMO DE L' OPEREJO (25)
Ambaŭ havis proksimume la saman reveman kaj kvietan animon. Al ili nur plaĉis la antikvaj bretonaj rakontoj kaj fabeloj, kaj ilia ĉefa ludo estis serĉi tiujn ĉe la pordosojloj, same kiel almozuloj. "Sinjorino aŭ bona sinjoro, ĉu vi bonvolu rakonti etan fabelon ?" Kiu el la maljunaj bretonaj avinoj neniam vidis - almenaŭ unu fojon en sia vivo – koboldon, kiu dancadis sur la erikejo en la lunlumo ?!
Sed ilia ĝojego okazis dum la krepusko, en vespera pacego, post kiam la suno subiris en la maron. Tiam la patro Daae venis sidiĝi apud ilin vojstrande. Kaj, kvazaŭ li ne volus timigi la fantomojn, kiujn li elvokis, mallaŭte rakontis belajn, dolĉajn aŭ terurajn legendojn el la norda lando. Jen bela kiel la fabeloj de Andersen, jen trista kiel la kantoj de la granda poeto Runeberg.* Kiam li silentis, ambaŭ infanoj petis : "Plue !".
Iu rakonto komencis tiel :
"Reĝo sidis en barketo, sur iuj el la trankvilaj kaj profundaj akvoj, kiuj malfermiĝas kvazaŭ okulo meze de la novegaj monteroj... "
Kaj alia :
"La eta Lotte pensis pri ĉio kaj nenio. Somera birdo kun printempa krono sur siaj blondaj bukloj, ŝi ŝvebis en la sunaj sunradioj. Ŝi dorlotis sian patrinon, estis fidela al sia pupo, ne malzorgis siajn ruĝajn ŝuojn, robon kaj violonon, sed precipe ŝatis endormiĝi aŭdante la Muzikanĝelon."
Dum la bona viro rakontis tion, Raŭl rigardis la bluajn okulojn kaj orajn harojn de Kristina. Kaj tiu ĉi opiniis, ke la eta Lotte estas vere feliĉa tiel aŭskulti la Muzikanĝelon. En ĉiuj rakontoj de la patro Daae intervenis tiu Anĝelo, kaj la infanoj senfine petis klarigojn pri Li. La patro Daae asertis, ke ĉiuj grandaj muzikistoj almenaŭ unu fojon en sia vivo ricevis la viziton de la Muzikanĝelo. Kelkfoje, Li kliniĝis super ilian lulilon, kiel okazis al la eta Lotte. Tiel ekzistas mirinfanoj, kiuj sesjaraĝe ludas violonon pli bone ol kvindekjaraĝaj viroj ; koncedu, ke tio estas vere mirinda ! Iufoje la Anĝelo venas multe pli malfruen, ĉar la infanoj ne estas obeemaj, rifuzas lerni sian metodon, kaj preteratentas la gamojn. Iufoje Li neniam venas, ĉar oni havas nek puran koron nek trankvilan konsciencon. La Anĝelon oni neniam vidas, sed Li aŭdiĝas al la antaŭdestinintaj animoj. Tio ofte okazas en tiu momento, kiun ili malplej antaŭvidas, kiam ili estas tristaj kaj senkuraĝigitaj. Tiam la oreloj subite sensas ĉielajn harmoniojn, dian voĉon, kiujn ili memoros sian tutan vivon. Pro tio la homoj, kiujn la Anĝelo vizitis, restas kvazaŭ flamantaj. Ili vibras per tremeto, kiun la aliaj mortontoj ne konas. Kaj ili havas tiun privilegion : ili ne povas ludi instrumenton, aŭ malfermi la buŝon por kanti, sen aŭdigi sonojn, kiuj, pro ties beleco, hontigas la aliajn homajn sonojn.
La homoj, kiuj ne scias, ke la Anĝelo vizitis tiujn personojn, diras, ke tiuj ĉi estas geniuloj.
