LA FANTOMO DE L' OPEREJO (26)

Kristina siaflanke iris retrovi sian patron, kaj diris al li :

"Ĉu ankaŭ vi opinias, ke Raŭl ne plu estas tiel afabla kiel antaŭe?... Mi ne plu ŝatas lin!"

Kaj ŝi provis ne plu pensi pri li. Tion ŝi malfacile sukcesis kaj tial plene dediĉis sin al sia tempovora arto. Ŝiaj progresoj fariĝis mirindaj. Tiuj, kiuj aŭskultis ŝin, antaŭvidis, ke ŝi estos la plej granda artistino en la mondo. Sed intertempe ŝia patro mortis, kaj pro tio ŝajnis, ke ŝi ne nur perdis lin, sed samtempe ankaŭ siajn voĉon, animon kaj genion.

Tamen de ĉio tio restis sufiĉe (sed ĝuste) por eniri la konservatorion. Ŝi apartiĝis en nenia maniero, sed ĉeestis la kursojn sen entuziasmo. Ŝi gajnis premion por plezurigi la maljunan patrinon Valerius, kun kiu ŝi daŭre loĝis. La unuan fojon, kiam Raŭl revidis Kristinan en la operejo, li estis ĉarmita de la beleco de la fraŭlino, kaj de la rememorigo pri la dolĉaj bildoj de la pasinteco. Sed lin mirigis la negativa flanko de ŝia arto. Ŝi aspektis indiferenta por ĉio. Li revenis aŭskulti ŝin. Li sekvis ŝin en la kulison. Li atendis ŝin malantaŭ dekorfosto. Li provis altiri ŝian atenton. Pli ol unu fojon li kuniris kun ŝi ĝis la sojlo de ŝia tualetejo, sed ŝi ne vidis lin. Fakte ŝi ŝajne vidis neniun. Paŝis indiferenteco. Raŭl suferis de tio, ĉar ŝi estis bela. Li estis timida kaj ne aŭdacis konfesi al si, ke li amas ŝin.

Tiam okazis "la fulmotondro" de la galao vespero : jen la ĉieloj kvazaŭ ŝiritaj per tiu anĝelvoĉo, kiu aŭdiĝis sur la tero por ravi la homojn kaj kapti ties korojn...

Kaj post tiam tiu virvoĉo parolis malantaŭ la pordo : "Vi devas ami min !".., sed neniu ĉeestis en la tualetejo...

Kial do ŝi ridis, kiam li diris al ŝi en tiu momento, dum ŝi denove malfermis la okulojn :
"Mi estas la eta knabo, kiu reprenis vian skarpon en la maro."
Kial ŝi ne rekonis lin ? Kaj kial ŝi skribis al li ?

Ho ! Kiel longa estas tiu deklivo !... Jen la kalvario ĉe la vojkruciĝo de tri vojoj... Jen la senhoma malvarma erikejo, la senmova pejzaĝo sub blanka ĉielo... La vitroj tintetadas kaj dolorigas liajn orelojn... Kiel brua estas tiu diliĝenco, kiu antaŭeniras tiel malrapide !... Li rekonas la pajlotegmentajn dometojn, la ĉirkaŭbaritejojn, la talusojn, la arbojn laŭ la vojo... Jen la lasta vojturno, poste oni rapide malsupreniros kaj ekvidos la maron... la larĝan golfeton de Perros.

Do ŝi loĝas en la gastejo "Leviĝanta Suno". Nu ! Ne ekzistas iu alia. Kaj oni sentas sin bonege tie. Li memoras, ke oni antaŭe rakontis belajn historiojn tie.

Kiel rapide batas lia koro ! Kion ŝi diros, vidante lin ?

La unua persono, kiun li ekvidas, enirante la antikvan fumplenan ĉambron, estas la patrino Trikar. Lin ŝi rekonas kaj komplimentas. Ŝi informiĝas pri la celo de lia vizito. Li ruĝiĝas kaj diras, ke li venis en Lannion por siaj aferoj, kaj volegis "veni ĝis ĉi tie por saluti ŝin" . Ŝi proponas servi lian tagmanĝon, sed li respondas : "Pli poste." Li ŝajne atendas ion aŭ iun. La pordo malfermiĝas. Li stariĝas. Li ne eraris: tie ŝi estas ! Li volas paroli al ŝi sed ne sukcesas. Ŝi daŭre restas antaŭ li kaj ridetas sen ia miro. Ŝia vizaĝo estas freŝa kaj roza kiel frago, kiu kreskis en la ombro. La fraŭlino estas eble emociita pro lia rapida alveno. Ŝia brusto, kiu enhavas sinceran koron, malforte leviĝas. Ŝiaj okuloj – klaraj speguloj el hela lazuro, el la koloro de la lagoj, kiuj sonĝas senmovaj tie for en la nordo de la mondo – ŝiaj okuloj trankvile alportas al li la rebrilon de ŝia naiva animo. La vesto el pelto estas duone malfermita sur ŝia fleksebla talio, sur la harmonia lineo de ŝia graciplena juna korpo. Raŭl kaj Kristina longe rigardas unu la alian. La patrino Trikar ridetas kaj diskrete foriras. Finfine Kristina parolas :

"Vi venis kaj pro tio mi ne miras. Mi antaŭsentis, ke, post la diservo, mi retrovos vin ĉi tie, en tiu gastejo. Tion iu diris al mi tie for. Jes, oni anoncis vian alvenon."
"Kiu do ?" demandis Raŭl, prenante en siajn manojn la etan manon de Kristina, kiun ŝi ne reprenis.
"Nu ! Mia kompatinda patro, kiu mortis."

Ekestas silento inter la gejunuloj. Kaj Raŭl plu parolas :

"Ĉu via patro diris al vi, ke mi amas vin, Kristina ? Ke mi ne povas vivi sen vi?"

Kristina ruĝiĝas "ĝis la haroj" kaj deturnas la kapon. Ŝi respondas per tremanta voĉo:

"Ĉu mi ? Vi frenezas, amiko mia !"

Kaj ŝi ridegas "por montri memfidan mienon", kiel oni kutime diras.

"Ne ridu, Kristina ! Estas tre serioze."

Kaj ŝi grave rebatas :
"Mi ne venigis vin por ke vi diru tiajn vortojn."
"Vi "venigis" min, ĉu, Kristina ?... Vi divenis, ke via letero ne lasos min indiferenta, ke mi rapidege tuj venos al Perros... Kiel do vi povis tion opinii, se vi ne kredas, ke mi amas vin ?"
"Mi pensis, ke vi rememoros niajn infanaĝajn ludojn, kiujn ankaŭ mia patro tiel ofte partoprenis. Fakte mi ne bone scias, kion mi pensis... Eble mi malprave skribis al vi... Via tiel subita apero en mia tualetejo, la alian vesperon, min elportis foren, tre foren en la pasinteco. Mi skribis al vi, kiel la eta knabino, kia mi estis tiam, kaj kiu, dum momento de tristeco kaj soleco, estus feliĉa revidi sian etan kamaradon apud si."

Ili silentas dum tempeto. En la sinteno de Kristina estas io, kion Raŭl opinias tute ne natura, sed li ne povas klarigi sian penson. Tamen li ne sentas ŝin malamika ; tute male... la trista tenereco en ŝiaj okuloj sufiĉe informas. Sed kial estas tiu tenereco trista ?... Jen eble io sciinda, kiu jam incitas la junulon...

"Ĉu estis la unua fojo, kiam vi ekvidis min, kiam vi vidis min en via tualetejo,
Kristina ?"

Tiu ĉi ne povas mensogi. Ŝi diras :

"Ne ! Mi jam ekvidis vin plurfoje en la loĝio de via frato kaj ankaŭ sur la scenejo."
"Tion mi divenis !" respondas Raŭl, premante siajn lipojn... "Sed, kiam vi vidis min en la tualetejo, ĉe viaj genuoj, kaj kiam mi memorigis al vi, ke mi reprenis vian skarpon en la maro, kial do vi respondis, kvazaŭ vi ne konus min ? Kaj plue, kial vi ridis ?"

La tono de tiuj demandoj estas tiel kruda, ke Kristina rigardas al Raŭl kun miro sed ne respondas. La junulo mem estas konsternita pro tiu subita kverelo, kiun li aŭdacas ... ĝuste kiam li promesas al si aŭdigi al Kristina parolojn el dolĉeco, amo kaj humileco. Plenrajta edzo aŭ amanto ne parolus alimaniere al sia edzino aŭ amantino, kiu estus lin ofendita. Sed li mem incitiĝas pro sia malpraveco. Juĝante sin stulta kontraŭ tiu ridinda situacio, li ne trovas alian solvon ol tiun senindulgan decidon montri sin malaminda.




-----------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------------