La eta Kristina demandis sian patron, ĉu li iam aŭdis la Anĝelon. Sed la patro Daae triste kapneis, kaj liaj okuloj brilis, kiam li rigardis sian infanon, kaj diris :
"Infano mia, vi iam aŭdos Lin ! Kiam mi estos en la ĉielo, mi sendos Lin al vi, tion mi promesas."
En tiu epoko la patro komencis tusadi. Alvenis la aŭtuno, kiu disigis Kristinan kaj Raŭlon.
Kiam ili refoje renkontiĝis post tri jaroj, ili jam fariĝis gejunuloj.
Tio denove okazis en Perros, kaj de tiu renkonto, Raŭl konservis impreson tian, ke ĝi turmentis sian tutan vivon. La profesoro Valerius mortis sed, pro siaj propraj interesoj, la patrino Valerius restis en Francio kune kun Daae kaj lia filino. Tiuj ĉi daŭre kantis kaj ludis violonon. En sian harmonian revon ili kuntrenis sian protektantinon, kiu ŝajnis vivi nur per muziko.
La junulo hazarde venis al Perros, kaj same eniris la domon, kie antaŭe loĝis lia eta amikino. Li unue vidis la oldulon, kiu stariĝis el sia seĝo kun larmoj en la okuloj, kaj brakumis lin dirante, ke ili konservas lian fidelan memoron. Fakte, ne okazis unu tago, kiam Kristina ne parolis pri Raŭl. La maljunulo ankoraŭ babilis, kiam la pordo malfermiĝis, kaj, ĉarma kaj servopreta, eniris la fraŭlino, kiu alportis fumantan teon sur pleto. Ŝi rekonis Raŭlon kaj surtabligis la pleton. Iomete ruĝiĝis la ĉarma vizaĝo ; dum momento ŝi hezitis, silentis. La patro rigardis ilin ambaŭ. Raŭl proksimiĝis al la junulino kaj brakumis ŝin kun kiso, kiun ŝi ne evitis. Ŝi faris al li kelkajn demandojn, bone plenumis sian gastigantan devon, reprenis la pleton, kaj eliris el la ĉambro. Poste ŝi iris rifuĝi sur benkon en la ĝardena soleco. Por la unua fojo kirliĝis sentoj en ŝia adoleska koro. Raŭl venis rekuniĝi kun ŝi, kaj ambaŭ babilis kun granda embaraso ĝis vespero. Ili tute ŝanĝiĝis, ne rekonis en si tiujn personojn, kiuj ŝajne akiris konsiderindan gravecon. Singardaj kiel diplomatoj, ili parolis pri aferoj sen rilato al siaj naskiĝantaj sentoj. Kiam ili disiĝis, ĉe la vojrando, Raŭl diris al Kristina, dum li konvene kisis ŝian tremantan manon : "Fraŭlino, neniam mi forgesos vin !". Kaj li foriris, bedaŭrante tiun aŭdacan parolon, ĉar li ja sciis, ke Kristina Daae ne povos edziniĝi kun la vicgrafo de Chagny.
* Johan Ludvig RUNEBERG (1808-1877) : grava finna poeto (li skribis en la sveda).
-----------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------
Articles by MIKELO (Michel Dereyger)
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (26)
-
... Kiel okazos la renkonto inter Raŭl kaj Kristina?...
BONAN LEGADON!
Ligilo al la antaŭa ep…
-
27 Feb 2015
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (24)
-
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj...
En tiu epizodo, ni ekkonas la historion de Kristina Daae.…
-
02 Feb 2015
See all articles...
With...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
986 visits
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (25)
Jen la sekvo de via felietono : mia traduko de la fama franca romano "LE FANTÔME DE L'OPERA" de Gaston LEROUX.
Ĝuu la legadon, karaj geamikoj!
Ligilo al la antaŭa epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/825594
Ligilo al la unua epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731
Koran dankon al IVAR, HELJA, GINETTE kaj JADRANKA pro la taŭgaj rimarkoj!
Ĝuu la legadon, karaj geamikoj!
Ligilo al la antaŭa epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/825594
Ligilo al la unua epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731
Koran dankon al IVAR, HELJA, GINETTE kaj JADRANKA pro la taŭgaj rimarkoj!
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.